Etikedaj arkivoj: Esperantic Studies Foundation

Esplorstipendio Marjorie Boulton al Cecilia Gialdini

La usona fondaĵo Esperantic Studies Foundation (ESF) aljuĝis la ĉi-jaran Esplorstipendion Marjorie Boulton al D-ro Cecilia Gialdini, postdoktoriĝa esploristo ĉe Ulstera Universitato, kies faka laboro fokusiĝas al la mezurado de lingva justeco.

Afiŝita en Lingvoj | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

ESF: Stipendioj Marjorie Boulton

Esperantic Studies Foundation (ESF) anoncas sian konkurson de 2022 por esplorstipendioj en ĉiuj fakoj de la homaj kaj sociaj sciencoj, precipe se kun rilatoj al interlingvistiko, lingva justeco, interkultura komunikado, Esperanto kaj parencaj fenomenoj. Interfaka laboro estas bonvena, kaj ĉeffakoj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Nitobe-Simpozio 2021

De 1996 la Nitobe-Simpozioj kunvenigas diversajn spertulojn kaj aliajn koncernatojn, por ke ili priparolu aktualaĵojn de lingvopolitiko en internaciaj kuntekstoj. La serion oni nomis laŭ la japana internaciisto kaj diplomato Nitobe Inazō, kiu oficis kiel ĝenerala vicsekretario frue en la … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Lingvoj | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Subvencioj de ESF

La fondaĵo ESF (Esperantic Studies Foundation) havas du subvenciajn programojn: unu por interlingvistika subteno, kaj ka alia por ĝenerala subteno. ESF preferas proponojn kiuj montras kostodividon kun aliaj organizoj aŭ establoj. Sukcesos tiuj subvencipetoj kiuj plej bone kongruas kun la … Legi plu

Afiŝita en Lingvoj | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Feliĉan naskiĝtagon, ESF!

La jaro 2018 estas speciala jaro por ESF (Esperantic Studies Foundation): ni festas nian oran jubileon! ESF estis oficiale fondita la 23an de septembro 1968. De tiu dato ĝis hodiaŭ ESF laboris seninterrompe por lingva justeco kaj por Esperanto – … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Lingvoj | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

50 jaroj da elstara agado: honorigo de ESF

Dum la fermo de la UK en Lisbono, UEA speciale honorigis la usonan fondaĵon ESF pro 50 jaroj da elstara agado. Fondita en 1968, ESF (en la angla: Esperantic Studies Foundation) celas antaŭenigi lingvan justecon kaj lingvan komunikadon, kun speciala … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

ESF 50-jara kaj pretas por 50 pli!

Vi eble ne scias, kio estas ege speciala pri la dato de la 23a de septembro? Estas la dato, kiam ESF oficiale fondiĝis, antaŭ precize 50 jaroj. Por ni en ESF estas granda okazo por festi kaj fieri pri la … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , | Lasi komenton

Esperantoplena somero!

Multaj Esperanto-rilataj aferoj okazas ĉi-somere! Jen bona okazo partopreni, renkonti simil-pensantajn homojn kaj lerni pri novaĵoj ĉe ESF (Esperantic Studies Foundation) kaj la kampo de interlingvistiko, Esperanto-edukado kaj esplorado! Multaj eventoj estas organizataj, sponsorataj aŭ okazas kun partopreno de ESF. … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

ESF nomas novan kunordiganton de universitataj aferoj

ESF anoncis enoficigon de nova kunordiganto de universitataj aferoj kiel posteulo de Asya Pereltsvaig, kiu retiriĝis el tiu posteno fine de 2017. La nova kunordiganto estos Angela Tellier el Britio. Ŝi havos respondecon ligi kontaktojn kun universitatanoj kaj aliaj fakuloj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

ESF subtenas konservadon de Esperanto-pasinteco

Du lastatempaj donacoj de ESF helpas konservi la historion de Esperanto-societoj en Nord-Ameriko kaj helpas konstrui bibliotekajn kolektojn pri Esperanto kaj rilataj kampoj.

Afiŝita en Esperantujo, Historio de Esperanto, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

ESF liveras universitatan subtenon

Signifa donaco de ESF (Esperantic Studies Foundation) helpis certigi la estontecon de studoj pri Esperanto kaj interlingvistiko ĉe unu el ĉefaj nederlandaj universitatoj. La tuta sumo de 27.000 USD (21.700 eŭroj), donacita al la Universitato de Amsterdamo de UEA, estos … Legi plu

Afiŝita en Lingvoj | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

NASK-2018: Elstaraj instruistoj, kvar kursoj kaj KTF

NASK-2018 estos tre speciala ĉi-jare: estos kvar niveloj de instruado (inkluzive de la komencanta kurso, la unuan fojon en multaj jaroj), famaj instruistoj (Katalin Kováts, Anna Löwenstein, José Antonio Vergara kaj Thomas Alexander) kaj la speciala gastparolanto: la antaŭa prezidanto … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

La nova Tekstaro donas pli da Zamenhof, novajn kapablojn, kaj plian rapidecon!

La Tekstaro 3.1 provizas al la uzantoj plurajn plibonigojn. Al tiu unika korpuso de skriba Esperanto ĵus aldoniĝis gravaj pliaj verkoj de Zamenhof el pluraj periodoj. Modernigo de la interfaco nun permesas la samtempan serĉadon laŭ pluraj serĉesprimoj. Tio donas … Legi plu

Afiŝita en Lingvoj | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

ESF lanĉas novan bultenon kaj revivigas alian

ESF lanĉis novan anglalingvan retbazitan bultenon, kiu disponigas informojn kaj ĝisdatigojn en la kampoj de planlingvoj, interlingvistiko kaj lingvoplanado. La bulteno, Information for Interlinguists, enhavos detalojn pri eventoj, novaj publikaĵoj, raportojn pri lastatempaj konferencoj, kaj disponigos multajn aliajn informojn por … Legi plu

Afiŝita en Lingvoj | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

ESF nomis novan Ĉefdirektoron

Esperantic Studies Foundation (ESF) nomis Charles O. Mays kiel sian novan Ĉefdirektoron ekde la 1a de julio 2017. Lia antaŭulo Joel Amis eksiĝas por kompletigi siajn magistrajn studojn pri religio, survoje al pastriĝo en la Anglikana Eklezio de Kanado. Laŭprofesie … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton