Paŝoj en la liberan spacon

En Moskvo furoras antikafejoj. Antaŭ du jaroj neniu aŭdis tiun strangan vorton, sed hodiaŭ ĝi iĝis ĉiutagaĵo. La ĝusta nomo por la nova fenomeno dume ne estas difinita. Domo, klubo, antikafejo, nekafejo, la tria loko aŭ alie, sed la esenco estas la sama, ĝi esprimiĝas per la vortoj libera spaco. Kio do ĝi estas?

Kurte: ĝi estas ejo, kie la vizitanto pagas ne la servojn kaj konsumitaĵojn, sed nur la tempon pasigitan ĉi tie. La kutimaj prezoj estas: 2 rubloj kontraŭ 1 minuto dum la unua horo, dum ĉiu sekva horo: 1 rublo kontraŭ 1 minuto. Ekzemple, du horoj en la libera spaco kostas 180 rublojn. Komparu: unu taso da kafo en la najbara kafejo kostas de 140 ĝis 230 rublojn! En la libera spaco oni povas senlime trinkadi diversspecajn teojn, ricevi kafojn el kafmaŝino, regali vin per bakaĵoj, bombonoj kaj aliaj dolĉaĵoj el surtabligitaj ujoj, varmigi kunportitajn nutraĵojn en mikroonda fornelo kaj manĝi ilin. Sed plej gravas, ke oni trafas hejmecan, senalkoholan, amikan etoson, kiun elektis por si homoj kun la samaj preferoj. La ĉefaj vizitantoj estas gejunuloj, studentoj, junaj specialistoj, kiuj venas por babili, diskuti siajn projektojn, viziti prelegojn, rakonti ion al la interesatoj, ĝui kune iun manlaboradon – resume, tio similas al bone organizita junulara Esperanta renkontiĝo…

La masianoj (membroj de la Moskva Esperanto-Asocio, MASI) komencis penetri en la liberajn spacojn la pasintjaran printempon, kiam ni prepariĝis al la KER-ekzameno; poste ni okazigis en la antikafejo Papilio nian paroligan renkontiĝon. Septembre Irina Gonĉarova kaj Julia Samsonova faris plurmedian prezentadon omaĝe al la 125-jariĝo de Esperanto en la libera spaco Ĉitalkafe kun ĉeesto de ĉirkaŭ 30 gastoj (vd. LOdE, 2012, №10, p. 27), kaj novembre Nikolao Nikulin unuafoje rakontis pri Esperanto en la Domo sub la arbo.

Januare de la nuna jaro en la plej fama antikafejo Ciferplato ĉe Pokrovka okazis prelego pri Esperanto de Georgij Kokolija, kaj en februaro – prelego de Nikolao Nikulin pri multlingvismo kun pluraj rekomendoj studi Esperanton. Sekvis konversaciaj rondoj pri Esperanto en la antikafejo Wooden Door (kies specialaĵo estas fremdlingva parolado), en Verda Pordo kaj en la Domo sub la Arbo. Pri la lasta indas diri aparte, ĉar Nikolao Nikulin sukcesis aranĝi tie la Liberan Esperanto-Bibliotekon, kaj ĉar ĝuste tie la masianoj okazigos siajn regulajn komunajn kunvenojn.

Esperanto estas jam vaste konata ankaŭ en la liberaj spacoj de la apudmoskvaj urboj. Rezulte de la renkontiĝo en la antikafejo Sengravito (Odincovo) la 12an de februaro tie startis la baza Esperanto-kurso, kaj en marto en la nekafejo Londono (Ĵukovskij) okazos baza semajnfina Esperanto-kurso, nun entuziasme reklamata de la urbaj masianoj – konstantaj vizitantoj de la ejo.

La liberaj spacoj malkovras al ni novajn eblecojn, nome, la komfortajn gemutajn ejojn por kunvenoj kaj publikaj elpaŝoj, la jam kolektitan konvenan aŭskultantaron, la vastan senpagan reklamon en la reto – kaj plenan malfermitecon por niaj proponoj kaj projektoj. Indas danki la inventintojn, aktive kun ili kunlabori kaj krei pliajn aktivadojn en la bonŝance aperintaj cirkonstancoj. Niaj unuaj paŝoj por penetri la liberajn spacojn estas bona komenco.

Irina Gonĉarova
kunordiganto de MASI

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №3.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2013/03/masi-2/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Paŝoj en la liberan spacon

  1. A. Kuenzli diras:

    Ĉu en la libera spaco formiĝos la novaj disidentoj de Ruslando?

    Estus interese scii, kio estas konkrete diskutita en tiu libera spaco (aŭ ĉu ankaŭ tio restos sekreto?). La e-istoj ĉiam nur pompe raportas pri kion ili organizis/as/os, sed ili neniam raportas pri la konkreta enhavo de la diskutoj (ĉar en la realeco tiaj supozeble ne okazas).

    La tamtamo ĉirkaŭ “liberaj libroj en libera spaco” en ligo kun iuj etaj privataj ruslandaj Esperanto-eldonejoj, kiuj bonvolas donaci siajn malnovajn librojn, estas iom ridinda. Despli se oni konsideras, ke Sezonoj kaj La Ondo de Esperanto evitas kaj sufokas ĉian (liberan) kritikan raportadon pri Ruslando, ĉar oni estas registrita ĉe la Ministerio pri Preso kaj Amaskomunikiloj kaj verŝajne nepre volas eviti, ke oni estu konsiderata de la putinisma punjustico kiel agento de eksterlando, laŭ nova leĝo (kiu tragike rememorigas la stalinisman tempon). (Nu, se mi vivus en Ruslando kaj dependus de la ŝtato, probable mi kondutus same singarde).

    Mi do esperas, ke la “masianoj“ havas ne nur la librojn de Sezonoj je sia dispono, ĉar en tiu kazo oni vere devus bedaŭri ilin.

    Por diskuti ion interesan mi proponas debaton pri la libro de Luke Harding, ĵurnalisto de Guardian, kiu estis recenzita sub jena retadreso:
    http://www.osteuropa.ch/Rezensionen/Rez_Weltkiosk_Mafiastaat.pdf (Kompreneble la libro ekzistas en la angla lingvo). La aŭtoron FSB elĵetis el Ruslando, ĉar li tro realisme raportis pri Ruslando, kio evidente ne plaĉis al s-ro Putin.

    (Por iom kompreni la enhavon de la germana teksto, eblas facile fari malbonan tradukadon per translate.google.de)

  2. A. Kuenzli diras:

    Ĉu en la libera spaco formiĝos la novaj disidentoj de Ruslando?
    Estus interese scii, kio estas konkrete diskutita en tiuj liberaj spacoj. La e-istoj kutimas ĉiam nur pompe raporti pri kion ili organizis, sed ili neniam raportas pri la konkreta enhavo de la diskutoj.

    Do, min tute ne interesas, ĉu tie oni ricevas kafon au teon kontraŭ ridinda sumo de rubloj, sed min interesus, kio tie estis konkrete diskutita kaj en kio konsistis la “publikaj elpaŝoj” (aŭ ĉu ankaŭ tio restos sekreto?).

Respondi