La Komitato de UEA transdonis al E@I UKojn kaj la libroservon

UEA

Kvankam ankoraŭ ne aperis pria Gazetara Komuniko de UEA, Libera Folio jam informis, ke la komitato de UEA, kiu la 18an de septembro kunsidis rete dum tri horoj, sed sukcesis trakti nur malgrandan parton de la “Raporto pri agadplano de la Estraro por financa resanigo de UEA”. La komitato akceptis decidon pri transdono de la libroservo kaj de la kongresa administrado de UEA al la asocio E@I en Slovakio. La decidoj pri la buĝeto por la jaro 2022, pri la sorto de la domo de UEA en Roterdamo kaj pri la biblioteko Hector Hodler estas prokrastitaj je unu monato.

La propono de la Estraro pri transdono de la libroservo al E@I estis aprobita kun 31 poraj voĉoj. 8 komitatanoj voĉdonis kontraŭ la propono kaj 6 sindetenis. Fine do la propono de la estraro estis aprobita per jena decido:

La Komitato de UEA,
ricevinte la “Raporton pri agadplano de la Estraro por financa resanigo de UEA” de la 13-a de aŭgusto 2021;
konstatas, ke la esploroj resumitaj en tiu raporto respondas al la decidoj de la Komitato en siaj kunsidoj de la 5-a de septembro kaj la 24-a de oktobro 2020;
konfirmas sian volon daŭrigi la financan kaj administran restrukturigon de UEA cele al daŭripovigo de la Asocio kaj liberigo de rimedoj por novaj iniciatoj kaj agadoj;
akceptas la planon de la Estraro starigi kontraktan rilaton kun E@I en Slovakio pri livero de jenaj servoj nome de UEA:
(i) administrado de la Universalaj Kongresoj ekde 2022;
(ii) funkciigo de la Libroservo de UEA, kun movo de ĝiaj stokoj (laŭbezone) al Slovakio;
notas ke UEA plu respondecos pri la kvalito kaj fidindeco de tiuj servoj kaj rajtos fari aliajn aranĝojn pri ili estonte;
taskas la Komisionon pri Financo proksime kunlabori kun la Estraro kaj Ĝenerala Direktoro pri la realigo de tiuj ŝanĝoj;
petas la Estraron raporti minimume ĉiun trian monaton pri la faritaj paŝoj.

Legu pli en Libera Folio: https://www.liberafolio.org

La tuta kunsido estas spektebla kaj aŭskultebla en la Jutuba kanalo UEAviva ĉe https://www.youtube.com/watch?v=QDz-SE2qyEU

AlKo

Legu ankaŭ:
UEA vendas sian domon en Roterdamo kaj fordonas siajn bibliotekon kaj arkivon al Aŭstrio kaj Slovakio https://sezonoj.ru/2021/08/uea-87/
UEA survoje al financa resanigo https://sezonoj.ru/2021/09/resanigo/
Ne ekzistas alternativo al la Roterdama malmunto https://sezonoj.ru/2021/09/hk-7/

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/09/uea-88

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi