Literatura konkurso “Ĥristo Gorov – Ĥrima 2022”

GorovĤristo Gorov (Ĥrima) estis unu el la plej elstaraj bulgaraj esperantistoj, talenta Esperanta verkisto, poeto, tradukisto kaj publicisto. Bulgara Esperanto-Asocio anoncas Internacian Esperantan Literaturan Konkurson. En la konkurso povos partopreni geesperantistoj el ĉiuj landoj. La konkurso estos por rakonto kaj eseo. Ĉiu aŭtoro rajtas partopreni per unu rakonto aŭ per unu eseo, originale verkitaj en Esperanto. La konkurso ne havas konkretan temon. La verkoj estu tajpitaj komputile kaj ĉiu aŭtoro nepre uzu la Esperantan alfabeton per supersignoj. La aŭtoroj indiku sian sekson (inan aŭ viran). La verkoj estu subskribitaj per la vera nomo de la aŭtoro, estu plena poŝtadreso, telefono kaj retadreso. La rakontoj kaj eseoj estu maksimume 3-paĝaj; formato A4; tiparo Times New Roman (12 punktoj). La gajnintoj ricevos valorajn premiojn.

Bonvolu sendi viajn kontribuojn ĝis la 31a de oktobro 2022 rete al modest@abv.bg aŭ poŝte al Georgi Mihalkov, Sofio – 1229, “Vrabnica” 1, bl. 529 vh. A et. 9 ap. 33, Bulgario.

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta (printempa) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №1 (311).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/03/konkurso-20

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi