Ne ekzistas alternativo al la Roterdama malmunto

CO UEAPlej probable la Komitato de UEA la 18an de septembro 2021 aprobos la proponojn de la Estraro de UEA, simple ĉar neniu konkreta alternativo estas proponita de la interna opozicio, kiu pafas siajn kuglojn (ofte per la pistoletoj de anonimuloj) el la tribuno de skandalisma nordeŭropa retgazeto. La sola kontraŭa strategio estas la insisto resti en Nieuwe Binnenweg 176, kaj tio signifas insisti pri la ĝisnuna vizio de supernacia neregistara organizo kun forta burokrata aparato ankrita al sekretariato. Marĝenoj por diverĝo eblas nur pri la establo kaj la loko al kiuj adjudiki la kongreson kaj la libroservon samtempe.

Pluraj ne fidas pri la slovaka solvo, kiu eble estas nur provizora: utila por maldungi “la plej alte salajratan sed ankaŭ malplej bezonatan” el la nunaj oficistoj (la Konstantan Kongresan Sekretarion), por transiri eble al solvo simila al “Convention Bureau” (tamen renverse, ĉar ne por promocii ĉiam la saman urbon), komerca societo kun la partopreno de UEA je 51%, kaj de aliaj subjektoj, ankaŭ privataj, por organizi internaciajn kongresojn (ne nur UKon, sed ankaŭ IJKon ktp).

Krom subita surprizo, la 18an de septembro oni fermos epokon en la historio de la Universala Esperanto-Asocio. Kiom longe daŭros la sekva, ni ne prognozas.

Fonto: HeKo 770 9-A, 5 sep 2021

Legu ankaŭ:
UEA survoje al financa resanigo https://sezonoj.ru/2021/09/resanigo/
UEA vendas sian domon en Roterdamo kaj fordonas siajn bibliotekon kaj arkivon al Aŭstrio kaj Slovakio https://sezonoj.ru/2021/08/uea-87/

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi