Premifesto de la Belartaj Konkursoj kaj Tago de Veteranoj 2021 fermos la virtualan kongresejon

VK-2La virtuala kongresejo (vk.retevent.com) gastigas la 2an Virtualan Kongreson de Esperanto (VK) ĝis sabato, la 19a de septembro 2021. Do ĉiujn spektaĵojn de la VK eblas daŭre ĝui per la platformo ĝis tiu dato. Individuaj membroj (IM) de UEA, kiuj ankoraŭ ne aliĝis al VK, povas tion fari senpage per la VK-aliĝilo (kaj neĝisdataj IM-oj povas samtempe aliĝi al UEA kaj al VK): vk.esperanto.net. Ĝis nun 1852 personoj el 106 landoj (aŭ teritorioj) aliĝis. Por marki la fermon de la virtuala kongresejo UEA elektis du gravajn okazaĵojn: la premian feston de la Belartaj Konkursoj (BK) de UEA 2021 (spekteblos ekde la 14h00 UTC) kaj la Tagon de Veteranoj (ekde la 16h00 UTC). La programeroj ankaŭ spekteblos pere de UEAviva (youtube.com/UEAviva).

Ekde 2018 la Belartaj Konkursoj de UEA kulminas ĉiujare per festa manifestiĝo de la Esperanta kulturo. La Komisiono pri Belartaj Konkursoj de UEA rigardas la premidisdonan ceremonion kiel eron de spektaklo, proponanta komunan kulturan ĝuadon: tial ĝi nomiĝas BK-Festo. Ĉi-jare la BK-Festo denove okazas virtuale kaj estos la festo, kiu kronos la Fermon de nia virtuala kongresejo. Sub la gvido de la BK-Sekretario, Miguel Gutiérrez Adúriz, teamo de valoraj kunlaborantoj (muzikistoj, kantistoj, deklamantoj ktp.) igos nin ĝoje kunfesti la belaĵojn de nia Esperanto-kulturo en ties diversaj manifestiĝoj, tiel ke oni samtempe konatiĝu kun la nomoj de la konkursaĵoj kaj konkursantoj premiitaj en la BK 2021. Ĉi-jare la BK ĝuis la alvenon de 186 konkursaĵoj: temas pri nombro absolute rekorda en la historio de la BK, kaj la BK-Prezidanto, Miguel Fernández, aparte traktos pri tio en sia raporto, aperonta en la Belarta Rikolto de la jaro.

Post la BK-Festo, okazos prezento de la Tago de Veteranoj 2021. En 2020, kadre de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020) UEA inaŭguris tiun tagon, same okazintan la 19an de septembro. Per ĝi UEA deziris inaŭguri eventon por regule omaĝi al niaj veteranoj, de kiuj la novaj generacioj heredas akiritajn sciojn kaj ankaŭ inspiron por malkovri novajn konojn pri nia Afero. Tiam en 2020 la tago ankaŭ markis la 100-jariĝon de la esperantista veterano Eduardo Vivancos, kies omaĝado okazis pere de elstara prelego pri lia vivo fare de la kataluna esperantisto Javier Alcalde. En 2021 la tago okazas koincide kun la fermo de la virtuala kongresejo. Ĝi omaĝos homon, kiu en tiu ĉi jaro ricevis el la manoj de la Prezidanto de UEA, Duncan Charters, la agnoskan diplomon de pli ol 70 jaroj da fideleco al UEA; kiu en 1955 fondis en Kopenhago la Infanan Kongreseton; kaj majstre kaj malavare plenumis la taskojn de Konstanta Kongresa Sekretario. Temas pri 93-jara italo, esperantisto ekde 1947 kaj Dumviva kaj Honora Membro de UEA: Gian Carlo Fighiera.

Ek do! Ni ne maltrafu tiujn du gravajn momentojn la 19an de septembro 2021.

Premia Festo de la Belartaj Konkursoj de UEA 2021
14h00 UTC: vk.retevent.comhttps://youtu.be/NE1Ye1eh6o4.

Tago de Veteranoj 2021: Gian Carlo Fighiera<
16h00 UTC: vk.retevent.comyoutu.be/2DRC0jWESso.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2021, №979.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi