Feliĉan Novan Jaron!

– Kio estas via plej granda deziro por la jaro 2023?
– Plej rapide forgesi la jaron 2022.
 
– Kion donacis via koramikino al vi por novjarfesto?
– Neforgeseblan nokton de amo.
– Amuze, al ĉiuj ŝi faras la samajn donacojn…

Okaze de la novjarfesto judo donacis al sia familio grandan parolantan papaginon. Sed kiam oni forigis la tukon de sur la kaĝo, ĝi tuj ekkriis: “Mi deziras amori!” La krioj daŭris kaj tedis la judon. Li iris al rabeno. La rabeno enpensiĝis: “Hm, donu ĝin al mi. Mi havas du papagojn kaj ili estas tre piaj, ili preĝas de matene ĝis vespere kaj certe reedukos vian papaginon”. Tuj post veni al la domo de la rabeno la papagino ekkriis: “Mi deziras amori!” La papagoj kontente rigardis unu la alian: “Ŝajnas, ke Dio atentis niajn preĝojn!”

– Mi tiom multe legis pri danĝeroj de la fumado kaj drinkado, ke post la novjarfesto mi decidis ĉesi.
– Ĉu fumi aŭ drinki?
– Legi.

Trafikpolico haltigis aŭton kaj demandas la ŝoforon:
– Kien vi hastas?
– Hejmen. Mi festis la Novjaron kun amikoj, kaj eble mia edzino jam iom maltrankvilas.
– Sed nun estas majo!
– Do pro tio mi hastas.

Knabo skribas leteron al Avo Frosto: “Kara, donacu al mi fratinon…” Avo Frosto sendas respondon: “Mi klopodos, etulo. Sendu al mi vian panjon…”

Unu viro demandas la alian:
– Kion vi donacis al via edzino por novjarfesto?
– Vojaĝon al Tajlando.
– Kaj kion ŝi donacis al vi?
– Ŝi forflugis.
 
Plukis kaj tradukis Stanislav Belov

Ĉi tiu ŝercaro aperis en la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №4 (314).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/12/belov-13

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi