Eŭropo ne volas malsamajn nomojn

Vide el Bruselo

Esperanto estas ne nur lingvo sed ankaŭ komunumo. Esperantistiĝinte, pluraj el ni eĉ elektas novan nomon por uzo en la komunumo. Persone min, la internacia lingvo kaj agado en ties komunumo pensigis pri mia propra identeco kaj pri malegaleco de lingvoj, inkluzive de mia propra lingvo – la kimra.

Sed ĉu tio igis min, same kiel multajn el miaj samlandanoj, oficialigi la kimran formon de mia nomo, sed ne la anglan? Aŭ ĉu estas la konata “troigismo” de samlandanoj ekster siaj landoj? Same kiel la islanda nomsistemo, la kimra indikas la apartenon al familio per indiko de la patro kaj ne per la familio-nomo. Kion tio signifas praktike? La “familinomo” de mia filo ne estas la sama kiel la mia. Li nomiĝas ne “ab Iago” ĉar li ne estas filo de Iago, sed de mi, Dafydd. Sekve, li nomiĝas “ap Dafydd”.

Eŭropo enmiksiĝas en la familinomojn de beboj (Foto: Dafydd ab Iago)

Ankaŭ islandanoj havas similan sistemon. La islanda kantistino Björk Guðmundsdóttir estas bona ekzemplo. Ŝi estas filino (dóttir) de Guðmund. Simile, Unnur Vilhjálmsdóttir, kiu gajnis la beleckonkurson “Miss World” en 2005, estas filino de Vilhjálm.

Malsamaj leĝoj pri familinomo koncernas ĉiam pli multajn homojn en Eŭropo. Pli kaj pli da eŭropanoj kaj homoj el la tuta mondo ne nur vivas en alia Eŭropa lando sed ankaŭ edz(in)iĝas kun homoj el aliaj landoj. En la Eŭropa Unio la libera cirkulado de civitanoj estas reguligata per diversaj leĝoj, inkluzive de la rajto vivi kaj labori en alia EU-lando sen suferi diskriminacion.

Kompreneble, kiam estis skribataj la Eŭropaj traktatoj, ne estis menciita la rajto havi la saman nomon en diversaj landoj. Tamen la Eŭropa Kortumo en Luksemburgio dum la lastaj dek jaroj prijuĝis plurajn kazojn kaj konkludis, ke ŝtato diskriminacias se ĝi devigas homojn havi du malsamajn familinomojn.

Konsideru kazon de hispano kiu edziĝas kun belgino, sinjorino Dupont. La gefiloj de iu sinjoro Sanchez Lopez, por uzi oftan nomon, nomiĝus Sanchez Lopez en Belgio – se patro agnoskas siajn gefilojn ili aŭtomate kaj senescepte ricevas la familinomon de la patro. Sed en Hispanio ili nomiĝus Sanchez Dupont. Tio efektive signifas, ke la gefiloj havus du malsamajn familinomojn en du landoj de la Eŭropa Unio.

Belgio, kiel multaj landoj – ankaŭ Francio, Nederlando kaj Germanio – havas tre simplan sistemon, laŭ kiu la familinomo de la patro fariĝas, kvazaŭ aŭtomate, la familinomo de la infanoj. En aliaj landoj ekzistas pli da elekto, sed ankaŭ foje tre striktaj leĝoj.

Se nia sinjoro Sanchez Lopez edziniĝus kun sinjorino de slava lando kiel Pollando, Ĉeĥio, Slovakio kaj Bulgario, liaj filinoj normale devintus havi “inan” familinomon, kiu estas alia ol la familinomo de la filoj. Tio efektive signifas ke filinoj havas la finaĵon ~a, ~eva aŭ ~ova en siaj familinomoj.

Multe da landoj en la okcidenta Eŭropo ankoraŭ ne akceptas, ke gefiloj de la samaj gepatroj povas havi “malsamajn” familinomojn. Ili ankaŭ ne akceptas, ke gefiloj havas alian familinomon ol tiu de la patro.

Ĉu tio estas Eŭropa problemo? Certe jes, ĉar pli kaj pli da homoj vojaĝas kaj vivas en alia Eŭropa lando. Havi malsamajn familinomojn en diversaj pasportoj kun la sama foto eble ŝajnas amuza. Ni imagas James Bond kun librejo da pasportoj. Sed en ĉiutaga vivo havi du malsamajn familinomojn ofte signifas amason da burokrataj problemoj. Kiu volas pruvi sian identecon ĉiutage?

Pro tio la Eŭropa Komisiono esploras la ideon lanĉi juran proceduron kontraŭ Belgio kaj aliaj landoj, se ili ne tuj registras infanojn kun la nomoj kiujn ili portas (aŭ rajtas porti) en aliaj landoj. Se la Eŭropa Komisiono gajnos la kazon en la Eŭropa Kortumo, mi persone ĝojos. En mia kazo, tio signifas, ke nia dua infano ne havos du aŭ eĉ tri malsamajn familinomojn en tri landoj de la Eŭropa Unio.

Dafydd ab Iago

Ĉi tiu artikolo aperis en la februara kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №2.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2012/01/208daf/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Eŭropo ne volas malsamajn nomojn

  1. Edmundo diras:

    Tiaj problemoj ne ekzistus, se oni adoptus sanan politikon pri nomoj: ne ekzistu oficialaj nomoj; ĉiu nomu sin laŭplaĉe kaj uzu ĉiam la saman nomon, aŭ diversajn nomojn en diversaj kuntekstoj, laŭplaĉe. En siaj rilatoj kun oficialaj instancoj onu uzu ne sian nomon, sed sian numeron. Ĉiuokaze necesas numeroj, ĉar multaj homoj havas la saman nomon. Mi divenas, ke en granda lando kiel Britio, Francio aŭ Germanio la plej multaj homoj havas precize la saman nomon kiel alia homo en la sama lando. Ne eblas uzi nomon kiel identigilon, do oni akceptu, ke nomo estas nur ornamaĵo, malgrava el oficiala vidpunkto.

    Cetere, laŭ mia kompreno en Britio jam estas tiel, ke laŭjure oni rajtas nomi sin laŭplaĉe. Tamen, se oni uzas plurajn diversajn nomojn, oni povas sperti multajn praktikajn problemojn ĉe neflekseblaj komputilaj sistemoj. Estus bone, se oni plifortigus la rajton nomi sin laŭplaĉe kaj punus la firmaojn, kiuj malfaciligas la vivojn de tiuj, kiuj uzas diversajn aŭ nekutimajn nomojn. Mi pensas pri kelkaj flugfirmaoj, ekzemple, kiuj komplikas la vivojn de virinoj, kiuj preferas uzi sian fraŭlinan nomon en kelkaj kuntekstoj (ekzemple profesiaj) kaj sian geedzan nomon en aliaj kuntekstoj (ekzemple kiam temas pri familio kaj infanoj).

  2. Valdo Banajtis diras:

    Ankaw litovoj havas same komplikan sistemon kaj problemon, kiu konservighis por virinoj. La fama Björk Guðmund… law litova pasporto restus kun litova frawlina sufikso -aite, -yte aw -ute (depende de la patra nomfinajho -as,-is aw -us), sed edzinighinte shi ricevus la radikon de la edza familinomo kun la sinjorina finajho -iene. Nun aperis modo simpligi kaj unuecigi virinajjn familinomojn: per finajho -e anstataw la patra/edza -as, -is, -us. Tio naskis alian problemon, char tiu regulo ne aplikighas al viraj familinomoj je -a, -e, kaj -o. Chu EU trudos al chiuj civitanoj uzi nur stumpan unuecan radikan formon por pasportoj, poste por awtoraj kaj aliaj juraj dokumentoj, la etnan gramatikon restigante al hejma uzo kaj kvieta malapero el oficialaj dokumentoj? Se ni estas ewropaj civitanoj, ni devas farlasi chiujn Mac, Mc, van, von, de, aw tiun anstatawi per apostrofo antaw aw post la stumpo 🙂

Respondi