La sesa tradukkonkurso “Lucija Borčić”

BorčićHonore al Lucija Borčić (26.07.1921–14.11.2015) Kroata Esperantista Unuiĝo organizas literaturan tradukkonkurson, ĉe kiu oni rajtas prezenti la tradukojn de iu ajn nacia lingvo al Esperanto.

La konkursaj branĉoj estas jenaj:

  • poezio
  • prozo – rakonto aŭ novelo: maksimuma longo 30.000 tajperoj (kun spacoj)

La rezultojn oni publike anoncos la 14an de novembro 2022 en Zagrebo, okaze de la memorkunveno al Lucija Borčić. La organizantoj disdonos ĝis tri premioj po branĉo. La aliro al la konkurso estas libera al ĉiu Esperantisto, kiu rajtas partopreni per maksimume tri konkursaĵoj/verkoj, kiuj antaŭe ne estis publikigitaj, ĉu en la presa aŭ iu ajn elektronika formo.

Al la konkursaĵo oni nepre aldonu jenajn informojn: nomon kaj familian nomon, poŝtan adreson, retadreson de la konkursanto; titolon de la originalo, nomon kaj familian nomon kaj bazajn datumojn de la aŭtoro de la tradukita verko.
La tradukaĵojn kune kun la originalaj tekstoj kaj aldonaj informoj oni sendu al la retadreso hes.keu@gmail.com ĝis la 14a de septembro 2022. La premioj konsistas el diplomo.

La organizantoj de la konkurso prizorgos la presadon de la premiitaj tradukoj konforme al la reguloj preskribitaj por tiu agado (respekto de aŭtoraj rajtoj ktp).

Pliajn informojn petu ĉe hes.keu@gmail.com

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/08/konkurso-24

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi