Nia libroproduktado en la 2011a jaro

Ĉiujare ni resumas la libroproduktadon en Esperantujo, daŭrigante la projekton de Hungara Vivo. La statistika bazo estas la rubriko Laste Aperis en la revuo Esperanto, kiu listigas la librojn, kiujn la Libroservo de UEA ricevis kaj ekvendis en la aktuala jaro, sendepende de la eldonjaro. Ĉi tia statistiko estas iom lama, ĉar ne ĉiujn novajn librojn ricevas kaj vendas la Roterdama libroservo; krome, Laste aperis registras ankaŭ “malnovajn novaĵojn”. Sed ĝi, precipe la resumaj tabeloj por pluraj jaroj, donas imagon pri la stato de libroeldonado en Esperantujo.

Pasint-jare la komentario estis ampleksa, ĉar estis revuitaj du kompletaj jardekoj, kaj la fontolingva parto aperis en marto, sed ĉi-foje estas pli da nombroj, kaj malpli da vortoj.

1991–2010
Sume aŭ
averaĝe
2009
2010
2011
1991–2011
Sume aŭ
averaĝe
Nombro de libroj en/pri Esperanto
4020
158
204
172
4192
Suma paĝonombro de ĉiuj libroj
527.892
24.272
28.232
19.775
547.667
Nombro de la eldonintoj
1038
88
94
78
1066
Averaĝa paĝonombro de unu libro
131,1
153
138
115
130,6
Averaĝa prezo de unu libro (EUR)
9.7
11,8
12.36
10,28
9,75
Lernolibroj, vortaroj, informiloj pri Eo
603
17
32
18
621
Originala beletro
472
27
20
13
485
Traduka beletro
819
20
50
26
845
Planlingvistiko kaj esperantologio
440
26
16
37
447
Esperanto (historio, kulturo, movado)
540
23
38
26
566
Politiko, historio, filozofio
394
25
29
33
427
Scienco kaj tekniko, fakaj terminaroj
275
6
6
7
282
Religio
198
7
6
7
205
Aliaj temoj
279
7
7
5
284

La pasinta jaro estis pli magra ol averaĝe, aperis 172 libroj, kaj la libroj evidente malgrasiĝis ĝis nur 115 paĝoj. Feliĉe, ili iĝis ankaŭ malpli kostaj. Sed (mal)flusoj okazas ĉiujare, kaj ni ne donu tro da atento al ĉi tiu malkresketo.

Pasint-jare libroj en/pri Esperanto atingis Roterdamon de 78 eldonintoj, el kiuj 28 estas novaj. Inter la 172 eldonaĵoj estas 98 veraj libroj pli ol 48-paĝaj kaj 74 malpli ampleksaj broŝuroj, sed en nia statistiko ili ĉiuj estas konsiderataj kiel libroj.

Atentinda estas la nekutima tem-bildo: “laste aperis” nur malmultaj beletraĵoj (39 kompare kun 70 en 2010), dum multiĝis libroj esperantologiaj kaj interlingvistikaj (63 kompare kun 54).

Kial tio okazis?

La beletrofalon klarigas tio, ke en 2010 surmerkatiĝis pli multaj beletraĵoj ol kutime, sed la plimultiĝon de libroj priesperantaj kaj interlingvistikaj kaŭzis hazardo: la libroservo de UEA dum 2011 ricevis kaj ekvendis 29 tiutemajn broŝurojn, kiujn André Cherpillod eldonis en sia vilaĝo Courgenard sianome kaj sub la eldonmarko La Blanchetiére dum la lastaj dek-kelkaj jaroj.

Se la dokta esperantologo Cherpillod eldonus nur ununome, li certe ricevus la ĉampionan palmokronon, sed, ĉar li havis du eldonejojn, la plej multaj libroj al nia merkato la trian jaron sinsekve venis el alia franca vilaĝo, Embres-et-Caltelmaure, kie Vilhelmo Lutermano kun la eldonmarko MAS produktis 26 librojn kaj broŝurojn, plejparte pri temoj politikaj, de/pri Markso kaj Engelso (kune kaj dise), Lenin, Pleĥanov, Dimitrofo (t.e. Dimitrov) kaj aliaj maldekstraj aŭtoroj malnovaj kaj nuntempaj, kiujn li plejparte mem tradukis. MAS unualokas ankaŭ paĝonombre.

2011. Libroj 2011. Paĝoj
MAS (Francio)
26
MAS 3045
A.Cherpillod (Francio)
19
Mondial 1844
La Blanchetiére (Francio)
10
Ĉina Fremdlingva eldonejo (Ĉinio) 1282
Impeto (Ruslando)
8
Impeto
999
Mondial (Usono)
8
Lexicon Silvestre (Germanio)
705
Iltis (Germanio)
7
Horizonto
644
KAVA-PECH (Ĉeĥio)
4
Iltis
558
Horizonto (Japanio)
4
KAVA-PECH
525
W.Nüesch (Svislando)
4
A.Cherpillod
492
UEA (Nederlando) k. a.
3
Dana Esperanto-Asocio
458

Estas iom maltrankvilige, ke tute nenion eldonis tiuj, kiuj dum pluraj jaroj estis en la supro de la listo: Libro-Mondo de Tomasz Chmielik, Fonto, Bero, Ĉina E-Eldonejo, Societo Lorenz… Nur po unu libro venis el FEL (La Jaro), Sezonoj kaj Edistudio. Ĉu provizora malaktiviĝo? Ni vidos, eble post unu jaro de iu el ili laste aperos dudeko da titoloj…

La resumaj tabeloj por 21 jaroj ne multe ŝanĝiĝis kompare kun la 20-jara tabelo, krom ke Impeto devancis Fonton kaj en la unua deko fine aperis MAS.

1991-2011. Libroj 1991-2011. Paĝoj
UEA 147 FEL 19863
Libro-Mondo (Pollando) 133 Libro-Mondo 17477
FEL (Belgio) 112 UEA 17763
Impeto
90
Impeto 14477
Fonto (Brazilo)
85
Fonto 13653
Sezonoj (Ruslando)
82
Sezonoj 13242
Iltis
77
KAVA-PECH 12817
KAVA-PECH
75
Arĥivaro E.Privat (Svislando) 12553
MAS
64
Ludovikito (Japanio) 12085
Bero (Usono/Nederlando)
58
Ĉina Esperanto-Eldonejo (Ĉinio) 11796

Francio, kies eldonaĵoj antaŭ unu jaro finfine superis tiujn de Germanio, daŭrigis la antaŭenmarŝon. Dum la dudek unu jaroj de la statistikado, ankoraŭ en neniu lando aperis tiel multaj libroj kaj broŝuroj (entute 62, el ili 55 en la du menciitaj vilaĝoj) pri/en Esperanto! Surprize falis la eldonado (nur po unu libro) en Brazilo kaj Belgio.

2011. Libroj 2011. Paĝoj
Francio 62 Francio 4143
Germanio 18 Germanio 2376
Ruslando 12 USA 1844
Pollando 11 Ruslando 1545
Nederlando
9
Ĉinio 1508
Usono
8
Pollando
888
Ĉeĥio
7
Japanio
886
Japanio
7
Nederlando
836
Italio
4
Ĉeĥio
806
Svislando
4
Danlando
458

Tamen la resumaj tabeloj restis preskaŭ senŝanĝaj, kaj ili respegulas la realan staton de la Esperanto-eldonado en la mondo dum la lastaj 21 jaroj. Same kiel en la individua membraro de UEA kaj en la partoprenantaro de la Universalaj Kongresoj plej altas Francio kaj Germanio.

1991-2011. Libroj 1991-2011. Paĝoj
Francio 467 Francio 49929
Germanio 392 Germanio 46973
Pollando 316 Japanio 38924
Nederlando 292 Ruslando 37317
Ruslando 255 Pollando 36125
Japanio 217 Nederlando 32942
Brazilo 211 Brazilo 30647
Usono 192 Belgio 24276
Italio 165 Svislando 24064
Belgio 149 Italio 23693

En la pasinta jaro mi verkis apartan artikolon pri la libroj tradukitaj. Ĉi-jare mi nur mencias, ke danke al la multaj tradukoj de politikaĵoj el la germana, eldonitaj de MAS, la germana lingvo superis la francan kaj iĝis la lingvo el kiu oni plej multe tradukas en Esperanton.

2011 1991-2011
Germana 22 Germana 166
Rusa
6
Franca 161
Franca
5
Angla 144
Pola
3
Rusa
82
Ĉina
2
Pola
58
Hispana
2
Ĉina
52
Itala
2
Portugala
52
Japana
2
Japana
50
Latina
2
Itala
45
Portugala
2
Jida
45

Plej multe tradukis Vilhelmo Lutermano por MAS – entute 15 librojn kaj broŝurojn, ege pli multe ol la sekvantoj: la sviso Willy Nüesch kiu tradukis el la germana kvar librojn de la aŭstra antropozofo Rudolf Steiner, kaj la nederlandano Gerrit Berveling kun tri tradukoj.

Nature, André Cherpillod danke al siaj broŝuretoj, eldonitaj en dek kelk lastaj jaroj iĝis la plej populara aŭtoro: dum 2011 UEA ekvendis 25 liajn librojn, dum la dua plej eldonita aŭtoro estas la jam menciita Steiner kun kvar libroj, kiun sekvas Karlo Markso kaj Hori Jasuo kun po tri libroj.

Bonan legadon!

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la februara kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №2.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2012/02/208knig/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperanto-Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi