5. Antaŭ 70 jaroj naskiĝis Stanislav Marček (1953-1965- ), slovaka teknikisto, eldonisto kaj esperantisto, konata en Esperanto kiel Stano Marček; Esperanto-instruisto, prezidanto de Slovakia Esperanta Federacio (2000-16), kiel manaĝero de la populara ĉeĥoslovakia muzika grupo Team prizorgis eldonon de ĝia albumo en Esperanto (1989) kaj preparis ĝiajn Esperanto-koncertojn; redaktoro de la revuoj Esperantisto Slovaka (1985-95), Esperantista Vegetarano (1982-97), Heroldo de Esperanto (2000-01), Esperanto (2002-13), Juna Amiko (2013- ), Esperanto aktuell (2011- ); aŭtoro de Krucenigmoj kaj humuro en Esperanto (1977), Instrua amuzo (1979), 107 krucenigmoj en Esperanto (2008), Aŭdo-vida konversacia kurso de Esperanto (DVD, 2006), Kantoj por kursoj (KD, 2010) kaj de la internacia ilustrita lernolibro Esperanto per rekta metodo kiu ekde 2006 aperis en pli ol 40 lingvoj; voĉleginto kaj eldoninto de pluraj sonlibroj; membro de la Akademio de Esperanto (AdE, 2010- ); laŭreato de la premio Deguĉi (2014).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 191-193).
9. Antaŭ 110 jaroj naskiĝis Miyamoto Masao (1913-1934-1989), japana socia aganto kaj esperantisto, la plej konata japana Esperanto-literaturisto, aŭtoro/tradukinto de pli ol 20 libroj en/pri Esperanto, i.a.: Pri arto kaj morto (novelaro, 1967), Invit’ al japanesko (poemaro, 1971) kaj Sarkasme kaj entuziasme (esearo, 1979); kvar liaj tradukoj el la japana literaturo aperis en la libroserio “Oriento-Okcidento”; membro de AdE (1986-89), honora membro de UEA (1984).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 204-206).
10. Antaŭ 145 jaroj naskiĝis Theodor Čejka (1878-1899-1957), ĉeĥa instruisto kaj esperantisto, aŭtoro kaj kunaŭtoro de pluraj Esperanto-lernolibroj kaj vortaroj por ĉeĥoj, instruisto de Esperanto, eldoninto de Revuo Internacia, Germana Esperantisto, Bohema Esperantisto kaj Internacia Pedagogia Revuo, membro de la Lingva Komitato ekde ties fondo (1905) ĝis 1923.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 64-65).
12. Antaŭ 130 jaroj naskiĝis Lucien Bannier (1893-1906-1986), franca bankoficisto kaj esperantisto, kunfondinto (kun Lanti kaj Glodeau) de SAT, dum pli ol 60 jaroj membro de la gvidorgano (nun: plenumkomitato) de SAT, ĝenerala sekretario kaj prezidanto de la plenumkomitato de SAT (1935-68, kun paŭzo dum la Dua Mondmilito), administranto de la eldonado de PV (1930) kaj de PIV (1970), kompilinto de Leteroj de E. Lanti (1940), kunverkinto de Historio de SAT (1953). Oni ofte nomis lin “La konscienco de SAT”.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 24-25).
14. Antaŭ 65 jaroj mortis Paul Nylén (1870-1902-1958), sveda ĵurnalisto kaj esperantisto, redaktoro de la dua Esperanto-gazeto Lingvo Internacia (1897-1901), kunfondinto (1922) kaj estrarano de Sveda Esperanto-Instituto; prezidanto (1918-21, 1924-34), afergvidanto (1923-24) kaj honora prezidanto (1921-23, 1934-58) de Sveda Esperanto-Federacio, membro (1908-58) kaj vicprezidanto (1933-37) de AdE, aŭtoro de Esperanto-lernolibroj kaj vortaroj, i.a. de la sveda versio de la Esperanto-ŝlosilo de Ĉefeĉ (1906), kiu havis 20 eldonojn.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 216-217).
14. Antaŭ 60 jaroj naskiĝis Mao Zifu (1963-1986- ), ĉina instruisto kaj esperantisto, unu el la plej gravaj nuntempaj poetoj en Esperanto, aŭtoro de Ŝanĝado (poezio, 1997), Kantoj de Anteo (poezio, 2006), Amoro sen oro (prozo, 2009), Taglibro de Anteo 2009-2011 (prozo kaj poezio, 2011), Metaforoj senapostrofaj (2014); tradukinto de La Espera Vojo de Chen Haosu (2009); membro de AdE (2022- ); laŭreato de la premio Grabowski (1997).
15. Antaŭ 105 jaroj naskiĝis Itô Kanzi (1918-1959-2005), japana eldonisto kaj esperantisto, aŭtoro de okvoluma japanlingva romano pri Zamenhof (1967-83); kolektinta kaj editorinta kun la pseŭdonimo Ludovikito (Ludoviko + Ito) verkojn kaj tradukojn de Zamenhof, aliajn tiutempajn dokumentojn, presaĵojn kaj leterojn kadre de la 58-voluma eldonprojekto konsistanta el tri libroserioj; honora membro de UEA (1990), laŭreato de la Esperanto-Kulturpremio de la urbo Aalen kaj FAME-Fondaĵo (1991).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 139-140).
17. Antaŭ 155 jaroj naskiĝis Louis Couturat (1868-1914), franca filozofo, interlingvisto kaj idisto, iniciatinto kaj fakta gvidanto de la Delegacio por akcepto de la lingvo internacia (1901), kunaŭtoro (kun Léopold Leau) de la fundamentaj interlingvistikaj studoj Histoire de la langue universelle (1903) kaj Les nouvelles langues internationales (1907), la ĉefa aŭtoro de la planlingvo Ido (1907).
22. Antaŭ 15 jaroj mortis Claude Piron (1931-1942-2008), belga, poste svisa tradukisto, psikanalizisto, psikoterapiisto, poligloto kaj esperantisto; kunfondinto kaj la unua prezidanto de Esperanto-klubo ĉe UN en Novjorko (1958), redaktoro de Svisa Espero (1963-66), kunfondinto (1979) kaj prezidanto de Internacia Feria Altlernejo de KCE; aŭtoro de pluraj artikoloj kaj libroj pri Esperanto kaj internacia komunikado (Esperanto: Ĉu eŭropa aŭ azia lingvo?, 1977; Psikologiaj reagoj al Esperanto, 1988; La bona lingvo, 1989; Le défi des langues, 1994 k. a.; originala poemaro Malmalice (1977). Grandan popularecon ĝuis liaj kvar krimromanoj en la t. n. “Ĉu-serio” (1976-82), kiuj aperis kun la pseŭdonimo Johán Valano same kiel la krimnovelaro Ĉu rakonti novele (1986), la priseksa krimromano Ĉu ŝi mortu trafike (pseŭdonimo Johán Balano, 1982) kaj, precipe, lia lingvoinstrua romaneto Gerda malaperis (1983), multfoje represita kaj aperinta ankaŭ kiel sonlibro (2005) kaj filmo (2006). Honora membro de UEA (1998), trifoja laŭreato de la premio La Verko de la Jaro, laŭreato de la premio Onisaburo Deguĉi (1994) kaj de la OSIEK-Premio (1998).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 229-232).
27. Antaŭ 30 jaroj mortis Juan Régulo Pérez (1914-1932-1993), hispana instruisto kaj esperantisto, konsiderata kiel la plej grava Esperanto-eldonisto, kiu dum 1952-76 kadre de la serio Stafeto aperigis 94 librojn kun sume 19.302 paĝoj; inter ĉi tiuj libroj estis Kvaropo de W. Auld, J. S. Dinwoodie, J. Francis, R. Rossetti (1952); Kontralte de M. Boulton (1955); La infana raso de W. Auld (1956); Esperanta antologio (1958); Lingvo kaj vivo de G. Waringhien (1959); Ŝtupoj sen nomo de B. Ragnarsson (1959); Kiel akvo de l’ rivero de R. Schwartz (1963); 33 rakontoj (1964); Proverbaro Esperanta de L. Zamenhof (1974) k. m. a.; membro de AdE (1953-93).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 239-241) kaj en la artikolo Juan Régulo Pérez de Aleksander Korĵenkov https://sezonoj.ru/2018/01/regulo.
29. Antaŭ 120 jaroj naskiĝis Asen Grigorov (1903-1921-1985), bulgara ĵurnalisto, socia kaj politika aganto (i.a., sekretario de Georgi Dimitrov tuj post la Dua Mondmilito) kaj esperantisto, konata en Esperantujo ankaŭ kiel Marin Ljubin; aktivulo de la intermilita laborista Esperanto-movado; ĉefredaktoro de Internacia Kulturo (1945-49) kaj Nuntempa Bulgario (1957-71); aŭtoro de la kelkfoje reeldonitaj Esperanta-bulgara (1930) kaj bulgara-Esperanta vortaroj (1931) kaj aliaj lerniloj; aŭtoro de Garbo (1930), Ruĝa aŭroro (1930), La himno (1931), Gardu la Pacon! (1980); tradukinto de Lev Tolstoj kaj la universala vero de I. Gorbunov-Posadov (1927), Vilaĝo Borovo de K. Velkov (1983), La glacikovrita ponto de L. Stanev (1984), Ŝtelisto de Persikoj de E. Stanev (1985) k. a.; kompilinto kaj kuntradukinto de kelkaj antologioj.
Aleksander Korĵenkov
Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №4 (314).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/01/