Esperantaj jubileoj kaj memordatoj en marto 2017

2. Antaŭ 45 jaroj mortis Cecil Charles “Tiny” (=Etulo) Goldsmith (1889–1972), brita esperantisto, direktoro (nomata ĝenerala sekretario) de UEA/IEL (1936-54) kaj redaktoro de ties organo Esperanto Internacia (1940-47), gvidanto de la eldonejo “The Esperanto Publishing Company Ltd”, kiu eldonis pli ol cent librojn en/pri Esperanto, tradukinto de Murdo en la Orienta Ekspreso de Agatha Christie (1937).

7. Antaŭ 105 jaroj naskiĝis Hasegawa Teru (1912-47), konata kiel Verda Majo, japana esperantistino, kiu ekde 1937 loĝis en Ĉinio, partoprenante la rezistadon kontraŭ Japanio (kiel ĵurnalisto kaj radioparolanto) kaj revolucian Esperanto-movadon, kunlaboranto de Ĉinio Hurlas kaj Heroldo de Ĉinio, aŭtoro de la libro En Ĉinio Batalanta (1945); pluraj ŝiaj Esperanto-verkoj aperis posteume.

9. Antaŭ 115 jaroj naskiĝis Elio Migliorini (1902-88), eminenta geografo, membro de la itala scienca akademio kaj esperantisto, aŭtoro de la populara Esperanta legolibro, kiu havis ses eldonojn de 1925 ĝis 1985.

14. Antaŭ 115 jaroj naskiĝis Imre Baranyai (1902-61), konata kiel EMBA, hungara esperantisto, aŭtoro de Maria kaj la grupo (1936) kaj Ekzilo kaj azilo (1962).

14. Antaŭ 65 jaroj naskiĝis Viktor Sapoĵnikov (1952-2016), rusa esperantisto, aŭtoro de pluraj recenzoj, felietonoj, satiroj kaj humuraĵoj, aperintaj en Sezonoj, La Ondo de Esperanto kaj en la novelaro Ljusjka Benc (1992), tradukinto de la romano Resurekto de Lev Tolstoj.

Baghy18. Antaŭ 50 jaroj mortis Gyula “Julio” Baghy (1891-1967), elstara hungara esperantisto: instruisto, verkisto, aktoro kaj movadano; kunredaktoro de Literatura Mondo, aŭtoro de Preter la vivo (1923), Viktimoj (1925), Pilgrimo (1926), Dancu, marionetoj! (1927), Migranta plumo (1929), Hura! (1930), Printempo en la aŭtuno (1931), La vagabondo kantas (1933), Sur sanga tero (1933), Verdaj Donkiĥotoj (1933), La teatra korbo (1934), La verda koro (1937), Sonĝe sub pomarbo (1958), Koloroj (1960), Ĉielarko (1966) kaj aliaj verkoj.

27. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Edward Wiesenfeld (1892-1942), Pollanda juda kuracisto kaj esperantisto, fondinto kaj gvidanto de la Pola Instituto de Esperanto, kunlaboranto de pluraj Esperanto-gazetoj, tradukisto, aŭtoro de Galerio de Zamenhofoj (1925) kaj Vivo kaj verkoj de Felikso Zamenhof 1934).

Ĉi tiu listo aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №3.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2017/03/marto-4

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Historio, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi