Esperanto-kurso en Jiangsu-a Teknologia Universitato daŭras rete

kurso

La 2an de novembro pro la pandemio de KOVIM-19 la departemento pri edukado de la urbo Changzhou anoncis haltigon de ĉiuj kursoj kaj lecionoj en diversaj lernejoj. La lernantoj kaj instruistoj devas kvaranteni hejme. Universitatoj tuj fermiĝis, kaj studentoj devas resti en sia internulejo por memstudi. Ankaŭ la nedeviga Esperanto-kurso en Jiangsu-a Teknologia Universitato, komencita de la 21a de oktobro, trafis la riskon de ĉesiĝo.

En ĉi tiu semestro al la nedeviga Esperanto-kurso aliĝis ĉirkaŭ cent personoj. La kurso ampleksas 32 studhorojn en la semestro. La sukcesintoj en la ekzameno povas ricevi du kreditpoentojn. La kurso ekgvidis s-ro Zhang Changsheng (Longarko), prezidanto de la Changzhou-a E-Asocio, kaj s-ro Zhang Changjiang (Rivero), asistanto. La kurso elektis la Modernan Esperanton kompilitan de profesoro Li Weilun kiel lernolibron.

La gvidantoj de la Teknologia Universitato fronte al la pandemiaj limigos postulis, ke ĉiuj instruistoj, kiuj havas eblecon, faru lecionojn interrete. Ankaŭ la Changzhou-a Esperanto-Asocio tuj kunagis por helpi fari virtualajn lecionojn, laŭ la spertoj de la pasinta jaro. La membroj de la universitata Esperanto societo aktive agis por helpi la instruistojn kaj studentojn solvi rilatajn problemojn.

kurso

La 4an de novembro je la tempo por la Esperanto-leciono, Zhang Changsheng ĝustatempe aperis sur la komputilaj ekranoj antaŭ la studentoj. La kurso normale funkcias.

Zhao Wenqi

Fonto: El Popola Ĉinio

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi