Edmund Grimley Evans: La Esperantisto de la Jaro 2022

Grimley EvansLa Ondo de Esperanto iniciatis en 1998 ĉiujaran proklamadon de la Esperantisto de la Jaro. Al ĉi tiu projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj.

Kiel la unua laŭreato en 1998 estis elektita William Auld. En 1999 lin sekvis Keppel Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. Poste laŭreatiĝis Osmo Buller (2001), Michel Duc Goninaz (2002), Dafydd ab Iago (2003), Helmar Frank (2004), Povilas Jegorovas (2005), Bertilo Wennergren (2006), Peter Zilvar (2007), Ilona Koutny (2008), Aleksander Korĵenkov (2009), Katalin Kováts (2010), Dennis Keefe (2011), Peter Baláž (2012), Mark Fettes (2013), Mireille Grosjean (2014), Chuck Smith (2015), Stefan MacGill (2016), Trezoro Huang Yinbao (2017), Hori Jasuo (2018), Anna Löwenstein (2019), Fernando Maia Jr. (2020) kaj Halina Gorecka (2021).

Ĉi-jare temas pri jubileo, ĉar la titolo estas atribuata por la 25a fojo. 16 kandidatigantoj proponis por la titolo 20 personojn, al kiuj 16 elektantoj jene donis siajn voĉojn:

Edmund Grimley Evans – 5 voĉoj
Ilona Koutny – 4 voĉoj
Ahmad Mamduhi, Wang Tianyi – po 3 voĉoj
Tri kandidatoj ricevis po du voĉojn, ses kandidatoj ricevis po unu voĉon.

Edmund Grimley Evans estas 56-jara brita matematikisto kaj komputilisto, kiu ekde la studentaj jaroj aktivas en la Esperanto-movado. Estrarano de Esperanto-Asocio de Britio (EAB) seninterrompe ekde 1997, en la jaroj 1999–2004 kaj denove ekde 2021 ĝia prezidanto, ekde 2013 akademiano. Patro de du filinoj, kun kiuj li ĉiutage parolas nur en Esperanto.

Grimley Evans plenumis gravan rolon en la lastatempa libroeldonado de EAB – kiel tradukinto, redaktoro aŭ provleginto. La Krubalo, kiun li redaktis, kaj La domo ĉe Pu-angulo, kiun li tradukis, ricevis la titolon “Infanlibro de la Jaro” en 2020, respektive 2022. Ĉi-jare sub lia redaktoreco aperis Unu animo homa, du-voluma kolekto de la plena poezia verkaro de Marjorie Boulton. Grimley Evans laboris pri tiu projekto preskaŭ dek jarojn, parte konsulte kun Boulton.

Gratulon al la Esperantisto de la Jaro 2022 Edmund Grimley Evans!

Paweł Fischer-Kotowski
sekretario

Elektokomisiono de La Esperantisto de la Jaro 2022

Proponantoj
Marija Belošević (Kroatio): prezidantino de IKUE
Marek Blahuš (Ĉeĥio): eksestrarano de E@I, vikimediano, komputila lingvisto
Renato Corsetti (Britio): akademiano, eksprezidanto de UEA
Albert S. T. Garrido (Filipinoj/Hispanio): prezidanto de TEJO
Arko Gong Xiaofeng (Ĉinio): prezidanto de la ĉina sekcio de ILEI, eksa vicprezidanto de ILEI
Edmund Grimley Evans (Britio): akademiano, prezidanto de EAB
Lee Jungkee (Koreio): direktoro de Seula Esperanto-Kulturcentro
Vinko Markovo (Francio): prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT
Valentin Melnikov (Ruslando): poeto, ĵurnalisto, tradukanto, recenzisto, akademiano
Barbara Pietrzak (Pollando): radioĵurnalisto, redaktoro, akademiano
James Rezende Piton (Brazilo): tradukanto, aktivulo de Esperanto-Ligo Filatelista (ELF/AREK), komitatano B de UEA
Sibayama Zyun’iti (Japanio): ĉefredaktoro de La Revuo Orienta
Chuck Smith (Usono/Germanio): kunfondinto kaj teknikestro de Amikumu
Franciska Toubale (Aŭstralio): kunlaboranto de la radio 3ZZZ
Paulo Sergio Viana (Brazilo): tradukanto kaj preleganto
Ĉielismo Wang Tianyi (Ĉinio): prezidanto de IKEF, direktoro de Ĉina Esperanto-libroservo, komitatano de ĈEL

Elektantoj
Peter Baláž (Slovakio): kunordiganto de E@I
Osmo Buller (Finnlando): eksa Ĝenerala Direktoro de UEA
Petr Chrdle (Ĉeĥio): posedanto de la eldonejo KAVA-PECH
Agneta Emanuelsson (Svedio): prezidanto de ILEI-SE, senatano de la Esperanta Civito
Mireille Grosjean (Svislando): eksprezidanto de ILEI, prezidanto de Svisa Esperanto-Societo
Anne Jausions (Francio): eksprezidantino de OSIEK
Reza Kheir-khah (Tajvano): redaktoro de Formoza Folio
Katalin Kováts (Nederlando): lingvisto, metodologo, redaktoro de edukado.net, eksakademiano
Liu Haitao (Ĉinio): profesoro pri (inter)lingvistiko, akademiano
Trezoro Huang Yinbao (Ĉinio): eksvicprezidanto de UEA, iniciatinto de Unesko-Kuriero en Esperanto
Vasil Kadifeli (Turkio): tradukanto, eldonanto de Turka Stelo
Tahira Masako (Japanio): kunlaboranto de KAOEM
Tim Owen (Britio): akademiano, direktoro de EAB
Anna Ritamäki-Sjöstrand (Finnlando): prezidanto de kooperativo Esperanto-Gastigejo en Lesjöfors
Roland Rotsaert (Belgio): redaktoro de Monato pri ekonomio
Syôzi Keiko (Japanio): kunlaboranto de la Redakta Fako de JEI, iniciatinto de Libroteko Tokio

Sekretario
Paweł Fischer-Kotowski

Legu pli multe pri la projekto “La Esperantisto de la Jaro” https://esperanto-ondo.ru/Ind-jaro.htm

Ĝi estas artikolo el la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №4 (314).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/12/jaro-6

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi