Dennis Keefe: Mi fieras esti esperantisto

Intervjuo kun Dennis Keefe, la Esperantisto de la Jaro 2011

Dennis KeefeKiel impresis vin la informo, ke vi iĝis la Esperantisto de la Jaro?

Kiam mi eksciis, ke mi iĝis la Esperantisto de la Jaro, mi kortuŝiĝis kaj pensis pri mia familio, fakte. Pri mia iam kvinjara filo, Nikolo, kun kiu mi ludadis korbopilkon en Esperanto, kaj pri mia iam sesjara filino, Maria-Helena, kiu ĉiam faris siajn BEK-ekzercojn, ĉar ĉe la fino mi donis al ŝi peceton da ĉokolado. Mi pensis pri la familio, ĉar kvankam ke ili bone akceptis mian esperantistecon, ili pensis, ke mi estis eble tro idealista, kaj ke mi devis koncentriĝi pli pri mia kariero ĉe la komerca lernejo HEC en Parizo. La konkreta anonco pri tiu premio ne estis, tamen, tute surpriza. Ekaperis antaŭsignoj: homoj kiuj mesaĝe diris, ke ili proponis min por enlistiĝo; demandoj pri tio aŭ alio por enmeto en artikolon de La Ondo de Esperanto, ktp. Tamen mi pensis, ke ĉio ĉi estis rutino por ĉiuj enlistanoj, mi ne tiumomente kredis, ke homoj plejparte voĉdonos al mi por tia premio.

Vi estas internacie konata kiel la inventinto de la Lingvaj Festivaloj. Bonvolu rakonti.

Mi kreis Lingvajn Festivalojn en la urbo Tours de Francujo en la jaro 1995. Jam en la unua jaro prezentiĝis 32 lingvoj en mallongaj kursetoj de 40 minutoj. En la posta jaro estis 65 lingvoj, kaj en la tria jaro estis 85 lingvoj kun proksimume 250 kursetoj. La reago de la amaskomunikiloj estis profunda, speciale ĉe radio kaj televido. En la tria jaro estis multaj eble ĝis 15 radiaj kaj televidaj programeroj pri la Lingva Festivalo, inkluzive almenaŭ du tutlandajn televiderojn. Eble ne miloj sed milionoj da homoj aŭdis pri Esperanto pro tiuj festivaloj.

Mi lanĉis Lingvajn Festivalojn en Usono kaj Ĉinujo kun similaj rezultoj. Mia ununura festivalo en Usono, ĉe la Universitato de Ilinojso, 65 lingvoj kun 150 kursetoj, estis vaste komentita de la loka televido kaj gazetaro. En Ĉinujo, la Universitato de Nankino akceptis mian planon por starigi Lingvan Festivalon kiel eventon en la Internacia Jaro de Lingvoj de Unesko, kaj laŭ la raporto de Unesko pri tiu jaro, verŝajne la Nankina Festivalo estis la plej ampleksa prezentado de lingvoj en la tuta mondo tiujare: 67 lingvoj, 256 kursetoj kaj pli ol 13 mil 500 ĉeestantoj en la kursetoj. La kurso de Esperanto ĉeestiĝis de ĉirkaŭ 1450 homoj, kaj el ili 225 ĉeestis postajn kursojn de Esperanto. Rekordo, almenaŭ en Ĉinujo. La gazetara reago, kiu ofte prezentis Esperanton estas simile vasta: naŭ ĵurnalaj artikoloj kaj kvin televidaj programeroj. La Ĉina internacia novaĵ-agentejo Xinhua ankaŭ disvastigis raportojn kaj fotojn internacien.

La populara akcepto de Lingvaj Festivaloj, la potenco favore prezenti Esperanton al neesperantistoj indikas, ke la Festivaloj povas okupi fortan strategian rolon en la disvastigo de Esperanto. Laŭ mi, Lingva Festivalo estas ideala projekto por ĉiuj Universalaj Kongresoj, kaj mi kaj Gian Carlo Fighiera prezentis ĝin tiel ĉe UEA en Roterdamo antaŭ multe da jaroj, sed ĝis nun, kvankam kun forta aprobo de José Antonio Vergara, la ideo ne sukcese survojiĝas. Bedaŭrinde, ĉar Lingva Festivalo, kun Esperanto kiel sponsoro, indikas, ke Esperanto estas la amiko de ĉiuj lingvoj. Kaj Lingva Festivalo estas konkreta montro al la publiko, ne filozofaj vortoj kiuj perdiĝas sur la papero de filozofa verkisteto.

Nekredebla laboro! Kaj ĝi ne estas la sola, pro kiu vi iĝis la “heroo de la jaro” en Esperantujo. La internacia elektokomisiono aparte emfazis vian instruadon, interalie, en Ĉinio.

Mi estas unu el la multaj homoj kiuj dum tre longa tempo provadis instrui Esperanton Mi kursogvidis en, unue, Hispanio, poste Francujo, Usono, Japanio kaj nun Ĉinujo. Kelkaj lokoj estas konataj: Liceo de Esperanto en Madrido, Grésillon kaj Plouezek en Francujo, NASK en San-Francisko kaj Oomoto en Japanio. Aliaj lokoj estas malpli konataj. kiaj iu kaŝita monaĥejo Duobao Si en Ĉinujo aŭ kursoj en la urbeto Lunay en Francujo. Lastjare en Ĉinujo mi instruis Esperanton pli ol 300 horojn, kaj triono estis en oficialaj programoj ĉe la universitato.

Vi ja instruas Esperanton en tuta aparta maniero. Bonvolu rakonti pri tio.

La ĉefa trajto de miaj kursoj estas, ke ili estas tre netradiciaj. Ekzemple, la daŭro de mia vintra, feria kurso en Ĉinujo estas pli ol 200 horoj. Kelkaj el miaj kursoj estas tre intensaj, ĝis ok horoj ĉiutage. Mi ne instruas la sufiksojn kaj prefiksojn, sed lasas la lernadon de ili por hejmstudado per mia libro NESPO. Mi tute ne komencas la instruadon per prononcado, kaj fakte ne instruas la prononcadon rekte. Eble la plej netradicia parto de mia kurso estas, ke mi instruas ege malmulte, kaj lasas ĝis 90% de la tuta tempo por praktikado en malgrandaj grupetoj, sen instruisto. Mi kreis du kursojn: BEK kaj PEPAS, kaj unu metodon: la Valencian Metodon. Iom post iom mi enretigas ĉiujn miajn ekzercojn de Esperanto ĉe www.bekkurso.info. Nun tie troviĝas eble 500 paĝoj da materialo. Sed mi devas konfesi al vi, ke mi ankoraŭ ne bone komprenas kiel fari bonan kompletan kurson, nek mallongan kurson. La problemo eble kuŝiĝas en la paradokso de lingvolernado: facile oni povas priskribi la gramatikon de Esperanto, eĉ al ĉinoj, tamen krei fluajn parolantojn kiuj bone memoras kaj utiligas la vortojn, tio estas alia afero.

Kaj kio estas la Esperanto-Insulo?

Esperanto-Insulo estas nova projekto kiun mi skizis por la ĉinaj esperantistoj antaŭ preskaŭ du jaroj, kiam mi instruis Esperanton sur la insulo Hai Nan Dao, aŭ Hajnano. Mi verkis raporton rekomendante, ke la loka asocio tie kaj la ĉinaj esperantistoj starigu servo-centron por aziaj kaj eŭropaj esperantistoj. Tion ilin nun volas fari, kaj inter la 12a de januaro kaj la 13a de februaro 2012 ekestiĝos la unua internacia Esperanto-Insulo, kun pli ol 110 gelernantoj el eble 24 landoj. Detala informo pri Esperanto-Insulo troviĝas ĉe www.esperanto-insulo.info.

La Esperanto-Insula programo evoluos paralele laŭ tri direktoj: BEK-kurso por komencantoj, metodika seminario por instruistoj, kaj Universitato de Esperanto. Kio ĝi estas?.. Ĉu io simila al AIS?

Ne tiel simila al AIS, mi sekvas grandparte la modelon de la Universitato de Berkeley kaj de Yale. Mi nun klopodas starigi la Universitaton de Esperanto kune kun profesoroj Ron Glossop kaj Federico Gobbo. Tiu projekto tre diferenciĝas de tiu de AIS pro multaj kialoj. Unue, la kursoj estas nur tiuj kursoj, kiuj jam instruiĝis en normalaj universitatoj. Due, ĉiu kurso daŭras 40 horojn proksimume, Trie, la kursoj estas bazaj kaj sufiĉe ĝeneralaj por, ke ĉiuj normalaj universitatanoj povu ĉeesti ilin. La kursoj estos filmitaj kaj estos videblaj en la Interreto, kaj poste estos ĉies propraĵo laŭ la principoj de Kreiva Komunumo. La unuaj kursoj okazos en Esperanto-Insulo, sed ili estas sendependaj de tiu insulo, kaj venontece povas okazi ie ajn. Mi fakte, ne bone komprenas la modelon de AIS. Kiel dirite, la modelo Universitato de Esperanto pli baziĝas sur la modelo de la Universitato de Yale kies kursoj videblas ĉe oyc.yale.edu. Rigardu ĉe Yale kiaj estas la kursoj, kaj vi bone kaj rapide komprenos, kiaj, mi kredas, povas esti la kursoj de la Universitato de Esperanto.

Ĉu vi ricevas helpon de Esperanto-asocioj, edukejoj kaj klerigejoj por realigo de viaj projektoj?

Jes kaj ne. Jes, en la senco, ke multe da esperantistoj helpis al mi starigi projektojn diversloke: la lokaj asocioj de Madrido kaj de Valencio en Hispanujo permesis al mi starigi eksperimentajn kursojn kaj de tiaj kursoj naskiĝis BEK. El la ok homoj kiuj kunlaboris por estri la unuan Lingvan Festivalon en Tours, sep estis esperantistoj. Esperanto-Insulo estas nur mia ideo plibonigi la ideojn de la ĉinoj, ekzemple Arko, Trigo kaj Trezoro, fari efikajn, internaciajn, vintrajn kursojn, enĉinuje nomataj VEK. La Universitato de Esperanto estas klopodo popularigi la kompleksajn ideojn de AIS, do la ideo mem devenas de Helmar Frank kaj aliaj esperantistoj. Ekster Esperantujo estis la forta apogo de la Universitato de Nankino en Ĉinujo, kaj la helpo de la Universitato de Ilinojso en Usono.

Sed, ĝis nun mi mem, plejparte el mia propra poŝo financis la starigon de BEK, de la Lingvaj Festivaloj, de la Esperanto-Insulo kaj de la Universitato de Esperanto. Sed diri tion ne estas diri, ke mi forte finance apogis tiujn agadojn. Tute ne. Ĉiuj el tiuj agadoj starigeblas aŭ sen mono aŭ preskaŭ tute sen mono. Tiuj projektoj ne bezonas monon. Punkto. La grandaj Lingvaj Festivaloj de Francujo kaj de Usono kostis al mi eble 300 eŭrojn entute, kaj pensu ke tiuj tri jaroj de Festivaloj estigis eble ĝis 6 televidajn programerojn, du el ili tutlandaj, kaj eble 15 radiajn programerojn, kaj kelkaj el ili regione kaj tutlande. En la lasta Lingva Festivalo de Ĉinujo estis pli ol 250 instruantoj kaj 400 kursetoj, kaj ĉiuj instruis tiujn kursojn volontule (la kosto mem de la starigo estas ege malalta, tamen la Universitato utiligis multe da mono por reklami pri ĝi). Por BEK, mi devas pagi eble 30 eŭrojn ĉiujare por havi mian retejon www.bekkurso.info. Estas nenia subvencio por la Esperanto-Insulo kaj la Universitato de Esperanto. La ŝlosilo estas trovi senpagajn klasĉambrojn, kaj fari agadojn kiuj ege interesas al la partoprenantoj kaj volontuloj. Piednote, post kiam mi forlasis Francujon en 1997, kaj poste la lokanoj estris la Lingvan Festivalon tie, ili komencis ricevi grandajn subvenciojn de la loka registaro (iom ĉar TF1 kaj la bone konata ĵurnalistino Claire Chazal famigis la trian Lingvan Festivalon de 1997). Subite estis du Festivaloj ĉiujare kun subvencioj de miloj da eŭroj (eble pli ol 20 mil en la unuaj jaroj). Mi tre bedaŭras tion, ĉar fakte, oni ne bezonas monon por starigi Lingvan Festivalon; oni ne bezonas luksaĉojn. Sed tion ĝis nun multe da homoj ne bone komprenas.

Sed vi ja okupiĝas ne nur pri Esperanto-projektoj…

Mia profesia vivo inkluzivas laboron kiel estro de produktado ĉe fabriko, merkatikisto kaj vendisto ĉe IBM, estro de multaj universitataj programoj en Usono, Francujo kaj nun Ĉinujo. Mia instrua laboro inkluzivis kursgvidadon ĉe la Universitaton de Ilinojso, École Polytechnique en Francujo, HEC ankaŭ en Francujo kaj konsiderata kiel la unuaranga komerca lernejo de Eŭropo (laŭ Financial Times). Mia specialaĵo estas instruado de merkatiko kaj strategio. Mi instruis la anglan lingvon ĉe Berlitz en Madrido antaŭ 30 jaroj, Mi havas du dujarajn magistrajn diplomojn: unu pri komerco, MBA, kaj unu pri lingvo-Instruado, ambaŭ ĉe la Universitato de Ilinojso. Kvankam mi neniam studis lingvojn antaŭ la aĝo de 25 jaroj, mi nun flue parolas kvin: la hispanan, la francan, la germanan, Esperanton kaj la anglan. Mi ankaŭ parolas kaj skribas ĉine, tamen nur ĉe tre baza nivelo.

Dennis Keefe

Dennis Keefe instruas

Eble la plej granda honoro de mia vivo estas, ke mi gajnis la Konkurson pri Vortoj ĉe la Universitato de Arizono, kaj havas la rekordon por la 50 jaroj de la konkurso. Eble tiu rekordo ankoraŭ staras; mi ne scias. Eble vi jam divenis mian ŝatokupon: legi vortarojn!

Legante la Esperantan gazetaron kaj la ret-diskutojn, oni ofte miras pro la amatoreco de la esperantistaro kaj pro la tro malnovaj manieroj de lingvo-disvastigo, dum pluraj movadoj kaj sociaj grupoj sukcesis krei pri si pli pozitivajn imagojn ol la esperantistoj. Ĉu vi havas ideojn pri la kaŭzoj de la relativa stagnado de la esperantistaro?

Vi ĵus tuŝis unu el miaj plej ŝatataj diskuttemoj en Esperantujo, kaj estas vasta listo de kialoj pro kiuj la Esperanto-Movado nuntempe stagnas, sed ne estas la kulpo de la esperantistoj mem. Unu el la ĉefaj obstakloj bone klariĝas de la teorio de Everett Rogers pri la Etendiĝo aŭ Difuzado de Novaj Ideoj (Ideo povas esti koncepto, industria varo, alt-teknologia kreaĵo, ktp.) Unu el la bazaj nocioj de tiu teorio estas, ke la homoj kiuj unue akceptas novan ideon malsimilas al aliaj homoj kiuj eventuale poste akceptos la saman ideon. Fakte, estas kvin grupoj aŭ segmentoj menciitaj de Rogers: la unua grupo, novigantoj (innovators), estas nur 2.5% el la socio, kaj por disvastigi novan ideon, unue oni devas konvinki tiun grupon. Posta grupo, fruaj akceptantoj (early adopters), reprezentas 13.5% el la socio, kaj la posta grupo, frua plimulto (early majority) inkluzivas 34%.

Ne estas spaco ĉi tie por bone klarigi, kiamaniere tiu sistemo funkcias, sed la ĉefa eraro de la esperantistoj, kaj mi mem faras tian eraron, estas ke ni utiligas multe da tempo kaj inko por konvinki la vastan publikon pri la boneco de Esperanto, dum Rogers kaj ni scias, ke fakte, tiu plimulto neniam akceptos Esperanton se ili ne vidas, unue, homojn kiuj jam utiligas ĝin, kaj tiuj unuaj homoj apartenas al tiu unua malgranda grupo. Ni havos multe malpli da kapdoloroj se ni dediĉos nin al la varbado de nur tiuj novigantoj unue, kaj post kiam tiuj homoj akceptos kaj uzos Esperanton, ni povos transiri al aliaj celgrupoj.

Kion vi pensas pri la projekto mem Esperantisto de la Jaro?

Mi tre tre ĝojas ricevi tiun premion, ĉar mi pensas, ke Esperanto estas granda parto de mia vivo kaj mi ege fieras esti esperantisto. En ĉiuj el miaj kursoj ĉe la universitatoj en Francujo, Usono, kaj en Ĉinujo, mi ĉiam parolas volonte pri Esperanto al miaj studentoj. Tamen, mi ne pensas, ke mia ricevo de la premio helpas tiom al la Esperanto-Movado. Pli gravas aliaj individuoj kaj speciale motivigitaj teamoj. Mi ĝojas se ili sukcesas. Mia laboro estas sukcesigi ilin kaj iliajn ideojn. Mi ĝojas kiam ili povas fari tion kion ili volas. Bezonatas premioj por teama laboro, sed ke tiu teama laboro estu vere mezurebla kaj utila kaj eble nova. Se mi donus premiojn, ne estus al homoj kiaj mi, sed al tiaj homoj. Mi ankaŭ kredas, ke la bonaj verkistoj de Esperanto bezonas pli da atento. Mi bedaŭras, ke mi ne talentas por esti verkisto, sed mi ĉiam kredas, ke la verkistoj estas ĉe la kerno de la eventuala sukceso de Esperanto.

Ĉiu laŭreato respondas al du tradiciaj demandoj. Unue: kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus al neloĝata insulo (ne al Hajnano)?

Antaŭ ĉio, PIV aŭ NPIV. Ĉiam estas ĝuo legi tiun vortaron! Due, Don Kiĥoto. Plezuro. Kaj trie, mi kunprenos unu el la klasikaj libroj de Ĉinujo tradukita de Laulum. Mi jam legis la Romanon de la Tri Regnoj, kiu estas unu el la kvar grandaj ĉinaj klasikaĵoj. Do eble mi prenu la libron Ruĝdoma Sonĝo, ĉar la rakonto lokiĝis en Nankino, kie mi nun loĝas.

Due, pri viaj planoj, kompreneble, post la Esperanto-Insulo…

Krom plimaturigi BEK, longdaŭrigi Esperanto-Insulon, oficialigi la Universitaton de Esperanto, kaj plidisvastigi Lingvajn Festivalojn, al mi plaĉus kunlabori kun projektoj por starigi novan virtualan Bibliotekon de Esperanto (kun homoj ĉe la kerno kaj estrado), krei mezurado-sistemon por Esperantaj agadoj, kaj krei veran dialogon pri strategio kaj Esperanto. Mi jam antaŭe de tempo al tempo menciis tiajn temojn en la retdiskuto-listoj kaj en Libera Folio, tamen tiaj mesaĝoj perdiĝas en amaso de komentoj pri lingvaj fenomenoj, kritikoj de aliaj esperantistoj kaj alispecaj ekstertemaj komentoj. Estas tre probable, ke la plejparto de la bonaj Esperantaj strategioj kuŝas nekonataj, sed malkovrindaj, kaj tiuj strategioj ne ekvideblos sen la kunlaboro kaj teama interkonsento de multaj esperantistoj kiuj ne pensas same aŭ eĉ simile. Kaj antaŭ ĉio, eksperimentoj en diversaj landoj gravas por starigi sukcesajn strategiojn. Mi mem ne scias kion fari, sed se aliaj eksperimentas, ni komencos lerni, kaj mia revo estus, ke la movadestroj de Esperanto permesos al la movadanoj iĝu parto de granda lernanta organizo (vidu tiurilate la verkadon de Peter Senge de la universitato MIT).

Ke viaj planoj realiĝu!

Intervjuis Aleksander Korĵenkov

Ĝi estas intervjuo el la februara kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №2.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2012/01/208keefe/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Dennis Keefe: Mi fieras esti esperantisto

  1. Paul Desailly diras:

    Kiel nova abonanto al ‘La Ondo’ kaj kiel amatora verk’ist’o en Esperantujo kaj kiel ne profesiula instru’ist’o de la Internacia Lingvo (do, alivorte, pri la propra reputacio homo senzorga r a opinioj de akademianoj ktp) tre plachas al mi che la fina paragrafo de la supra artikolo la trapenetraj kaj honestaj eldiroj de homo kiu ja meritas sian bonegan reputacion sur diversaj terenoj:

    ‘amaso de komentoj pri lingvaj fenomenoj, kritikoj de aliaj esperantistoj kaj alispecaj ekstertemaj komentoj.’

    Jen chi supre trovighas el la plumo de nia Esperantisto de la Jaro la chefa kialo en pli kaj pli da lokoj r a nia malsukceso estigi ekde mia esperantistigho antau dudek jaroj novan generacion de samideanoj. Oni volas ech disputi pri chi lasta relativisma termino kiun Dro Zamenhof elpensis por unuigi bonulojn el multaj politikaj kaj religiaj grupoj por ke unueco efektivighu.

    Amike

    Paulo kaj Velanta (Chen Mo Chen) Desailly
    20 Woocalla st
    O’Sullivan Beach 5165
    Adelajdo

    UEA fak-delegito pri Bahaismo kaj RADE

  2. Vinko Markovo diras:

    Interesaj estas la emfazo al la varbado ĉe novigantoj, kiuj nepre dispartiĝas inter diversaj pli specifaj interes-grupoj, kaj la substreko pri la utileco de plurisma kunlaboro inter malsamideanoj.

    Miasente tiu kunlaboro ja ekzistas almenaŭ sub embria stadio, per interŝanĝo de gazetoj, salutleteroj kaj aliaj tradiciaj kanaloj, kaj ankaŭ pere de pli malpli formalaj retaj interŝanĝoj. Sed ja indas pensi kiel pliriĉigi la substancon de tiaj interŝanĝoj.

    La elekto de “Esperantisto de la Jaro” estas unu el la utilaj kanaloj por pripensigi movad-aktivulojn je superorganiza skalo. Almenaŭ tion mi mem persone travivis dum kelkjara partopreno kiel ĵuriano. Eble transiro al – aŭ kompletigo per – “kolektiva esperantaĵo de la Jaro” povus helpi tiri la atenton de aktivuloj aŭ legantoj, kiuj pli emas pensi el vidpunkto de precizaj agadoj, ĉirkaŭ kiu ariĝas tuta grupo de aktivuloj.

Respondi