Partoprenu la oktobran viki-konkurson pri Ameriko kaj malkovru Vikivojaĝon

ameriko

Ĝis la 31a de oktobro 2021 esperantistoj verkas pri Ameriko por la Esperantaj Vikivojaĝo kaj Vikipedio. Krom kontribui por kvalita enhavo en Esperanto, oni povos gajni valorajn premiojn! Tio okazas kadre de la konkurso “Amerika monato” en Vikivojaĝo kaj en Vikipedio, de la organizaĵo Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) kunlabore kun la Amerika Komisiono de UEA kaj la LKK de Montrealo. Partoprenontoj devas legi la regulojn kaj listigi siajn kontribuojn en la konkursa paĝo.

La Esperanta Vikipedio ĝuas jam preskaŭ du jardekojn da atento de la interreta Esperanto-komunumo, ne nur per legado de la vasta gamo de artikoloj, sed ankaŭ per aktiva verkado. Tion substrekas la atingo, en julio 2021, de la “kilometroŝtono” de 300 000 artikoloj – kion instigis ankaŭ la kampanjo “Vikipedio 300 000”, iniciatita de UEA, la vikipedia konkurso pri Unesko en julio kaj la “Afrika monato” kunlabore kun la Afrika Komisiono de UEA en majo.

La Esperanta Vikivojaĝo estas juna frato de Vikipedio, kie ankaŭ volontuloj verkas, tamen ne enciklopediajn artikolojn, sed turismajn gvidilojn: kiel alveni, kiujn lokajn specialaĵojn manĝi kaj drinki, kie loĝi, kion vidi kaj fari, bazojn de konversacio kun lokanoj k.s. Ĉar Esperantujo havas fortan kulturon de renkontiĝoj, aparte internaciaj, tia ĉi gvidilo povas multe helpi ne nur al turistoj, sed ankaŭ (aŭ precipe) al partoprenantoj de Esperanto-eventoj. Pro tio, ke Vikivojaĝo memstariĝis antaŭ malpli ol unu jaro kaj estas daŭre en sia komenco, la okazigo de la “Amerika monato” lige ne nur kun la Esperanta Vikipedio, sed ankaŭ kun la Esperanta Vikivojaĝo celas diskonigi inter esperantistoj tiun pli junan fraton de la vikiaj projektoj en Esperanto kaj instigi al organizantoj de aliaj Esperanto-eventoj helpi informi al siaj partoprenontoj per turismaj gvidiloj kolektive konstruataj.

Por instigi al partoprenantoj de la konkurso malkovri la regionon de la plej grava Esperanto-evento de 2022, la LKK de la 107a Universala Kongreso, kiu okazos en Montrealo, elektis kelkajn aparte gravajn temojn en Vikivojaĝo kaj Vikipedio kaj invitas la esperantistojn verki specife pri ili. Por la plej aktivaj verkantoj atendas diversaj valoraj premioj, inter ili senpaga aliĝo al la 107a UK!

Kontrolu la regulojn de la “Amerika monato” en Vikivojaĝo kaj en Vikipedio. Kaj bonan verkadon!

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2021, №989.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi