Alvoko al partopreno en la Esperantologia Konferenco, Seulo, 2017

Sub la aŭspicioj de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) okazos, kadre de la 102a Universala Kongreso en Seulo, Korea Respubliko, la 40a Esperantologia Konferenco, ĵaŭde, la 27an de julio 2017 en la seula kongresejo.

La organizadon prizorgas Orlando Raola, komisie de la aŭspiciantoj. Ni invitas ĉiujn fakulojn sendi prelegproponojn pri la temo Esperantologio: Pli profunde kaj pli vaste

Denove la konferenco okupas plejparton de la kongresa ĵaŭdo, kio ebligos partopreni prelegserion matene kaj sesion de afiŝmontrado en la posttagmezo. Vidu pliajn detalojn sur la retejo starigita por helpi al la preparlaboroj de la Esperantologia Konferenco 2017.

Oni sendu mallongan prelegresumon (maksimume 250-vortan), kune kun sinteza biografio, al la retadreso ek@kulturo.net plej malfrue ĝis la 30-a de aprilo 2017.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2017, №674.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi