La arkivo de UEA migros al Vieno

Martin Schäffer

La 16an de oktobro 2021 okazis la kvara reta kunsido de la Komitato de UEA, dediĉita al la traktado de la “Raporto pri agadplano de la Estraro por financa resanigo de UEA”. La Komitato post longa diskuto per 35 poraj kaj 6 kontraŭaj voĉoj (3 komitatanoj sindetenis) decidis, ke la arkivo de UEA estu transdonita al Aŭstria Nacia Biblioteko en Vieno. La Komitato ankaŭ decidis akcepti la buĝeton de UEA por la 2022a jaro (29 por, 1 kontraŭ, 8 sindetenoj. La diskuto pri la estonteco de la asocia domo en Nieuwe Binnenweg 176 finiĝis sen decido.

Mankis tempo por diskuti la estontecon de la biblioteko, kiu laŭ la plano de la Estraro estas transdonenda al Vieno (parte al E@I, kiu laŭ pli fruas decidoj administros la kongresorganizadon kaj la libroservon de UEA).

La tuta kunsido estas spektebla kaj aŭskultebla en la Jutuba kanalo UEAviva ĉe https://youtu.be/7-Ok3jAvgmM

Libera Folio aperigis resuman raporton pri la kunsido: https://www.liberafolio.org

AlKo

Sur la supra foto: Martin Schäffer

Legu ankaŭ:
La Komitato de UEA transdonis al E@I UKojn kaj la libroservon https://sezonoj.ru/2021/09/uea-88/
UEA vendas sian domon en Roterdamo kaj fordonas siajn bibliotekon kaj arkivon al Aŭstrio kaj Slovakio https://sezonoj.ru/2021/08/uea-87/
UEA survoje al financa resanigo https://sezonoj.ru/2021/09/resanigo/
Ne ekzistas alternativo al la Roterdama malmunto https://sezonoj.ru/2021/09/hk-7/

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/10/uea-90

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi