ESF: Stipendioj Marjorie Boulton

Esperantic Studies Foundation (ESF) anoncas sian konkurson de 2022 por esplorstipendioj en ĉiuj fakoj de la homaj kaj sociaj sciencoj, precipe se kun rilatoj al interlingvistiko, lingva justeco, interkultura komunikado, Esperanto kaj parencaj fenomenoj. Interfaka laboro estas bonvena, kaj ĉeffakoj povas inkluzivi lingvistikon, sociologion, historion, antropologion, komunikadon aŭ amaskomunikilojn, sed ne estas limigitaj al ili. Apertan al kandidatoj tutmonde, kun prefero por kandidatoj en Nordameriko kaj la tutmonda sudo, la stipendion oni povas utiligi samtempe kun aliaj premioj kaj stipendioj kaj ne estas renovigebla.

La stipendioj honoras la memoron de Marjorie Boulton, fekunda aŭtoro de teatraĵoj, poemoj, kaj prozo en Esperanto kaj ankaŭ la ĉefa anglalingva biografo de L. L. Zamenhof.

ESF, neprofitcela organizaĵo kiu laboras por lingva justeco tutmonde, valoras inkluzivadon kaj diversecon. ESF ne diskriminacias surbaze de raso, koloro, lingvo, landa deveno, handikapo, religio, aĝo, seksa orientiĝo, aŭ genra esprimo.

ESF celas aljuĝi stipendiojn de po 10.000 USD en du kategorioj laŭ la esploristo: antaŭdoktoriĝa kaj postdoktoriĝa. Vidu sube la plenajn postulojn.

Kategorio 1. Stipendio por la esplorado de doktoriĝanto, kiu jam komencis aŭ tuj komencos sian disertacion.
Postuloj: Kandidato devas esti matrikulinto en esplor-bazita doktoriga programo de akreditita universitato, atestata kiel plenrajta studento (t. e., sen institucia baro al plustudado), kaj esploronto aŭ esploranto pri io originala kaj konsiderinda en sia fako.

Kategorio 2. Stipendio por la esplorado de jama doktoro, kiu lastatempe doktoriĝis per sia disertacio kaj bezonas subtenon al ligitaj esploroj kaj eldonado.
Postuloj: Kandidato devas esti diplomiĝinta kiel doktoro en la lastaj kvin jaroj kaj proponi originalan kaj konsiderindan esplorprogramon. Oni povas daŭrigi la esploradon de sia disertacio aŭ komenci novan esploron.
Ekzistas neniuj geografiaj limigoj; homoj el ajna lando povas kandidatiĝi. La esplorpropono mem devas esti en la angla aŭ Esperanto. La aliaj materialoj, kiuj subtenas la kandidatiĝon, povas esti en la angla, Esperanto, aŭ la lingvo uzota en la disertacio aŭ postdoktoriĝa esplorado.

Ĉiuj kandidatiĝoj devas enhavi:
– Esplorproponon maksimume 1.500 vortojn longan
– Fakan vivresumon, kiu inkluzivas liston de postbakalaŭraj kursoj
– Mallongan specimenon el antaŭa faka eseo, publikigita aŭ nepublikigita, kiu estas maksimume 10 paĝojn longa inkluzive de citaĵoj. La specimeno devas esti kompostita per interlinia distanco egala al la grandeco de la tiparo. Kandidatoj inkluzivu kovrilan prezenton de la specimeno, kiu klarigas la rilaton inter la specimeno kaj la proponata esplorado.
– Du subtenantojn, almenaŭ unu de fakultatano de la doktoriga universitato, kiu bone konas la esploradon kaj verkadon de la kandidato. ESF mem petos subtenleterojn de la listigitaj subtenantoj, kiuj devos mem alŝuti al nia retejo sian leteron plej malfrue la 1an de junio 2022. Nur kompletajn dosierojn oni taksos. Alŝutu vian kandidatiĝon ĉi tie https://docs.google.com/forms/d/e/1FAIpQLSd6eP5G3aSP5TQcMoDKHNa0fKSP_xTKKOfr6-3N1XqNDtYPJw/viewform

Kriterioj por taksado:
– La eblo de la projekto konsiderinde kontribui al la fako(j) de la esploristo
– La klareco kaj aktualeco de la propono, kiu devas inkluzivi la larĝecon de la esplorkampo, la metodikon, kaj la firmecon de la apogo fare de la rilata fakliteraturo

Pruvita sukceso kiel studento en la fako kune kun rekomendoj, kiuj forte prognozas profesian sukceson en esplorado.

La limdato por kandidatiĝoj estas la 1a de junio 2022. ESF celas anonci la stipendiitojn en julio 2022.

Informoj pri Marjorie Boulton ĉe Vikipedio:
https://eo.wikipedia.org/wiki/Marjorie_Boulton

ESF

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi