La Tria Tutmonda Ekzamentago en Moskvo

Foto: Julia SamsonovaLa 17an de majo 2014 en pluraj landoj de la mondo estis okazigita la Tria Tutmonda Ekzamentago laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER). En Moskvo la ekzameno okazis en la porinfana kulturcentro Provincija, oportune situanta preskaŭ en la centro de la Ruslanda ĉefurbo. Ĝin partoprenis dek kandidatoj, inter kiuj naŭ estas kursanoj de la Esperanto-lernejo, funkcianta ĉe la Moskva Esperanto-Aaocio MASI.

Du junuloj, dum la 2a sesio venkintaj la nivelon B2, plenumis la taskojn de C1, du laboris pri B2 kaj 6 konkeris la taskojn de B1. La ekzameno, pasis en bona amika etoso, kiu ne malhelpis al ĉiuj labori plentempe, plenforte kaj tre serioze.
Foto: Julia Samsonova

La sesion en Moskvo organizis la prezidanto de la Ruslanda ILEI-sekcio Svetlana Smetanina kaj la instriusto de MEA MASI Irina Gonĉarova. Asistis la membroj de REU-estraro Nikolao Gudskov kaj Roman Bolŝakov, fotis MASI-aktivulino Julia Samsonova.

La kunorganizantojL Irina Gonĉarova kaj Svetlana Smetanina (Foto: Julia Samsonova)

Koran dankon al ĉiuj organizantoj de la valora kaj grava mondskala evento kaj al la ekzamenitoj!


Irina Gonĉarova
,
kunorganizanto de KER-sesioj en Moskvo

Ĉi tiu artikolo aperis en la junia kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №6.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2014/05/masi-10/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al La Tria Tutmonda Ekzamentago en Moskvo1

  1. Valdas BANAITIS diras:

    Mi tiel sopiras pridiskuiti la trezultojn de instruado kun Irina Goncharova. Zlatko Tishlar faris kofeson pri sia sagho post 50 jaroj da instruado de Esperanto, tamen li tute ne pentas, sed nur persistas pri plu perdigho de cent semoj kaj mil semojn l’espero, l’obstino kaj la pacienco sur klara kaj rekta kaj tre difinita vojo de gutoj tra monto granita. Chu 125 jaroj kun n multe pli ol dek milionoj da komencintoj ne estas suficha pruvo, ke ni fosas nian sulkon en maniero neadekvata kaj nur kompromitas la instrumenton. La nombro de entuziasmuloj jam definitive chesis kreski, kaj la genia lingvoludo Ludovika pereos pro vana laboro (instrua fervoro) de la esperantoj mem.

Respondi