Jaro 2011: Niaj atingoj kaj fiaskoj

Inter la “Rondaj Tabloj” de La Ondo de Esperanto la plej konata estas la jar-ŝanĝa. Ankaŭ ĉi-foje ni petis diverstendencajn aktivulojn respondi la demandon: “Kiu(j)n Esperanto-evento(j)n en 2011 vi taksas la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j)?”

Ni invitis 16 Esperanto-aktivulojn, el kiuj respondis 13 personoj; dek viroj kaj 3 virinoj; sep eŭropanoj, tri azianoj, tri amerikanoj. Inter la respondintoj estas nunaj kaj eksaj gvidantoj de UEA kaj de SAT kaj de la Esperanta Civito, du prezidantoj de landaj asocioj de UEA, eldonistoj, ĵurnalistoj, filologoj.

Kiel klarigite en la redakcia kolumno de la februara Ondo, ĉiu el la partoprenantoj de la “Ronda Tablo” havas sian propran imagon kaj sian propran stilon, kiuj ne povas plaĉi al ĉiu. Sed Esperantujo estas tia, kia ĝi estas, kaj la respondoj aperas tiaj, kiaj ili estas – sen cenzuro kaj kombo.

Grigorij Arosev
Peter Baláž
Renato Corsetti
Probal Dasgupta
Hori Jasuo
Ilona Koutny
Vinko Markovo
Cindy McKee
Jakvo Schram
Giorgio Silfer
Humphrey Tonkin
José Antonio Vergara
Elena Zhang


ArosevGrigorij Arosev
Ruslando
Prezidanto de Rusia Esperantista Unio

En 2011 mi ne tre atente sekvis la internaciajn novaĵojn, tial ekster niaj landaj aferoj mi menciu nur la unuan IJK en Ukrainio. Sed ĉefaj eventoj estas por mi ligitaj kun REU. Pozitivaĵoj estas la nova estraro, kiu eklaboris post la oktobra konferenco, kaj agado de la nova estraranino Arina Osipova (mi mencias ŝin aparte ĉar ŝia envolviĝo kaj partopreno estas jam grava). Estas pluraj novaj ideoj kiujn ni, certe kun la ceteraj estraranoj, esperas realigi en 2012 kaj poste.

Plia impreso estas samtempe kaj pozitiva kaj negativa: temas pri mia artikolo “Kio estas la reala trezoro de REU?”, kies samtempa aperigo en La Ondo de Esperanto kaj Rusia E-gazeto kaŭzis multajn reeĥojn, inter kiuj estis kaj subtenaj, kaj oponaj (kio estas bona, ankaŭ la kritikaĵoj, se ili estas esprimataj etike kaj ĝentile), kaj senbaze insultaj kaj eĉ ofendaj (malbone). Ĉio ĉi konvinkis min pri la ĝenerala praveco, kvankam kelkaj aferoj estas formulendaj per aliaj vortoj.


Peter Baláž
Slovakio
Kunordiganto de E@I, estrarano de EEU, eldonisto

Mi dividos mian respondon al “internaj” mal/sukcesoj – kiuj rekte rilatas min kaj “eksteraj” mal/sukcesoj – kiujn mi povis observi.

Internaj sukcesoj: okazigo de SES 2011 kun 191 partoprenintoj el 25 landoj; nova lingva EU-projekto “Deutsch Online”; finpretigo de la retejo slovake.eu; eldono de libro Život Zamenhofa – slovaka traduko de la verko de Aleksander Korĵenkov; sukcesa fino de la Interlingvistikaj Studoj en Poznań; la unua Esperanta Vikimanio en Svitavy.

Internaj malsukcesoj: malfruo kun funkciigo de du gravaj retaj projektoj: aktuale.info kaj bretaro.net; daŭre relative malmultaj E@I-aktivuloj, ekzemple, en Azio.

Eksteraj sukcesoj: vigla funkciado kaj kresko de Edukado.net kaj la agado de Katalin Kováts ĝenerale (RITE, KER-ekzamenoj ktp.); daŭrigo de Interlingvistikaj Studoj en Poznań (estis risko de nuligo de la studoj); progresoj en ILEI-agado (konferenco, eldonado, reformoj); resaniĝo de Halina Gorecka kaj financa helpemo de esperantistoj por tio; lanĉo de la Esperanto-retradio Muzaiko; daŭra informado de Libera Folio kaj daŭre profesie eldonata Beletra Almanako.

Eksteraj malsukcesoj: malfeliĉa provo forigi redaktoron de la revuo Esperanto (anstataŭ unue havi klaran ideon pri la redakto-politiko kaj strategio pri moderna informado ĝenerale); ioma stagnado en UEA-moderniĝo.


Renato CorsettiRenato Corsetti
Italio
Prezidanto de Itala Esperanto-Federacio

La plej negativa estas la daŭra manko de konkretaj iniciatoj ĉe UEA por reigi ĝin la centro de la movado. Eble estas nur mi, kiu serĉas centron, kiun la movado ne plu bezonas. Aliflanke ankaŭ la aliaj “centretoj” ekzistantaj fartas same malbone kaj same malmulte interesiĝas pri la “laboro de Zamenhof”, alivorte la plivastigo de la nombro de Esperanto-parolantoj. Tamen estus bele, se ekzistus centro por helpi la laborantojn por Esperanto.

La plej pozitiva estas la aranĝo de la kurso en la Esperanto-insulo en suda Ĉinujo, kio montras ankaŭ fizike kiel la eblecoj movadi estas moviĝantaj al aliaj mondopartoj.


Probal DasguptaProbal Dasgupta
Barato
Prezidanto de UEA

Mi plej ĝojis pri la ĉi-jaraj trafoj ĉe internaciaj organizaĵoj – ekzemple, la sukceso de la reprezentantoj de UEA sub la gvido de Stefano Keller akceptigi en preparkonferenco en Bonn amendon en la projekto de la 64-a NRO-konferenco de UN (la tiel nomata “Rio-plus-20”, kiu enfokusigos la medion) favore al lingvaj rajtoj kaj kultura diverseco, eĉ kun propono konsideri la potencialon de neŭtrala internacia lingvo. Pri alia grava ekzemplo respondecas Mélanie Maradan, kiun UEA elektis kiel komisiiton por rilatoj kun Internacia Normiga Organizaĵo (ISO) kaj kun la terminologia informejo Infoterm. Ŝi, interalie, atingis, ke en la teknika komitato ISO/TC 37 (kiu okupiĝas pri la “terminologio kaj aliaj lingvaj kaj enhavaj resursoj”), ĉiuj kvar subkomitatoj (SC 1 “principoj kaj kunordigado”, SC 2 “terminografiaj kaj leksikografiaj labormetodoj”, SC 3 “sistemoj por administrado de terminologio, scio kaj enhavo”, kaj SC 4 “administrado de lingvodatenoj”) unuope akceptu UEA kiel membron.

Elstarigon de negativaj eventoj ni uzu kiel okazon por iom amuzi nin. En tiu humoro mi elstarigas mian nedisponon de martelo por prezidule malfermi kaj fermi la Universalan Kongreson en Kopenhago. Espereble ne tro malbone impresis miaj elturniĝoj. Se oni ne povas ripari la fuŝetadon, oni almenaŭ plenpulme ridu pri ĝi – en movado kie la ridado estas ege necesa kaj ne sufiĉe ofte disponebla, almenaŭ mi povas kontribui mian neofendiĝon pri tio.


Hori JasuoHori Jasuo
Japanio
Eksprezidanto de Komisiono de UEA pri Azia Esperanto-Movado, eldonisto

Tri sukcesoj:

1. La komuna kongreso inter Japanio kaj Koreio. La unuan fojon en nia historio Japana Kongreso kaj Korea Kongreso okazis en Koreio, samperiode kaj samloke kaj samenhave. Ĝi estis granda sukceso tre memorinda por la movado en Azio.

2. Hori Jasuo daŭre sendadas raportojn pri la japana katastrofo de 2011, kiuj estas ankaŭ en lia libro Tertrema Katastrofo de Japanio 2011 Taglibro. Ĉi tiu raportado montras plian utilecon de Esperanto, kiun oni antaŭe ne ofte rimarkis.

3. La libro Esperanto-esearo de mondvojaĝanto s-ro Hori aperis en la japana lingvo en oktobro. Post unu monato la tuta eldonkvanto (350 ekz.) elĉerpiĝis, kaj tuj sekvis la dua preso. Ĉi tiu libro montras, kiel utila estas Esperanto, kaj kiom multe oni povas riĉigi sian vivon per Esperanto.


Ilona KoutnyIlona Koutny
Pollando
Gvidanto de Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato Adam Mickiewicz

En la tereno de instruado estis kelkaj pozitivaj eventoj:

– startis la kvina interlingvistika grupo en UAM (Poznań), kie la universitataj gvidantoj rekonis mian interlingvistikan agadon kiel valoran;

– komenciĝis plene reta instruista kurso de esperanto kaj plialtiĝis la nombro de KER-ekzamenitoj (eĉ ekster Eŭropo) dank’ al la senlaca laboro de Katalin Kováts;

– organiziĝis la Esperanta Insulo, plenmonata instruado de Esperanto, de metodiko kaj de aliaj kursoj dank’ al la sindediĉo de Denis Keefe;

– aktive reprezentiĝis UEA ĉe UN.

Elstare grandan negativan eventon nun mi ne vidas, sed daŭre mankas la fortoj por serioza esplorlaboro, efika varbado por Esperanto, anstataŭ kunlaboro okazas pli ofte kvereloj.


Vinko MarkovoVinko Markovo
Germanio
Prezidanto de la Plenumkomitato de SAT

La plej pozitiva estas la maturiĝo de la Esperanta kinarto, kiu esprimiĝis per la okazigo de la internacia festivalo Kino sen limoj en San-Paŭlo. SAT kontribuis al ĝi per antaŭpremiera disponigo de la dokumenta filmo Esperanto de Dominiko Gaŭtiero, produktita de ĝia eldona fako kooperativa. Aliaj menciindaĵoj estas la publikigo, en la retpaĝoj de SAT, de la raportoj el Japanio de Hori Jasuo post la katastrofo en Fukuŝimo, kiuj utilis kiel rekta fonto por nacilingva informado, kaj la partopreno de esperantistoj kaj SAT-anoj el diversaj landoj en la indignula movado. SAT mem rekte kontribuis per reta disponigo de la traduko de la furora verko de Stefano Hessel Indignu!

La plej negativaj estis la akcidenta forbrulo de parto de la sonmaterialo kaj diskostokoj de Vinilkosmo, kaj la kutima sed ĉiam malfacile kompensebla malapero de aktivuloj pro morto aŭ pro gravaj sanproblemoj.


Cindy McKeeCindy McKee
Usono
Reviziisto de La Karavelo kaj respondeculo de verkoj.com

Kiel iu, kiu sidas ekster la kutima fizika medio de Esperantujo, mia vidpunkto nepre estas iom aparta.

La plej okulfrapa sukceso, laŭ mi, estas la sukceso de lernu.net. La mejloŝtono de 100 000 registritaj uzantoj ĉe lernu.net estas solida pruvo ke diversaj homoj opinias Esperanton interesa kaj lerninda lingvo.

Fiaskado: Mi ne povas fingromontri al unu konkreta okazo, sed la tendenco “spami”, t. e., trudmesaĝi kiel propaganda maniero, estas hontinda. Ekzemplo estas la Tutmonda Twitter-tago, en kiu Esperantistoj uzu la servon Twitter por sendi kiel eble plej multajn mesaĝojn pri Esperanto. (Ho, mi ĵus sukcesis fingromontri.)


Jakvo SchramJakvo Schram
Belgio
Eksprezidanto de la Plenumkomitato de SAT

Grava, laŭ mia opinio, estas la laboro de tiuj homoj kiuj agadas por prezenti bonkvalitajn revuojn kaj la laboro de Katalin Kováts kiu, en la tempo kiam homoj malpli ŝatas sekvi kursojn pri Esperanto en propra regiono, daŭre luktas por doni altkvalitan edukadon al tiuj, kiuj uzas la reton. Ankaŭ pozitiva estas, ke la fratoj Vito kaj Vinko Markovo faris puĉon en SAT kaj forpelis min kiel prezidanton. Mi dankas ilin por forigi min el totalisma strukturo.

Negativa estas la aĉa maniero, kiel Georgio Silfer manipulas la verojn uzante HeKon, Heroldon, kaj la strukturo kaj agado de la Civito, kiu kvazaŭ kiel eta ŝtato fifamigas la idearon de Zamenhof. La opereta maniero kiel ili donas unu al alia infanecajn titolojn. Vere, estas mia espero, ke tiu makulo al Esperanto kiel eble plej baldaŭ malaperos, por ke ĉesu la sensencaj atakoj al aktivuloj kiuj ne adoras, sanktigas Silfer kaj lian klikon.


Giorgio SilferGiorgio Silfer
Eŭropo
Verkisto, instruisto kaj organiza konsilisto, konsulo de la Esperanta Civito (2007-2011)

En 2011, pro personaj konatoj, multaj en Esperantio sentis kaj doloron kaj feliĉon. Grandan doloron donis, ekzemple, la forpaso de Leen Deij, mentoro kaj dojeno de la Esperanta Civito. Kaj grandan ĝojon donis, ekzemple, la resaniĝo de Halina Gorecka, unu el la motoroj de Sezonoj.

Negativa estis la senkompata atakado kontraŭ Stano Marček, al kiu Osmo Buller eĉ atribuis la ĉefan respondecon pro la membrokrizo de UEA, en la unua mesaĝo kiun li rajtis fari post la reveno oficejen, kun la rekomendo de la kuracisto fari nur tion kio plaĉas al li… Sed negativa estis ankaŭ la defenda insisto pri Stano Marček, kvazaŭ li estus martiro de ia persekuto. Fakte la problemo situas trans la (efektiva aŭ supozata) mediokreco de redaktoro Marček: la problemo estas la finvenkisma malkapablo interrilati kun la personoj – se ne homame, almenaŭ humure.

Pozitiva estis la definitiva foriro de Jakvo Schram el SAT. Tamen negativa la fakto, ke ĝi okazis tro malfrue por savi tiun asocion.

Kompreneble mi ne silentas pri la sukcesa ekspansio de la Esperanta Civito, sed pri tio eblas legi en lastatempa intervjuo en LOdE. Al ĝi necesas aldoni la demokratian disvolviĝon de la ĵusaj elektoj por la Senato, el kiuj fontas tre pozitiva novaĵo: la nova Konsulo estas virino, Marie-France Conde Rey. Nek la Akademio de Esperanto, nek UEA, nek SAT ĝis nun havis prezidantinon.


Humphrey TonkinHumphrey Tonkin
Usono
Eksprezidanto de UEA

Ne malfacilas identigi la plej grandan atingon de la jaro. Temas pri la registro de la centmila membro de Lernu.net. Petro Baláž kaj liaj kolegoj prave komprenis antaŭ kelkaj jaroj, ke la reto estos la ĉefa kanalo por la lernado de Esperanto, kaj ke ĝi rapide fariĝos la plej aktiva socia areno por gejunuloj. Tiel ili sekurigis la estontecon de nia lingvo. Sed ili ne solas: ankaŭ per edukado.net oni efike uzas la reton por plibonigi la nivelon de Esperanto-instruado kaj krei novan entuziasmon por Esperanto-instruado. Kaj la instruista asocio ILEI ĉiam pli kaj pli efike agadas sur paralela trako, donante pozitivan impulson per bona organizado kaj bona respondemo al bezonoj.

Fiaskoj? Ili certe okazis, sed plejparte tuj malaperis en obskuron. Pli ĝenerale mi diru, ke mi estas daŭre ĝenata de tiu speco de esperantisto, kiu ŝajne envenis la movadon ĉefe por akuzi la aliajn esperantistojn pri jenaj kaj jenaj mankoj. Ni ankoraŭ elspezas multe tro da energio en tiuj internaj bataloj. Aliflanke, granda parto de la movado ŝajne restas en sia rutino kaj ne volas, aŭ ne kapablas, pensi originale kaj novige. Ili memorigas min pri la fama difino de frenezeco: ripeti la saman aferon fojon post fojo kaj esperi pri alia rezulto.


José Antonio VergaraJosé Antonio Vergara
Ĉilio
ISAE-aktivulo

Laŭ perspektivo kiun mi agnoskas esti komplete subjektiva, mi taksas pozitive:

– ke lernu.net trapasis la centmil-membran sojlon;

– la okazigon de la Unua Esperanta Kinofestivalo;

– la iniciaton por Esperanto-Insulo en Hajnano;

– la ILEI-Simpozion pri la lingva aspekto de la sciencaj komunikado kaj edukado, en la Universitato de Kopenhago;

– ke nova, vigla estraro de ISAE glate transprenas la valoregan agadon de d-ro Rüdiger Sachs;

– ke denove okazis kunigo de kelkaj landaj aŭ mondopartaj kongresoj, kiel la korea-japana aŭ la brazila kun la tutamerika TAKE, ĉar simbole signifa kaj Esperante (= hom-interlige) efika;

– ke oni elektis d-ron Detlev Blanke Honora Membro de UEA, ĉar mi forte admiras lin kiel homon, movadan gvidinton kaj rigoran fakulon pri Esperantaj studoj kaj interlingvistiko;

– ke Halina Gorecka kaj ŝia familio ricevis konkretan solidaron el Esperantujo… kaj novan renon.

Mi bedaŭras la malkreskon de la UEA-membraro.


ZhangElena Zhang
Ĉinio
Redaktoro de El Popola Ĉinio

La 20an de majo 2011 okazis kunveno de 60-jariĝo de Ĉina Esperanto-Ligo, kun la temo “Marŝi kun espero”. Sinjoroj Li Shijun, Xie Yuming kaj Li Sen kaj sinjorino Tan Xiuzhu estis premiitaj per Premio por la Tutviva Atingo en la ĉina Esperanto-movado. Sinjoroj Li Shijun kaj Xie Yuming ambaŭ estas tre bonaj tradukistoj de Esperanto. Ili jam tradukis la kvar monumentajn klasikajn romanojn de Ĉinio. Sinjorino Tan kune kun siaj stabanoj servigis Esperanton al internacia kultura interŝanĝo, al reformado kaj pordo-malfermo de Ĉinio; sinjoro Li Sen eldonis multajn Esperanto-librojn por lokaj esperantistoj per sia propra mono kaj daŭre klopodas plenenergie por Esperanto-movado de internaciaj fervojistoj. Decembre sukcese okazis la 9a Ĉina Kongreso de Esperanto.

Ĉi tiuj respondoj aperis en la februara kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №2.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2012/01/jaro2011/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 Response to Jaro 2011: Niaj atingoj kaj fiaskoj

  1. dieter rooke diras:

    El la prezentoj de la diversaj opinioj mi konkludas . ne eviteble ni apartenas al iu sekcio en E-ujo.
    Mi mem aktivas en E- civito ( sed ankau MAS SAT SES kaj aliaj) cxar gxi plej aktivas

Respondi