La urbestro de Klajpedo Vytautas Grubliauskas – Alta Protektanto de BET-56

GrubliauskasLa urbestro de Klajpedo Vytautas Grubliauskas akceptis la proponon de Litova Esperanto-Asocio kaj konsentis esti Alta Protektanto de la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-56), kiuj okazos la 9-17an de julio 2022 en Klajpedo.

Vytautas Grubliauskas havas kulturan edukon, kio estas malofta fenomeno por politikistoj. Lian tutan vivon akompanas muziko. Vytautas Grubliauskas naskiĝis en 1956 en Klajpedo, kaj dum 1963-75 li frekventis mezlernejon, kaj samtempe ankaŭ specialan muzikan lernejon kaj dum sep jaroj kantis en la knaba koruso “Gintarėlis”. En 1975 li studentiĝis en la Klajpeda fakultato de Litovia Ŝtata Konservatorio kaj en 1980 diplomiĝis kiel orkestrestro kaj solisto.

Dum 1980-82 li servis en la Sovetunia armeo kiel solisto de orkestro kaj akompanisto en Rigo. Dum 1982-84 li laboris kiel muzikisto en la ensemblo “Nerija” de la Litovia filharmonio. En 1984 li eklaboris en la Klajpeda fakultato de Litovia Ŝtata Konservatorio kiel lekciisto kaj koncertmajstro. Li ofte partoprenis en elsendoj de Litovia Radio kaj Televido, koncertis en multaj landoj, partoprenis en internaciaj ĵazfestivaloj. Ekde 1994 li estis estro de la katedro pri estrada (tradicia Sovetunia termino por popmuziko kaj aliaj “leĝeraj” artaj ĝenroj) muziko. Krome, en 1993 li fariĝis gvidanto de Klajpeda diksilanda ĵazorkestro. Li koncertis en prestiĝaj festivaloj en Usono, Germanio, Nederlando, Svedio, Svislando, Finnlando, Britio, Pollando, Latvio, Ruslando.

Ekde 1994 ĝis 2004 Grubliauskas estis organizanto kaj reĝisoro de la internaciaj ĵazfestivaloj en Klajpedo, kiujn li mem partoprenis. Krome, de 1984 ĝis 2003 li estis solisto de Klajpeda blovorkestro.

En 1996 li fondis ĵazklubon en Klajpedo kaj ĝis 2004 estis ĝia prezidanto. En 1997 li estis elektita kiel la plej populara homo de kulturo kaj arto en Klajpedo. En 2000 li iĝis docento en la Klajpeda universitato. En 2005 li ricevis la honoran titolon “Magistro pri kulturo de Klajpedo”.

En 2000 komenciĝis lia aktiva politika agado. Li elektiĝis en la konsilantaron de Klajpedo. En 2004 li estis elektita membro de la Litovia parlamento (Sejmo) kaj en 2008 reelektita por la dua kvarjara periodo. En 2011 li estis elektita urbestro de Klajpedo, en 2015 reelektita por la dua periodo kaj en 2019 reelektita por la tria periodo.
Li estas edziĝinta, patro de kvin infanoj.

En 2015 Vytautas Grubliauskas ricevis la Ordenon de la Polusa Stelo (Nordstjärneorden, Svedio). En 2017 la ministerio de kulturo de Francio atribuis al li la Ordenon pri Arto kaj Literaturo (L’Ordre des Arts et des Lettres). En 2018 li ricevis la Ordenon de la Leviĝanta Suno (Japanio).

Kaj fine. Dum la renkontiĝo kun la prezidanto de Litova Esperanto-Asocio la urbestro rakontis, ke en sia junaĝo li iom lernis Esperanton kaj demonstris la konon de kelkaj vortoj en Esperanto. Do, sendube, dum la inaŭguro de la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj li almenaŭ parte parolos en Esperanto.

Povilas Jegorovas

Pliaj informoj pri BET-56 estas legeblaj en nia retejo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la septembra (aŭtuna) numero de La Ondo de Esperanto (2021).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №3 (309).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/09/bet-102

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi