Literatura konkurso Liro-2016

La juĝkomisiono de la tradicia literatura konkurso Liro-2016 (Grigorij Arosev, Edmund Grimley Evans, Wolfgang Kirschstein, Aleksander Korĵenkov, Valentin Melnikov), organizita de La Ondo de Esperanto, ricevis sep konkursaĵojn de sep aŭtoroj el kvin landoj: Francio, Kazaĥstano, Pollando, Ruslando kaj Usono. (7 konkursaĵoj en Liro-2015, 11 en Liro-2014, 6 en Liro-2013).

La 23an de februaro 2017 la juĝkomisiono anoncis la rezulton de Liro-2016.

Traduko el la angla: “An Occurrence at Owl Creek Bridge” de Ambrose Bierce

Laŭreato: Russ Williams (Pollando / Usono)

Laŭda mencio: Hoss Firooznia (Usono)

Traduko el la rusa: “Хвала сонету” de Konstantin Baljmont

Laŭreato: Ludmila Novikova (Ruslando)

Laŭda mencio: Jevgenij Georgijev (Kazaĥstano)

La laŭreatoj ricevos diplomojn kaj libropremiojn. Konforme al la regularo la organizantoj ĝis la 1a de januaro 2020 havas la ekskluzivan rajton publikigi la premiitajn konkursaĵojn en La Ondo de Esperanto, libroforme kaj elektronike.

Gratulon al la laŭreatoj!
Dankon al la partop
renintoj!

Halina Gorecka
sekretario de Liro-2016

Detalaj informoj pri la antaŭaj konkursoj.

 

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi