En la decembra eldono de La Ondo de Esperanto, kiu aperis je la novjarfesta nokto, estis publikigitaj la respondoj de la partoprenantoj de la tradicia jarfina “Ronda Tablo” de La Ondo, kiuj ricevis la kutiman demandon: “Kiu(j) Esperanto-evento(j) dum 2022, laŭ via opinio, estis la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j)?” Ĉi-foje siajn respondojn al la demandoj pri atingoj kaj malsukcesoj en Esperantujo dum 2022 sendis dek el la dek kelkaj demanditoj (alfabetorde):
Peter Baláž
Hans Becklin
Albert Stalin T. Garrido
“Arko” Gong Xiaofeng
Dennis Keefe
Ilona Koutny
Anna Löwenstein
Ahmad Reza Mamduhi
Vinko Markovo
Spomenka Štimec
La “Rondan Tablon” kunordigis Paweł Fischer-Kotowski, vicredaktoro de La Ondo de Esperanto.
La respondoj iom post iom aperos ankaŭ en nia novaĵretejo.
La red.
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/01/ondo-106