Jam 181 aliĝintoj al BET-56

BET-56Je la 26a de marto 2022 jam 181 personoj el 25 landoj aliĝis al la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-56), kiuj okazos la 9-17an de julio 2022 en la Litovia havenurbo Klajpedo. Nature, la plej multaj aliĝoj estas el Litovio – entute 81. Tiu kvanto kreskos.

Jen estas la laŭlanda aliĝtabelo:

81 Litovio
19 Pollando
13 Latvio
11 Germanio
10 Ruslando
7 Pakistano
6 Ukrainio
5 Estonio, Hungario
4 Francio
3 Finnlando
2 Israelo, Italio, Serbio, Svedio
1 Aŭstralio, Aŭstrio, Belorusio, Hispanio, Kubo, Malio, Nederlando, Portugalio, Slovakio, Svislando
Entute – 181 personoj el 25 landoj.

Sendube, la pandemio esence influas al la aliĝado. Tamen nun la pandemio jam iras al la fino kaj ne plu povas esti kaŭzo por ne veni al BET-56. Restas ankoraŭ tri monatoj ĝis la komenco de BET-56, kaj dum tiu tempo la organizantoj atendas konsiderindan kvanton da novaj aliĝintoj.

Ni akceptos la aliĝojn ĝis la lasta momento. La kvanto da partoprenantoj ne estas limigita. Substrekindas ankaŭ tio, ke nun al Litovio senkontrole kaj libere povas veni ankaŭ nevakcinitaj homoj el la landoj de Eŭropa Unio kaj el Svislando, Norvegio, Britio, Islando kaj kelkaj aliaj. El ĉiuj aliaj landoj rajtas veni homoj vakcinitaj per vakcinoj agnoskitaj de Eŭropa Unio aŭ de Monda Organizo pri Sano, homoj jam trapasintaj la malsanon Covid-19, aŭ testitaj maksimume 72 horojn antaŭ la eniro en Litovion kun negativa rezulto. En Litovio ĉiuj pandemiaj limigoj jam estas forigitaj.

La Organiza Komitato konsideras tion kaj prepariĝas plenumi ĉiujn sekurigajn sanpostulojn dum la aranĝo. En la Organiza Komitaton estas speciala kuracisto, kies devo estas zorgi pri medicinaj kaj sanprotektaj aferoj.

Ĉiuokaze BET-56 okazos la 9-17an de julio 2022 en Klajpedo (Litovio) reale kaj fizike. Ni ne prokrastos ĝin por ankoraŭ unu jaro. La preparlaboroj por BET-56 evoluas stabile kaj laŭplane.

Povilas Jegorovas
Prezidanto de la Organiza Komitato de BET-56

Pliaj informoj pri BET-56 estas legeblaj en nia novaĵretejo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta (printempa) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №1 (311).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/03/bet-123

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi