La decembra Ondo: Rekorde ampleksa kaj kulture riĉa

Je la novjarfesta nokto aperis la vintra (laŭ la nordhemisfera vidpunkto) eldono de la ĉiusezona almanako La Ondo de Esperanto (LOdE, 2022, №314). Ĝi estas rekorde ampleksa – 139-paĝa. Entute, dum 2022 aperis kvar Ondoj kun sume 524 paĝoj (126 + 125 + 134 + 139 paĝoj), kaj ankaŭ ĉi tib sumo estas rekorda (la redakcio ĉiujare promesas 100-120 paĝojn ĉiusezone, do 400-480 paĝojn jare, sed ĉiam disponigas pli multe). Sur la decembraj paĝoj (legeblaj laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub”) estas pli ol sesdek tekst(et)oj kaj multaj ilustraĵoj.

Kiel kutime ĉe la jarŝanĝo, en La Ondo de Esperanto aperas informoj pri la Esperantisto de la Jaro. Ĉi tiun honoran titolon en 2022 ricevis Edmund Grimley Evans. En la sekcio “Temo” oni povas konatiĝi kun la detaloj de ĉi-jara elekto.

Sur 40 paĝoj de la sekcio “Eventoj” estas trideko da primovadaj artikoloj kaj artikoletoj, interalie, pri multaj Zamenhof-tagaj renkontiĝoj grandaj (ekzemple, en Kaŭno kaj Bjalistoko) kaj “modestaj” (ekzemple, en Berlino kaj Sankt-Peterburgo), pri alitemaj kunvenoj, inkluzive de la plej ampleksa evento de la 2022a jaro organizita de esperantistoj, kaj temas ne pri UK aŭ IJK, sed pri la 16a Moskva Lingva Festivalo kun preskaŭ du mil registritaj vizitintoj. En “Eventoj” oni povas legi ankaŭ pri konferenco de la Akademio de Esperanto, pri la ĉina grupo ekstudinta en Poznano, pri la aŭtunaj KER-ekzamenoj, pri la Esperantaj skribaĵoj sur ambaŭ oficialaj pilkoj de la futbala Mondpokalo 2022 en Kataro, kaj foto de la finalmatĉa pilko ornamas la kovropaĝon.

“Tribuno”. La redakcio de La Ondo ĉiujare petas konatajn Esperanto-aktivulojn respondi la demandon: “Kiu(j) Esperanto-evento(j) dum la pasinta jaro estis la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j)?” Ĉi-foje siajn respondojn al la demandoj pri atingoj kaj malsukcesoj en Esperantujo dum 2022 sendis dek el la dek kelkaj demanditoj (alfabetorde): Peter Baláž, Hans Becklin, Albert Stalin T. Garrido, “Arko” Gong Xiaofeng, Dennis Keefe, Ilona Koutny, Anna Löwenstein, Ahmad Reza Mamduhi, Vinko Markovo, Spomenka Štimec. Alia ampleksa materialo en la sekcio “Tribuno” estas kolekto de tekstoj rilataj al la protesta kampanjo kontraŭ UEA, kiun Valerij Sipoviĉ organizis en Ruslando.

En la sekcio “Arkivo”, krom la kutima listo de Esperantaj jubileoj kaj memordatoj, kiun dum pluraj jaroj ĉiumonate kompilas Aleksander Korĵenkov, estas publikigita lia artikolo pri lia definitiva esperantistiĝo fine de la 1977a jaro.

Kiel kutime, la plej ampleksa sekcio estas “Kulturo” (64 paĝoj). En nia literatura projekto Rusa Novelaro 2 aperas la kvara parto: ses rakontoj de Fjodor Sologub, tradukitaj de Vladimir Jurganov, Ludmila Novikova kaj Aleksander Korĵenkov, kiu ankaŭ verkis la enkondukon kaj komentojn. Per siaj originalaj noveloj al la decembra Ondo kontribuis Ĵenja Amis kaj Paulo Sérgio Viana. En sia ciklo pri la hispana poezio Miguel Fernández prezentas du nuntempajn poetojn: Fernando Barbero Carrasco kaj Juan Antonio Mora.
Sub la titolo “Venĝi sian rason” Wolfgang Kirschstein rakontas pri la la franca verkistino Annie Ernaux, laŭreato de la literatura Nobelpremio 2022. La decembra Ondo aparte riĉas je recenzoj: Wim Jansen pri Enkonduko en la morfologion de Esperanto de R. Rokicki, Carlo Minnaja pri la duvoluma plena poemaro Unu animo homa) de M. Boulton, Sten Johansson pri Belarta rikolto 2022, Wolfgang Kirschstein pri Secesio de S. Johansson, kaj Paŭlo Moĵajevo pri la muzika albumo Fulmerford de i.d.c. Enestas ankaŭ aliaj kulturtemaj tekstoj.

Al la sekcio “Mozaiko” kontribuis Stanislav Belov per paĝo da novjarfestaj ŝercoj, kaj István Ertl per “Spritaj splitoj kaj preskeraroj”.

Resume, rekorde ampleksa, kulture kaj movade riĉa kaj interesa almanako!

La Ondo de Esperanto aperas dumaniere: unue, kiel ĉiutage aktualigata novaĵretejo; due, kiel ampleksa trimonata almanako en kiu estas publikigataj la plej gravaj tekstoj el nia retejo kaj ankaŭ artikoloj, eseoj kaj beletraĵoj, verkitaj kaj tradukitaj speciale por la almanako, kiu konservis la gloran nomon La Ondo de Esperanto. Ankaŭ en 2023 la redakcio pretigos kvar 100-120-paĝajn almanakojn kaj literaturan suplementon.
La novaĵretejo estas libere legebla de ĉiu deziranto, sed la almanakon ricevas nur tiuj, kiuj abonis ĝin.

La baza abontarifo ne ŝanĝiĝas ekde 2017.
Estas tri abonkategorioj:

1. Abonanto – 15 eŭroj
2. Amiko – 30 eŭroj
3. Patrono – 100 eŭroj

Dum la abonjaro 2022 danke al la Amikaj donacoj 27 personoj ricevis senpagajn abonojn al nia gazeto. La nomoj de ĉiuj amikoj kaj patronoj aperas en la rubriko “Donacoj” de nia novaĵretejo. Pagante vian kotizon, pensu pri tiuj, kiuj mem ne povas pagi, kaj donacu Amikan kotizon.

La Ondo de Esperanto estas abonebla por 2023 ĉe niaj landaj perantoj (preferinda maniero) kaj ĉe nia UEA-konto. Pri la pagmanieroj legu ĉi tie: https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm.

La sekva eldono de La Ondo de Esperanto (№315) aperos en marto. En januaro ĉiuj abonantoj ricevos senpagan literaturan suplementon.

Enhavtabelo de la decembra Ondo (2022, №314)

1 Kovropaĝa foto
2 Bazaj informoj pri La Ondo de Esperanto
3 En ĉi tiu numero
5 Temo
6 Paweł Fischer-Kotowski. Edmund Grimley Evans: La Esperantisto de la Jaro 2022
7 Elektokomisiono de La Esperantisto de la Jaro 2022

8 Eventoj
9 Povilas Jegorovas. Esperanto en Litovio 2022: Atingoj kaj malsukcesoj
14 Ronald Schindler. Denove ĉeesta Zamenhoffesto en Berlino
15 Renato Corsetti. Zamenhof en Londono kaj la brita leono
17 Laura Brazzabeni. Italoj en la Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj
18 Qiu Xirong, Xu Jinming. Ĉeeste kaj virtuale en Hangzhou
19 Sankt-Peterburgo: Omaĝe al Zamenhof kaj Haazen
20 Aranka Laslo. Serbio: Lingvo por ĉiuj
20 Nikolao Gudskov. Malgrandronde en Moskvo
21 Ostoj Kristan. Zamenhof-Tago 2022 en Ljubljano
21 Madrido: Faraono, neŭtraleco kaj frandaĵoj
22 Aranka Laslo. La 32an fojon en Senta
22 Elisabeth Ld. Vannes: Kuskuso kaj teatraĵo
23 Petro Zilvar, Harald Mantz, Zsófia Kóródy. Novaĵoj el Herzberg am Harz
25 Heinz-Wilhelm Sprick. Koncerto de Abel Massiala en Sumpfblume
26 Heinz-Wilhelm Sprick. Antaŭkristnaska amika festo en Hameleno
28 Katalin Kováts. La deka Tutmonda Ekzamentago
29 Irina Gonĉarova. Moskvo: La dek-unua KER-sesio
30 Irina Gonĉarova. La Moskva Lingva Festivalo revenis
32 Aurora Bute. Rumanio: Nova asocia estraro
34 Paulo S. Viana. Denove renkontiĝis esperantistoj en la Paraiba Valo
35 Fábio Silva. SUMIRE: La kvaran fojon en Poŭzalegro
35 Esperanto en la 88a mondkongreso de PEN
36 Ilona Koutny. UAM: Magistraj studoj komenciĝis
37 François Lo Jacomo. La Akademio konferencis Zamenhof-Tage
38 La Eŭropa Parlamento menciis Esperanton
39 Mondpokalo 2022: Esperanto sur la pilkoj
40 Panteono por… vivantaj herooj
41 Pollanda ministeria medalo por Roman Dobrzyński
42 Dek mil dolaroj por via asocio
42 Elekto de novaj Komitatanoj B de TEJO
43 UEA invitas proponojn prelegi en IKU 2023 en Torino
43 UK-108: jam 468 aliĝintoj el 50 landoj
44 BET-57 okazos en Ventspils
45 Aŭstralio: Kongreso kaj somerkursaro 2023
46 Bharat Kumar Ghimire. Kvina Speciala Ekskurso en Nepalo
47 PSI: Printempa renkontiĝo por ĉiuj aĝoj

48 Tribuno
49 Niaj atingoj kaj malsukcesoj dum 2022
54 Amri Wandel. Novjara mesaĝo de la prezidanto de AIS
55 Riichi Karibe. Novjara saluto de la Konsulo de la Esperanta Civito
56 Peter “Petro” Baláž. JarKompaso: Planu novan jaron en Esperanto
57 Mesaĝo de UEA okaze de la Zamenhofa Tago kaj la Tago de la Esperanta Libro
58 Ankoraŭfoje pri protestoj: Kiom kaj kiuj protestas?
62 Vjaĉeslav Ivanov. Ruslandano instruas en la ĉefurbo de Senegalo
63 Amri Wandel. Precizigo pri la scienca programo de la 107a UK

64 Arkivo
65 Aleksander Korĵenkov. Jubileoj kaj memordatoj en januaro 2023
68 Aleksander Korĵenkov. Kronikisto: Du plonĝoj en la pasintecon

70 Kulturo
71 Aleksander Korĵenkov. Mi prenas pecon da vivo…
72 Fjodor Sologub. La belo. Transformiĝoj. La reĝino de kisoj. Traserĉo. La vojo al Emaus. La fianĉino de Judaso (Tradukis V. Jurganov, A. Korĵenkov, L. Novikova)
101 Ĵenja Amis. Ses rakontoj
106 Paulo Sérgio Viana. Letero al Doktoro P.
109 Miguel Fernández. Du nuntempaj hispanaj poetoj
116 Wolfgang Kirschstein. Venĝi sian rason
117 Carlo Minnaja. Laŭro de la Akademio por Sesdek ok de Sten Johansson
119 Wim Jansen. Akademio, legu! (Recenzo: Ryszard Rokicki. Enkonduko en la morfologion de Esperanto)
121 Carlo Minnaja. Grandioza florkolekto (Recenzo: Marjorie Boulton. Unu animo homa)
124 Sten Johansson. Post rikolto necesas draŝi (Recenzo: Belarta rikolto 2022)
126 Wolfgang Kirschstein. Bluaj ĉevaloj, kurbe klinaj domoj kaj torditaj korpoj (Recenzo: Sten Johansson. Secesio)
127 Paŭlo Moĵajevo. Fortika, eĉ se diskreta albumo, bezonanta kelkfojan traaŭskulton (Recenzo: i.d.c. Fulmerford)
129 Literatura Konkurso 2022 – rezulto
130 Kjara kun Esperanto-kanto venkis en Eŭropa konkurso por kantoj en minoritataj lingvoj
131 Halina Gorecka. Beletra Almanako, junio 2022
132 Unesko-Kuriero. Tradukado: De unu mondo al alia
133 Fino de la 53a jarkolekto de Literatura Foiro

134 Mozaiko
135 Stanislav Belov. Feliĉan Novan Jaron!
136 István Ertl. Spritaj splitoj kaj preskeraroj
137 Perantoj de La Ondo de Esperanto
138 Reklamo

La red.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/01/ondo-107

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi