35 FaRoj dum 12 jaroj


“Bonvenon! Faru la rondon!” Tiu salutfrazo malfermas ĉiun lecionon de la elementa Esperanto-kurso FaRo, funkcianta ekde 2000 ĉe la Moskva junulara Esperanta klubo EK MASI. La 4an de aprilo 2012 sukcese ekzameniĝis la gekursanoj de FaRo-35. La evento logis la atenton ne tiom pro la bela vicnumero 35, kiom pro la nekredeble alta lingva nivelo de la kursfinintoj. Iliaj sukcesoj repruvas, ke Esperanto lerneblas dum dek lecionoj – se la gejunuloj estas sufiĉe motivitaj por frekventi la kurson kaj plezure lerni. Por festi ne estis tempo – tuj startis la 36a FaRo kaj la daŭriga kurso, al kiu aliĝis ĉiuj kursfinintoj de FaRo-35. Tamen indas marki la belan numeron…

Dum pli ol dek jaroj la kurso funkcias danke al kursfinintoj, kiuj venigas siajn konatojn al la sekva kurso. Unuopuloj venas rimarkinte la reklamon en niaj interretpaĝoj. Nun aperis nova tendenco. La tri lastaj kursoj formiĝis el la organizantoj kaj gastoj de la Lingvaj Festivaloj, kiujn EK MASI organizas jam dum sep jaroj. La plurjaraj klubaj aranĝoj por ekstera publiko (ne pri kaj ne per Esperanto) ne nur kreas pozitivan imagon pri esperantistoj, sed ankaŭ logas la gejunulojn aliĝi al la kompanio, do, veni al la Esperanto-kurso.

Gejunuloj estas aktivaj kaj saĝaj. Ili ŝatas lerni, sed laciĝis de universitataj instrumetodoj. Ili emas rapide ricevi la rezulton. Tial la kurso estas mallonga (dek lecionoj, dufoje semajne), interaktiva kaj rektmetoda. Komence tio ŝokas la lernantojn, poste ĝuigas. Kaj plej multo el la venintoj, malgraŭ neignorinda streĉo, eltenas la tutan lernperiodon.

Por FaRo-finintoj estas proponata la daŭriga kurso, 5<@150>6-leciona, kie ni klasik-metode (ĉetable kun skribaj ekzercoj) poluras la gramatikon – sed la instruado daŭras en Esperanto. Krome estas organizataj lingvaj enmergiĝoj (la plej menciinda estas “Apero”) kaj aliaj kutimaj agadoj – regulaj Konversaciaj Rondoj, komunaj aliurbaj kaj eksterlandaj vojaĝoj kaj organizado de Lingvaj Festivaloj kaj aliaj aranĝoj por ekstera publiko.

Jam centoj da gejunuloj lernis en FaRo, multaj. Venas natura demando: kial la Esperanto-movado en Ruslando (kaj eĉ en la FaRo-nesto, Moskvo) ĝis nun tiom magras?

Sed tio estas jam tute alia temo.

Irina Gonĉarova

Ĉi tiu artikolo aperis en la maja kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №5.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2012/04/211masi/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to 35 FaRoj dum 12 jaroj

  1. Irina Goncxarova diras:

    Kara Vilorg! Unue – koran saluton! Ni ja estas konataj – sed centjarojn ne vidis unu la alian. Due – via propono tre ege aktualas gxuste nun – kiam unu el la novulinoj ne nur jam bone scias Eon, sed ankaux la finnan lingvon perfekte posedas (iam lerninte gxin memstare). Sxi estas cxarma 21-jara instruistino pri la angla kaj germana, tre serioza kaj instruema. Sed, laux mi, dezirindas, ke sxi venu ne sola. Cxu ne trovigxas logxlokoj por akcepti grupeton da gejunuloj? Certe, tre volonte ni organizus reciprokan viziton de finnaj gejunuloj al Moskvo, diverslogxeje ni povus gastigi gxis 10 homoj, enkluzive vin! Venu, karaj!
    Mi proponas plu korespondi persone pri la detaloj kaj formalajxoj.

  2. La artikolo bone impresis min.
    Mi opinias, ke estus inde kontaktigi instruistojn kaj instruitojn de FaRo kun tiajn de Finnlando. Lau mia opinio estus inde organizi reciprokajn inersxangxojn pri sperto kaj, eble, ecx fari reciprokajn vizitojn. Ekzemple mi mem povus proponi, ke iu pli sukcesa instrito vizitu gaste nian Lahtian E-grupon. Li povus senpage dum lia vizito logxi en mia logxejo kaj propable renkontigxi cxe nialandaj samagxaj esperantistoj. Mi opinias, ke tiamaniere ni povus pli aktive propagandi la lingvon.

Respondi