Verkoj, kiuj donas honoron al la verkinto

Mark ZamenhofAntaŭ 175 jaroj, la 27an de januaro (Gregorie: la 8an de februaro) 1837 en Suwałki (Pola Reĝolando en Ruslando) en la familio de Fajba Volfoviĉ kaj Rajna Percovna Zamenhof naskiĝis Motel, pli bone konata kiel Mark Fabianoviĉ (Esperante: Marko) Zamenhof, la patro de la aŭtoro de Esperanto. Okaze de ĉi tiu datreveno ni aperigas artikolon pri lia verkista agado en la pedagogia sfero.

“Inter la aŭtoroj de saĝaj verkoj la saĝulo Zamenhof famiĝis per siaj utilaj verkoj, kiuj estis akceptitaj en ŝtataj lernejoj fare de la ministro pri klerigo, kaj ĉiuj ĉi verkoj donas honoron al ilia verkinto”[1], – skribis Naĥum Sokolov la 26an de januaro (la 7an de februaro) 1888 en la hebrelingva Varsovia gazeto Hacefira.

Pri kiuj verkoj temas? Adolf Holzhaus estis la unua, kiu en 1969 listigis kelkajn librojn de Marko Zamenhof[2]. Sed nenion konkretan pri tiuj libroj li povis skribi, ĉar li ne vidis la librojn mem kaj nur uzis reklampaĝon de la dua eldono de la Kompara frazeologio. Nur post 40 jaroj Zbigniew Romaniuk donis pli ĝustajn bibliografiajn indikojn[3] pri kelkaj el la libroj.

Kie oni serĉas kaj trovas librojn? En bibliotekoj! Do – al biblioteko. Nome, al la Ruslanda Ŝtata Biblioteko (RŜB, eksa biblioteko Lenin) en Moskvo, tre proksime al Kremlo.

La serĉilo en la reta katalogo de RŜB[4] rapidege kompilis liston de la libroj de Mark Fabianoviĉ Zamenhof, kiujn la biblioteko posedas. Da ili estas 36. Pli ĝuste 35, ĉar unu el la libroj (Заменгоф М.Ф. Город и деревня в преступности. М., 1913) estis verkita ne de nia Marko, sed de Miĥail Fabianoviĉ Zamenhof, filo de Fabian Joseleviĉ Zamenhof, kiu siavice estis filo de Josel Fabianoviĉ Zamenhof – la frato de Marko, konata inter la esperantistoj kiel onklo Jozefo. Do, 35 titoloj.

La retaj informoj ne estas centprocente fidindaj. Ni ĵus vidis, ke oni erare atribuis al Mark Zamenhof, libron de nepo de lia frato, Miĥail Zamenhof (lia filino Zoja Miĥajlovna Zamenhof iom aktivis por Esperanto). Krome, en la enskriboj estas erar(et)oj. Kaj, fine, RŜB posedas ne ĉiujn eldonojn. Mi do kelkfoje venis al RŜB por esplori ĉiun el la titoloj (sed ne ĉiujn reeldonojn). Ni vidu la rezulton.

LERNOLIBRO DE LA GERMANA LINGVO

Marko Zamenhof verkis kaj eldonis tri lernolibrojn de sia kurso de la germana lingvo. La unua havas la titolon Lernolibro de la germana lingvo por rusa junularo kun la subtitola klarigo: “Laŭ tre sukcesa metodo kompilis M. F. Zamenhof”. Ekde la 6a eldono ĝi transformiĝis al: “Laŭ tre sukcesa metodo kompilis M. F. Zamenhof, instruisto de la germana lingvo de la Varsovia Reala Lernejo”.

La unua eldono[5] aperis en 1871 en la presejo de I. Goldman en Varsovio. Ĝi estis cenzure prespermesita la 5an de decembro 1870. Fine de sia antaŭparolo la 33-jara Bjalistoka instruisto Zamenhof skribis:

Mi tre deziras, ke ĉi tiu lernolibro ricevu pli vastan aplikosferon, kaj ke ĝi servu kiel sukcesa kaj fundamenta lernilo, kia ĝi estis ĝis nun ĉe instruado de la germana lingvo en la lernejo, kiun mi tenas.[6]

La 10an (22an) de decembro 1871 en la gazeto St. Petersburger Zeitung ĉi tiun lernolibron recenzis nenomita fakulo el la Sankt-Peterburga Universitato, kiu skribis, interalie:

Inter la multenombraj germanaj gramatikoj kaj ekzercolibroj por la rusa junularo ĉi tiu kajereto meritas altgradan atenton. Kompare kun la ekzistantaj gramatikoj ĝi ofertas la grandan avantaĝon de trafa kaj komprenebla prezento de la malfacilaj reguloj pri substantivo kaj verbo. Samtempe la tuto estas aranĝita praktike kaj facile uzeble. Ĉiu regulo estas klarigita en sekva ekzerco, por kiu la aldonitaj vortoj estas parkere lernendaj, laŭ taŭgaj ekzemploj, tiel ke la lernanto klare konsciiĝas pri la lernita gramatiko. La disdivido kaj aranĝado de la materialo estas tre superrigardebla, la laŭŝtupa progreso de la facila al la pli malfacila estas reguligita zorgeme, kaj la prilaboraĵo fakte povas esti taksita de la aŭtoro prave kaj rajte kiel laŭ la laŭcela metodo. Ĉi tio kaj la klara kaj konciza esprimmaniero tra la tuta kajero, la evitado de ĉio, kio povus senutile ŝarĝi la memoron de junulo, same kiel la brile elektitaj ekzercoj – ĉio kune helpos al la kajero gajni multajn amikojn, kaj ni ne dubu, ke la lernejojn, en kiuj ĝi estas enkondukita tuj post la apero, baldaŭ sekvos multaj aliaj.[7]

La lernolibro ja sukcesis, ĉar la lasta eldono posedata de RŜB[8], aperis en 1899 en la Varsovia presejo de Aleksandr Gins kiel “la 14a eldono, grave kompletigita”. Ĝi estis prespermesita la 22an de decembro 1898.

En la katalogo de RŜB estas registritaj kvin eldonoj de ĉi tiu lernolibro: la 1a, 10a, 11a, 12a, 14a.

LA DUA GERMANA LERNOLIBRO

La germana kurso de Marko Zamenhof estis triŝtupa. La lernolibro por la dua jaro konsistis el:

– gramatiko kaj ekzercoj (p. 1-61),

– rusaj artikoloj tradukendaj germanen (p. 62-80),

– germanaj tekstoj, inkluzive de poeziaj, tradukendaj rusen (p. 81-118),

– rusa-germana vortaro (p. 119-128),

– germana-rusa vortaro (p. 129-145).

Ĉi tiun dividon mi prenis el la sesa eldono[9] presita en 1890 ĉe Aleksandr Gins en Varsovio (prespermesita la 12an de novembro 1889). Krom ĝi en la katalogo de RŜB estas nur la 7a eldono (1896). Ne estas klare, ĉu sekvis plia(j) reeldono(j) post la 7a.

Por gustumi la materialon, vidu fragmenton, tradukendan el la rusa al la germana, sed tradukitan de mi Esperanten:

La homo estas dotita per parolkapablo. Ĉi tiu kapablo estas ĝia ĉefa avantaĝo kompare kun la bestoj. La homoj, kiuj parolas la saman lingvon, konsistigas la saman popolon. Tiamaniere, ĉiuj rusoj parolas la saman lingvon – la rusan. Same, la germanoj. Same, la angloj k.t.p.[10]

Ankaŭ en ĉi tiu lernolibro estis presita recenzo de la sama fakulo el la Sankt-Peterburga Universitato, unue aperinta en St. Petersburger Zeitung, 1872, №86:

Ĉi tiu dua parto de la tre utiligebla lernolibreto, kiun ni rekomendis al atento de niaj legantoj jam antaŭ kelka tempo, montras la samajn kvalitojn kiel la unua, kiu entenas la morfologion. Ĉiuj reguloj de la sintakso estas prezentitaj superrigardeble koncize kaj klare kaj eksplikitaj per taŭgaj ekzemploj. Se unuflanke ĝi estas praktika kaj bona, aliflanke ne malmulte valora kvalito de la libreto konsistas en tio, kio mankas, t.e. kio estas neglektata kiel negrava. Tiel multon, kio nur ŝarĝas la infanajn kapojn kiel nenecesa balasto, la aŭtoro eliminis ĝustavide, kaj instruistoj kaj lernantoj dankos tion al li.[11]

LA TRIA LERNOLIBRO, AŬ KRESTOMATIO

Ankaŭ de la triaŝtupa lernolibro en RŜB estas registritaj nur du eldonoj – la 5a (1892, prespermesita la 9an de decembro 1891) kaj la 6a (1899, prespermesita la 16an de novembro 1898), ambaŭ presitaj ĉe Gins. La 6a eldono havas la subtitolon “Krestomatio kaj libro por tradukado kun du vortaroj”. Tio perfekte klarigas la enhavon de la lernolibro, kiu konsistas el 140 paĝoj da tekstoj rusaj por traduki germanen, 102 germanlingvaj paĝoj tradukendaj rusen, kaj ambaŭflankaj vortaroj. Volonte mi aperigus ĉi tie kelkajn tekstojn, ekzemple Pri la amo al la patrujo (p. 20), sed eble estus utile doni du specimenajn leterojn. Evidente, ili estis verkitaj pli frue, eble, kiam Ludoviko studis en Moskvo aŭ laboris en Ĥerson for de la gepatroj. Tio donas neatenditan kromsencon al la leteroj.

1. Amata filo!
Mi ne scias la kaŭzon de via longa silento. Pro la bona funkciado de niaj poŝtejoj tute ne eblas supozi, ke leteroj ne atingas la adresojn. Kaj sciante viajn tenerajn sentojn al la gepatroj kaj al la familio, ne eblas pensi, ke vi ignoras korespondadon kun tiuj, kiuj vin amas eble pli ol sian propran vivon. Kruele ĉagrenas nin la penso, ke vi malsanas, kaj vi devas elkonduki nin el ĉi tiu turmenta stato kaj skribi per la plej frua poŝta sendo pri via sano kaj pri la kaŭzo de via silentado. Trankviligu nin per via letero, kiun ni atendas kun turmenta senpacienco.

Via patro P. P.

2. Kara paĉjo!
Kun sincera ĝojo mi renkontas ĉi tiun tagon, la tagon de Via anĝelo, je kiu mi ricevas la okazon denove ripeti al Vi, kiel sincere mi amas Vin kaj kiel forte mi deziras al Vi ĉian feliĉon. Mi ne volas elokventi antaŭ vi per superfluaj frazoj, ĉar la multvorteco ne estas esprimo de la vera sento; aldone, verŝajne ankaŭ Vi mem estas certa, ke ne nur en ĉi tiu tago, sed ankaŭ en ĉiuj tagoj de mia vivo mi deziras al Vi feliĉon, prosperon kaj serenan animan trankvilon.

Via obeema filo N.[12]

Mi ne mencias metodikon, ĉar mi estas analfabeta pri ĝi. Sed estus interese kompari la ekzercojn kaj tekstojn el la tri lernolibroj de Marko kun la lerniloj de Ludoviko, ekzemple, kun la Ekzercaro. Ĉu Doktoro Esperanto utiligis la sperton de sia patro, kiun la famega cionisto Sokolov nomis “saĝulo”?

KONCIZA GRAMATIKO

En RŜB estas konservata la 5a eldono de la 14-paĝa Konciza populara germana gramatiko (Kompare kun la rusa)[13], prespermesita la 13an de septembro 1891 kaj presita en 1892 ĉe Gins kun la kutima mencio de la posteno de Marko Zamenhof en la Varsovia Reala Lernejo. Senpretenda broŝureto, simila al amaso da koncizaj Esperantaj gramatikoj. Laŭ reklamoj, presitaj en aliaj libroj de M. Zamenhof, aperis almenaŭ sep eldonoj de ĉi tiu gramatiko.

Ni ne scias, kiam aperis la unua eldono, sed sendube antaŭ la 1887a jaro. La sama demando: Ĉu iu esploros ĉi tiun broŝuron de Marko por scii, ĉu ĝi influis Ludovikon ĉe la verkado kaj polurado de la sespaĝa Plena Lernolibro en la Unua Libro, kiu poste evoluis al la Fundamenta gramatiko de la lingvo Esperanto en nia netuŝebla Fundamento?

Aleksander Korĵenkov

(Daŭrigota)

REFERENCOJ

1. Korĵenkov A. Homarano: La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L.L. Zamenhof. 2a eld. Kaliningrado; Kaunas, 2011, p. 50. Tradukis Josef Ŝemer.

2. Holzhaus A. Doktoro kaj lingvo Esperanto. Helsinki, 1969, p. 15-16.

3. Romaniuk Z. Zamenhofowie w drodze do i w Białymstoku. Brańsk, 2009, p. 26-27.

4. http://www.rsl.ru/ru/s97/s339/

5. Заменгоф М. Ф. Учебник немецкого языка для русского юношества. Курс первый. Варшава, 1871.

6. Samloke, p. II.

7. Citata laŭ la 10a eldono de la lernolibro (Varsovio, 1890), kie ĝi estas tuj post la antaŭparolo. Tradukis Andreas Künzli.

8. Заменгоф М. Ф. Учебник немецкого языка для русского юношества. Курс первый. 14-е изд., значит. доп. Варшава, 1899.

9. Заменгоф М. Ф. Учебник немецкого языка для русского юношества. Курс второй. 6-е изд., испр. и доп. Варшава, 1890.

10. samloke, p. 63.

11. samloke, p. III. Tradukis Andreas Künzli.

12. Заменгоф М. Ф. Учебник немецкого языка для русского юношества. Курс третий. 5-е изд., испр. и доп. Варшава, 1892, с. 74.

13. Заменгоф М. Ф. Краткая популярная немецкая грамматика (сравнительно с русскою). 5-е изд. Варшава, 1892.

Ĉi tiu artikolo aperis en la februara kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №2.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2012/02/motl1/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 Response to Verkoj, kiuj donas honoron al la verkinto

  1. Adonis Saliba diras:

    Gratulon al Korĵenkov pro tiu mirinda artikolo. Mi antaŭnelonge vizitis la judan tombejon en Varsovio por viziti la tombon de Ludoviko. Tre oportune en la sama tombvojo estas la tombo de Marko, kiu mortis en 1907. Ĝi iel instigis mian scivolemon pri la influo de Marko en la vivo de sia filo. Jen do via artikolo, plena je mirindaj informoj pri tiu gravega homo kaj pri lia produktoplena vivo. Oni devas iel transportiĝi al tiu vivepoko kaj senti kiel li povus konduti racie kun tiom da politikaj kaj rasaj malfacilaĵoj kaj iel toleri la sufiĉe danĝeran idearon de sia filo. Nenormalaj patroj tolerus tion. Li do estis tre speciala. Eĉ bruligante la unuan version de Esperanto, li favoris al la plusa evoluiĝo de la lingvo. Nun, mi ne havas dubon pri lia absoluta kompenteco kaj ŝaĝeco, tiommulte influinte en la verko de sia filo, kiun certe li apude akompanis kaj eble lernis.

Respondi