Ni komencas aperigi respondojn al la demandoj de nia tradicia jarfina enketo pri la atingoj kaj malsukcesoj en Esperantujo dum 2022. La unua (alfabetorde) respondinto estas Peter Baláž (Slovakio), kunordiganto de E@I.
Pozitivaĵoj: Finfine re-okazigo de UK kaj IJK, kiuj ambaŭ sukcesis (UK kun relative multaj novuloj kaj gejunuloj).
Brila teatraĵo “1910” prezentita dum UK en Montrealo (spektebla en YouTube).
Bonega TEJO-muzikalo “June kaj kune” (ankaŭ spektebla en YouTube).
Okazigo de aldona, jam la 3a VK (Virtuala Kongreso) – eble nasko de tradicio de ĉiujara aŭtuna tutmonda reta evento.
Eldono fare de EAB de la impona vivo-verko de M. Boulton: “Unu animo homa” kaj ekzempla eldonagado de EAB pri serio de belegaj fabellibroj.
Negativaĵoj: Malemo membriĝi, agi kune = malmulta “komuneco” = emo je kunlaboro, kunagado; troa individuismo – kio eĉ pli videblas, kiam la membroj de asocioj malmultiĝas (ne temas pri lastjara fenomeno, sed ĝi eble eĉ plifortiĝis dum la pandemiaj/izolaj tempoj).
Ĉi tiu artikolo aperis la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №4 (314).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/01/balaz-5