UEA survoje al financa resanigo

UEAKvankam oni jam dum pli ol tri semajnoj diskutas en la reto la “Raporton pri la financa resanigo” de la Estraro de UEA, kiun la Komitato de UEA diskutis la 14an de aŭgusto 2021, UEA nur la 6an de septembro 2021 publikigis sian gazetaran komunikon pri ĉi tiu temo. Legu ĝin ĉi sube:

La 14an de aŭgusto 2021 la Komitato de UEA kunside diskutis agadplanon de la Estraro por daŭrigi la financan resanigon de la Asocio. La agadplano spegulas instrukciojn donitajn de la Komitato al la Estraro pasintjare, surbaze de rekomendoj de la Komisiono pri Financo kaj interkonsiliĝe kun la Ĝenerala Direktoro. La raporto pri la agadplano estas publike alirebla en la komitata elŝutejo (https://uea.org/teko/komitato) sub la nomo Raporto pri financa resanigo (2021-08-16).

La laboroj tiucele komenciĝis en 2018, kiam post deficito de ĉirkaŭ 160 000 EUR en 2017 la Komitato starigis laborgrupon pri financoj kaj surbaze de ties analizoj instrukciis al la tiama Estraro, ke la deficito en 2020 estu maksimume la duono de la buĝetita deficito por 2019 kaj maksimume 50 000 EUR en 2021 kaj ke ekde 2022, en periodo de 3 jaroj, estu ekvilibro. Ĉiuj dokumentoj por la financa resanigo troviĝas en la komitata elŝutejo kaj konsistas el raportoj kaj protokoloj de la Komitato, komitataj laborgrupoj, Komisiono pri Financo, Estraro kaj Ĝenerala Direktoro. Esence la dokumentoj konsciigas, ke bedaŭrinde UEA estas strukture deficita. Se oni analizas la spezokontajn rezultojn ekde la jaro 2000, konsulteblajn en la menciita teko, oni konstatos, ke de tiam ĉiu jara rezulto estis deficita, escepte de 2020, kun pozitiva saldo de 184 EUR. Dum la lastaj 21 jaroj la akumulita deficito forprenis de la Kapitalo pli ol 675 000 EUR, al kio aldoniĝas la fakto, ke la tuta enspezado de tiu periodo pro rento (pli ol 1 318 570 EUR, kio venas de la Kapitalo), estis plene uzita por provi kompensi la deficitojn kaj neniom por kreskigi aŭ konservi la propran Kapitalon kaj subteni pliajn agadojn por Esperanto. Tial, post la granda deficito de 2017, restrukturiĝo de la Asocio fariĝis ne plu prokrastebla.

Konscio pri tia urĝiga situacio estis do gvidilo de ĉiuj komitataj, komisionaj, estraraj kaj direktoraj laboroj de la lastaj 4 jaroj, kiuj klopodis redukti kostojn kaj altigi enspezojn. Pro pluraj faktoroj, inter ili redukto de laborkontraktoj, la averaĝa elspezado de po ĉirkaŭ 466 000 EUR jare (2000-2019) duoniĝe falis al ĉirkaŭ 231 000 EUR en 2020. Tiu elspeznivelo tamen ne spegulas stabiliĝon, ĉar nuntempe ĝi ligiĝas al kosto-reduktoj pro la pandemio kaj al ekvivalento de nur 3,22 plentempaj salajratoj, kio, malgraŭ tio, ankoraŭ konsistigas pli ol 50% de la jara elspezo kaj entute ne reprezentas daŭripovan perspektivon. Surbaze de tiu kompreno la Komitato en 2020 subtenis la rekomendojn, ke pli da laborfortoj laboru ekster Nederlando, samtempe kun esploroj por la estonteco de la Biblioteko Hector Hodler (BHH) kaj translokiĝo de la Libroservo. Aldone estis rekomendoj por ludoni la sidejan domon, daŭrigi la administran modernigon (nuntempe faratan kadre de la sistemo AKSO.org) kaj konstrui strategiojn por investado kaj subvencipetado.

En tiu direkto, por la dezirataj daŭripovigo kaj progresigo de UEA, la raporto pri la agadplano, resume, traktas pri:
(1) agado por subvencipetado, ĉe malsamaj subvencidonantoj aŭ programoj kaj kunlabore kun diversaj partneroj, i.a. kontrakte kun la profesia entrepreno Kosmo Strategio kaj kun engaĝiĝo de landaj kaj fakaj asocioj (momente nur de Eŭropo);
(2) laboroj kaj vizio de la Estraro kaj Ĝenerala Direktoro pri investagado, inkluzivante la bezonon ŝanĝi la risko-profilon de UEA kaj la akiron de konsilado de sperta esperantista profesiulo pri investado;
(3) movo de du laborfakoj (Kongresa Fako kaj Libroservo) el la Centra Oficejo (CO) en Roterdamo al stabo en Slovakio, en nova funkcia strukturo: kontraktonte kun la teamo de Edukado@Interreto (E@I) por plenumo de la laborfakaj taskoj, kun signifa redukto de la administraj kostoj kaj strategia uzo de aliaj eventoj por akceli vendojn de libroj;
(4) laŭkontrakta transdono de la Arĥivo de UEA kaj parto (neduoblaĵoj) de la kolekto de BHH al la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno (IEMW), por profesia prizorgado fare de la Aŭstria Nacia Biblioteko;
(5) kaj fine vendo de la oficeja domo en Roterdamo kiel alternativo al ludono, laŭ ricevita aĉetpropono de 1 075 000 EUR, favora al UEA laŭ analizo de sendependaj profesiaj makleristoj.

Specife pri la vendo de la nuna sideja domo la Komitato ankoraŭ devas diskuti, analizi kaj decidi. La vendo konsiderindas kiel alternativo, ĉar la domo postulas ampleksan multekostan renovigon antaŭ ol disponeblo por ludonado. Ĉiel ajn la disponigo de la sideja domo ne signifas movi la sidejon de UEA el Roterdamo. UEA posedas alian konstruaĵon en la sama strato de la CO, nome la Volontula Domo (VolDom), kies teretaĝo estas uzebla por oficejo kaj povas fariĝi la nova oficeja adreso de la Asocio. La VolDom estas profitodona al UEA kaj la rekomendo estas ĝin plu posedi. La Administra kaj Financa fakoj de la CO (kaj la CO mem) daŭre restos ligitaj al Roterdamo. UEA restos en Nederlando kaj devos ampleksigi la kunlaborojn kun sia Landa Asocio, Esperanto Nederland, kaj kun aliaj lokaj partneroj, kun aparta atento pri volontula programo kaj pri la Katedro Interlingvistiko kaj Esperanto en la Universitato de Amsterdamo.

Kadre de tiuj ŝanĝoj oni ankaŭ devos trovi lokon por la parto de BHH, kiun daŭre posedos UEA. La kontrakto kun IEMW estas por garantii al la Arĥivo kaj al parto de la kolekto ne nur profesian pritraktadon, sed efektive protekton kaj konservon, ĉar nuntempe la materialo de BHH kuŝas nekatalogita kaj praktike nekonsultebla en la CO. La agadplano antaŭvidas provizoran sendon de la kolekto ankaŭ al Slovakio, en situo 3 horojn dista de Vieno. Esploroj pri la estonteco de BHH daŭre okazas.

La Komitato retraktos la temon en sia kunsido de la 18a de septembro, spektebla pere de UEAviva (https://www.youtube.com/UEAviva). La komunumo, ĉefe membroj, estas bonvena esprimi sin en sociretaj spacoj de UEA, ĉefe en la Forumo de UEA, sed eventuale ankaŭ en la diskutlisto UEA-membroj kaj en la grupoj de UEA ĉe Facebook kaj Telegram. Surbaze de la diversaj diskutoj la Estraro realtempe konstruas dosieron pri Demandoj kaj Respondoj pri la Financa Resanigo: https://mallonge.net/FRS-DkR. Interesatoj pri la situacio de UEA, kiuj ankoraŭ ne estas membroj, estas bonvenaj aliĝi per la reta aliĝilo: https://uea.org/alighoj/alighilo.

Ligiloj

  1. Forumo de UEA: https://forumo.uea.org/temo/170-uea-survoje-al-financa-resanigo;
  2. Diskutlisto UEA-membroj: https://groups.io/g/uea-membroj;
  3. Grupo de UEA ĉe Facebook: https://www.facebook.com/universala.esperanto.asocio;
  4. Grupo de UEA ĉe Telegram: https://uea.telegram.org.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2021, №977.

Legu ankaŭ:
UEA vendas sian domon en Roterdamo kaj fordonas siajn bibliotekon kaj arkivon al Aŭstrio kaj Slovakio https://sezonoj.ru/2021/08/uea-87/

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi