La 9a Moskva Lingva Festivalo invitas

MLFLa unua vintra tago portis al Moskvo plifortigon de frostoj, sed por la agemuloj de la Moskva Esperanta Asocio MASI – la plej varman semajnon en la jaro: la lastan antaŭ la starto de la 9a Moskva Lingva Festivalo. Multas organizaj zorgoj – de traktadoj kun la gastiganta universitato ĝis aprobado de la novaj prelegantoj.

Tradicie ni proponas al la pli ol milkapa publiko 70 lingvoprezentojn, 20 prelegojn pri lingvistiko, 10 seminariojn pri lingvolernado kaj uzado, 5 distraĵojn kaj grandan multlingvan koncerton. Esperanto estos prezentita en la Festivalo kvarfoje de diversaj esperantistoj, funkcios la tradicia Esperanta Gastejo por konatigi interesiĝantojn kun vivaj esperantistoj, estos libroekspozicio kaj stando, dediĉita al la 155-jariĝo de Zamenhof kaj la ekspozicio Mia vorto kun fotosesio por dezirantoj fotiĝi kun memfarita Esperanta skribaĵo…

MLF

En unu el la organizaj kuvenoj

La Festivalo okazos la 7an de decembro, dimanĉe, en la domo de socisciencaj fakultatoj de la Moskva Pedagogia Ŝtata Universitato. Ĝi daŭros la tutan tagon. Legu pli detale en la festivala retejo:

Bonvenon!

Irina Gonĉarova
Direktoro de MLF

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi