Enhavoriĉa kaj atentokapta februara Ondo

La Ondo de Esperanto, februaro 2012La februara kajero de La Ondo de Esperanto estas iom speciala. Ne pro tio, ke ĝi estas je kvar paĝoj pli ampleksa ol kutime, sed ĉar ĝi estas redaktata jar-komence, kaj ĉiujare en ĝi aperas tekstoj, kiuj diversmaniere resumas la pasint-jaran agadon. Inter ĉi tiuj tradiciaj tekstoj estas intervjuo kun Dennis Keefe, la Esperantisto de la Jaro 2011. Grigorij Arosev, Peter Baláž, Renato Corsetti, Probal Dasgupta, Hori Jasuo, Ilona Koutny, Vinko Markovo, Cindy McKee, Jakvo Schram, Giorgio Silfer, Humphrey Tonkin, José Antonio Vergara, Elena Zhang en la tradicia Ronda Tablo rakontas pri sukcesoj kaj fiaskoj en Esperantujo dum 2011. Tradicia estas ankaŭ la prezento de la Esperanto-libroproduktado en la pasinta jaro, kiun Aleksander Korĵenkov pretigas dum 20 jaroj.

Artikoloj kaj artikoletoj pri la Zamenhof-Tagaj aranĝoj en la mondo, inkluzive de la festa renkontiĝo en Bjalistoko, la naskiĝurbo de Zamenhof, malfermas la rubrikon Eventoj. En ĝi oni povas legi ankaŭ pri tradiciaj jarŝanĝaj Esperanto-renkontiĝoj kaj pri aliaj agadoj de esperantistoj en multaj landoj.

En Tribuno la legantojn atendas komentario de nia brusela kolumnisto Dafydd ab Iago, reagoj al pli frue aperintaj tekstoj kaj artikolo de Katarína Nosková pri interreta tempovojaĝado.

Okaze de la 175a naskigdato de Marko Zamenhof en la februara Ondo aperas la unua parto de la artikolo pri lia verkista agado en la pedagogia sfero. La kultura sekcio enhavas (aldone al la menciita revuo de la libroproduktado) prezenton de la hungara poeto Julio Baghy (de Carlo Minnaja) en la rubriko Nia trezoro, kelkajn recenzojn kaj artikoletojn, kaj la pasint-jaran abon-statistikon de La Ondo, kies abonantaro kreskis je 47 personoj. En Mozaiko estas nova konkurstasko, judaj humuraĵoj de Josi Ŝemer kaj “Spritaj splitoj kaj preskeraroj” de István Ertl.

Multaj tekstoj el la februara Ondo, sur kies kovrilo estas la ĉeforganizanto de la Junulara Esperanto-Semajno (JES) en Gdansko Irek Bobrzak kaj la ĉefgasto de JES Lech Walęsa, estas legeblaj en la retejo
http://www.esperanto.org/Ondo/

La Ondo de Esperanto estas redaktata en Kaliningrado (Ruslando) kaj presata en Olsztyn (Pollando).
Ĝi estas abonebla por 2012 ĉe landaj perantoj kaj ĉe la libroservo de UEA kontraŭ 38 eŭroj (kun rabatoj por la orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj).
La elektronika versio (“pdf”) de “La Ondo” estas abonebla por la tuta jaro kontraŭ 12 eŭroj.

Oni povas pagi la abonon ankaŭ per la sistemo PayPal.
http://www.esperanto.org/Ondo/Lo-abon.htm

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi