Etikedaj arkivoj: MASI

La 9a Moskva Lingva Festivalo invitas

La unua vintra tago portis al Moskvo plifortigon de frostoj, sed por la agemuloj de la Moskva Esperanta Asocio MASI – la plej varman semajnon en la jaro: la lastan antaŭ la starto de la 9a Moskva Lingva Festivalo. Multas … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

La Tria Tutmonda Ekzamentago en Moskvo

La 17an de majo 2014 en pluraj landoj de la mondo estis okazigita la Tria Tutmonda Ekzamentago laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER). En Moskvo la ekzameno okazis en la porinfana kulturcentro Provincija, oportune situanta preskaŭ en la centro de … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | 1 komento

SES: Ĉi-jare en du landoj kaj kun pluraj novaĵoj

Somera Esperanto-Studado (SES) kun ĉ. 200-250 partoprenantoj el ĉ. 20-25 landoj verŝajne iĝis la plej granda regula instrua Esperanto-aranĝo. Tamen ĝis nun SES okazis nur en Slovakio, kaj tio ne estis oportuna por pluraj landoj. Unu el tiaj landoj estas … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | 1 komento

La tria lerneja LF en Kaluga

La 1an de marto 2014 en la Ruslanda urbo Kaluga (160 km sud-okcidente de Moskvo) okazis la tria Lerneja Lingva Festivalo. Por la ŝatata evento al la gimnazio №24 venis pli ol tricent lingvemaj geknaboj el dudek lernejoj de la … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

La oka Lingva Festivalo en Moskvo

La 15an da decembro 2013, dimanĉe, okazis la 8a Moskva Lingva Festivalo, ĉiujare organizata de la Moskva Esperanto-Asocio MASI kunlabore kun junaj lingvistoj el la ĉefurbaj altlernejoj. Ĉi-foje nia organiza partnero estis la Instituto pri lingvistiko de la Ruslanda ŝtata … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | 4 Komentoj

La 8a MLF okazos je la Zamenhofa Tago

La 15an de decembro 2013 en la Rusia ŝtata sociscienca universitato okazos la oka Moskva Lingva Festivalo, tradicie organizata de la Moskva Esperanto-Asocio “MASI”. La Festivalo jam delonge iĝis granda publika aranĝo, ŝatata de moskvaj kaj aliurbaj lingvemuloj kaj intelektuloj. … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

ALTE: Nova inicato de MASI

La 1–4an de novembro 2013 sukcese pasis la unua Alternativa Lingva Trejnado en Esperanto (ALTE) – nova aranĝo de la Moskva Esperanta Asocio MASI. Ĝi estas lingva trejnado ekde la nivelo B1 por esperantistoj, kiuj deziras pliriĉigi sian lingvaĵon, plibonigi … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

SES 2014 ankaŭ en Ruslando

La 17–25an de aŭgusto 2014 – jen la memorinda tempo! Almenaŭ por ĉiuj, kiuj emus partopreni la unuan Someran Esperanto-Studadon (SES) ekster Slovakio – nome en Ruslando! La deziro de E@I kaj de la SES-teamo estas alporti Esperanton al laŭeble … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Libera Esperanto-Biblioteko: Donaco de Sezonoj

La 23an de marto 2013, sabate, malfermiĝis nova direkto en la agado de la Moskva Esperanto-Asocio MASI. En januaro ĉi-jara Nikolao Nikulin, unu el la masianoj, aranĝis en la libera spaco Domo sub la Arbo modestan breton kun kelkdeko da … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , | 4 Komentoj

APERO-7

Apero estas tradicia sezonŝanĝa renkontiĝo de la Moskva Esperanta Asocio “MASI” (eksa Moskva junulara esperanta klubo “MASI”), kiu la 21–24an de februaro 2013 okazis jam la 7an fojon. Ĝi pasis en la bien-ripozejo Jerŝovo apud la malnova urbo Zvenigorod, 40 … Legi plu

Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Lerneja Lingva Festivalo en Kaluga

La 2an de marto 2013 en la malnova rusa urbo Kaluga tre sukcese pasis la dua Kaluga Lingva Festivalo. Ĝi estis tiom impona kaj sukcesa, ke eblas senhezite diri: la lingvafestivala movado en la urbo stabiliĝis, maturiĝis kaj montras firman … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | 4 Komentoj

Paŝoj en la liberan spacon

En Moskvo furoras antikafejoj. Antaŭ du jaroj neniu aŭdis tiun strangan vorton, sed hodiaŭ ĝi iĝis ĉiutagaĵo. La ĝusta nomo por la nova fenomeno dume ne estas difinita. Domo, klubo, antikafejo, nekafejo, la tria loko aŭ alie, sed la esenco … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | 2 Komentoj

Esperanta programo de la 7a Moskva Lingva Festivalo

La 18an de novembro en la Nacia Esplora Universitato “La Alta Lernejo pri Ekonomiko” (NIU VŜE) okazis la sepa Moskva Internacia Lingva Festivalo (MLF-7) kun ĉ. 1400 partoprenantoj. La festivala strukturo estis kutima: solena malfermo kun parado de la programkontribuantoj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

35 FaRoj dum 12 jaroj

“Bonvenon! Faru la rondon!” Tiu salutfrazo malfermas ĉiun lecionon de la elementa Esperanto-kurso FaRo, funkcianta ekde 2000 ĉe la Moskva junulara Esperanta klubo EK MASI. La 4an de aprilo 2012 sukcese ekzameniĝis la gekursanoj de FaRo-35. La evento logis la … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | 2 Komentoj

Apero-6

Apero-6 estas tradicia renkontiĝo de la Moskva junulara Esperanta klubo EK MASI. Ĉi-foje ĝi okazis la 16an–18an de marto 2012 en la apudmoskva bieno-ripozejo Jerŝovo. Ĝi celas engaĝi en la Esperant-lingvan medion klubanojn kaj kursfinintojn. Tial ne nur ĉiuj programeroj, … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton