Ionel Oneț: Entuziasmo kaj bonvolemo ne sufiĉas

Ionel Onet

Hodiaŭ, la 29an de majo 2021, 65-jariĝas Ionel Oneț – rumano, aparte konata kiel la nuna libroservisto de UEA. En ĉi tiu rolo li laboras jam pli ol 19 jarojn, kio igas lin rekordulo. Lia aktivado ĉirkaŭ la Esperantaj libroj ne limiĝas al tio, li ankaŭ tradukas, verkas, bibliografias kaj eldonas. Ĉi-momente la ĉefa projekto, kiu okupas lin, estas la granda rumana-Esperanta vortaro.
Elkoran gratulon al Ionel!

Dum kiom da jaroj vi jam laboras en Esperantaj libroservoj?
Ekde februaro 1989. Tio signifas pli ol 32 jarojn, se mi ne eraras.

Kiel aspektas kutima labortago de libroservisto?
Kvankam ne ĉiam samas la ordo, laŭ kiu taskoj plenumiĝas, kutima labortago konsistas el, ĉefe, traktado de mendoj. Tiel simple! Nu, ne vere.
Legado de la alvenintaj retmesaĝoj estas la unua tasko de la tago. Tion sekvas ilia divido laŭ prioritatoj. Respondi la plej urĝajn mesaĝojn kaj informi la klientojn pri la eventuala neplenumeblo de iliaj mendoj estas la sekva paŝo. Post tio venas la traktado de la mendoj kaj pli malfrue en la tago la laŭebla trakto de aliaj taskoj (enskribi nove ricevitajn varojn kaj surbretigi ilin, trakti malpli urĝajn mesaĝojn kaj eventualajn poŝtaĵojn, sendi mendojn aŭ informpetojn al eldonantoj kaj tiom plu).

Kiam aldoniĝas al la stoko novaj varoj, necesas enskribi ilin kun ĉiuj iliaj detaloj en la inventaron kaj aldoni ilin al la listo de freŝaj eldonaĵoj en la reta katalogo de UEA (https://katalogo.uea.org/index.php?st=novaj), kaj al la koncerna rubriko en la revuo Esperanto de UEA.

Multaj konas vin ĉefe kiel libroserviston, sed vi estas ankaŭ aŭtoro de lernolibroj kaj vortaroj, eldonisto kaj tradukisto. Via vivo estas plena je libroj. Ĉu ĉiam estis tiel?
Nu, ĝenerale, jes. En mia frua infanaĝo legado estis ĉefa okupo. La aŭskultado de la radio estis reguligata, tiel ke ĉiu ano de la familio havu aliron al siaj plej ŝatataj radioprogramoj. Kiel infano mi estis, evidente, la lasta sur la prioritatlisto. Pri televidado ne eblas paroli en mia infana vivo – la unua televidilo aperis en la domo de miaj gepatroj, kiam mi jam estis for en la urbo.
Restis, do, legado. Libroj ĉiam allogis (kaj neniam ĉesis fari tion miakaze) min. La fakto ke de jardekoj mi vivas inter/kun/per libroj ne estis io planita. Tio venis same nature kiel la griziĝo de mia hararo.

Kiel vi trafis Esperanton? Kaj kiel la lingvo, la movado influis vian vivon – kiel mi komprenas, ne nur la profesian?
Kvankam mi estis aŭdinta pri Esperanto jam kiel adoleskanto, mia unua kontakto kun la lingvo okazis en 1981 (t. e. antaŭ 40 jaroj. Ĉu tio faras min “veterano”?). Post lego de kelkaj bazaj informoj (kiuj tiam ŝajnis al mi troigaj) pri la lingvo en iu krucvortenigma revuo, mi petis aldonajn informojn kaj materialojn de la tiama rumana Kolektivo Esperanto-Interlingvistiko. La ricevitaj lernomaterialoj kaj periodaĵoj instigis min ekstudi la lingvon. La rapida sukceso stimulis min lerni pli. Ĉio posta venis nature. Ĉu indas mencii ke mi tute ne bedaŭras la “malŝparitajn” (dirus iuj) tempon, energion, monon?
La temo “kiel Esperanto influis vian vivon” en mia kazo postulus tutan artikolon. Ni lasu tion por alia okazo.

Ne estas multaj personoj, kiuj perlaboras sian panon per Esperanto. Aliflanke, tio ne estas premio, sed dediĉo. Vi decidis agordi vian vivon por servi al Esperanto. Ĉu vi ripetus la saman vojon kun viaj hodiaŭaj scio kaj sperto?
Al via “tio ne estas premio, sed dediĉo” eble aldonindas “kaj puno”. Kiam oni laboras por Esperanto, oni devas havi dikan haŭton. La batoj venas ne nur de ekstere (aparte, la mokoj de tiuj, kiuj – sen esti tuŝintaj ion ajn Esperantan – “scias” ke Esperanto estas io mortinta, ke tia projekto havas nenian ŝancon realiĝi, ke “neniu parolas tiun nefunkcikapablan lingvon”), sed ankaŭ de interne: abundo de “spertuloj”, kiuj neniam faris iun laboron, scias pli bone kiel plenumi tiun laboron.
Dirinte tion, mi respondu vian demandon: jes, mi sekvus la saman vojon. Eble, mi pli atentus ĝiajn malebenaĵojn, sed ignori ĝin mi ne povus.

Kiel oficisto de UEA kaj libroservisto vi spertas ĉiutage ke la nivelo de niaj libroj kaj agadoj ofte ne atingas la nivelon de similaj inicatoj ekster Esperantujo. Kiel oni povus profesiigi la movadon?
Grandan parton de la laboro farata ene de nia mondeto faras volontuloj. Tre (mi bedaŭras diri, tro) ofte ili estas pli entuziasmaj ol sciaj pri tio, kion ili faras. Evidente, volontula laboro estas kaj necesa kaj bonvena en movado, kiel la nia – ni ne havas malantaŭ ni ministeriojn pri financoj, kiuj verŝus milionojn en niajn projektojn por povi pagi verajn profesiulojn. Tamen la entuziasmo kaj la bonvolemo ne sufiĉas. Necesas ankaŭ konoj kaj spertoj. Tiujn oni ja devas akiri!
Ofte volontuloj aperas kaj, pro diversaj kialoj, malaperas kiel nuboj post pluvo. Bedaŭrinde, ne ĉiuj el ili komprenas, ke bonvolemo ne sufiĉas. Aliflanke, ne ĉiuj, kiuj laboras kun volontuloj, komprenas ke tiuj ĉi ne estas sklavoj, ke ili havas sian dignon, kiun oni devas respekti. Pro la aroganteco, memfiero kaj troa memfido de iu aŭ alia, ofte ni perdas kapablajn homojn, kiuj en la estonteco povus grave kontribui al nia movado. Sen nova sango (t. e. novaj kapabluloj kaj profesiuloj), ni – kiel tuto – ne povas profesiiĝi. Kaj tio montriĝas en niaj produktaĵoj.

Mi esperas, ke mi ne malkaŝos sekreton, se mi diros, ke vi laboras nun pri granda rumana-Esperanta vortaro. Enorma tasko, kiun normale realigus teamo da homoj, en ĉi tiu okazo estas plenumata de solulo. Kiel aspektas tiu laboro? Kiom da tempo ĝi postulas?
Baldaŭ post mia esperantistiĝo, mi komencis traduki (kaj retrotraduki). Laŭ mi, (retro)tradukado estas unu el la plej bonaj (eĉ se malfacilaj) manieroj plialtigi sian lingvonivelon. Probable pli bona ol originala verkado.
Ekde de la komenco de mia Esperanta vivo, mi sentis la mankon de seriozaj Esperantaj vortaroj por la parolantoj de la rumana. Ĉar mankis la ŝanco, ke en la tiama Rumanio (temas pri la 1980aj jaroj) kompiliĝu tiaj vortaroj, mi komencis surslipigi vortojn por mia persona uzo. Dum pli ol 20 jaroj “mia” ĉambro en la gepatra domo estis ornamita de miaj sliparoj. Kiam eblis al mi reviziti Rumanion sendanĝere (post 1989), okaze de ĉiu vizito mi prenis kun mi al Usono kelkajn sliparojn, kies enskribojn mi komencis enkomputiligi. Montriĝis ke la principoj, laŭ kiuj mi eklaboris, ne taŭgis. Do, frue de la nuna jarcento mi rekomencis laŭ pli rigoraj reguloj.
Nu, kompili dulingvan vortaron estas titana laboro. Oni devas sekvi la evoluon ne de unu lingvo, sed de du. Tio kreas evidentajn problemojn, aparte por iu, kiu ne vivas en la lingva etoso de unu el la lingvoj. Tamen kun espero kaj obstino oni antaŭeniras.
Kompili grandan vortaron, kiam oni havas devigan laboron panodonan, ne estas facile. La daŭro de tia entrepreno estas neantaŭvidebla, kaj laŭ la tempopaso montriĝas, ke ĉiujn limdatojn oni devas rekonsideri. En mia kazo “vortarista” laboro okazas aldone al mia profesia laboro kaj ja dependas de ĝi. En tagoj kiam laceco, deprimo, pigro, nervozeco regas, la aldona laboro perdas sian gravecon, kaj tiam okazas nenio rilate al tiu projekto. Se ĝi entute sukcesos, ĝi estos forpreninta kelkdek jarojn el mia vivo. Ĉu ĝi meritas la penon? Tion respondu aliaj… kaj ne nun.

Ĉu vi tenas kontakton kun la Esperanto-movado en Rumanio? Kiel statas la aferoj en via devenlando?
Mi estas en regula kontakto kun individuoj tie. Kun la movado mem, ne. Same ne kun la nacia Esperanto-organizaĵo. Tamen, sporade, ankaŭ kun ili mi havas kontakton.
Kiel ĉie, ankaŭ en Rumanio la agado por Esperanto regresis. La kialoj estas pluraj, kaj trakti ilin ĉi tie ne indas. Estas sciate, ke kritiki estas pli facile ol mem fari. Prefere esprimi bedaŭrojn ol kritiki situacion, kiun oni ne bone komprenas.

Rumanio estas unu el malmultaj eŭropaj landoj en kiuj ankoraŭ neniam okazis Universala Kongreso de Esperanto. Ĉu vi vidas eblon ŝanĝi tion?
Antaŭ preskaŭ dudeko da jaroj mi sugestis, ke oni esploru pri tio. Montriĝis ke, ĝenerale, mankas intereso pri tiu temo kaj ĉe niaj samlingvanoj en Rumanio kaj ĉe tiuj, kiuj faras la decidojn pri la urboj gastigontaj Universalan Kongreson. Pri unu afero oni certu: mi ne povas enmiksiĝi en tiajn decidojn, sekve mi ne povas ŝanĝi tion. Kaj, fakte, kial mi volus tion?

Jen kaj jen oni mencias vian pensiiĝon, kiun la nederlanda registaro iom post iom puŝis foren en la tempo. Bedaŭrinde, la mencioj aperas kutime lige kun la necerta estonteco de la libroservo de UEA…
Pri la estonteco de UEA kaj ĝia libroservo mi scias nenion. Tiuj, kiuj ja povus scii ion, silentas…

Sed kio pri via persona estonteco? Kiel vi ĝuos la pensiulan vivon? Ne diru, ke vi legos librojn, tion ni jam scias!
Aldone al legado, mi ŝatus fari iom da vojaĝoj. Estas tiom da lokoj, kiuj meritas viziton! Kaj, certe, daŭrigi mian agadon kiel tradukanto de rumania literaturo.

Fine, ĉu vi ŝatus aldoni kelkajn vortojn speciale por la legantoj de La Ondo de Esperanto?
Unue, mi diru gratulojn al la redaktoroj/eldonantoj de La Ondo, kiuj dum tiom da jaroj regalis min per unu el la plej popularaj periodaĵoj en Esperanto. Al la legantoj mi diru, ke tia eldonaĵo meritas ilian subtenon, ne nur per pozitivaj opinioj.

Intervjuis Paweł Fischer-Kotowski

La supra foto pri Ionel Oneț aperis ankaŭ en Făclia – loka ĵurnalo de Kluĵo – kiu raportis pri la jubileo de sia iama urbano.

Pli da informoj pri Ionel Oneț estas en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 221–222.

Ĝi estas intervjuo el la somera (junia) numero de La Ondo de Esperanto (2021).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №2 (308).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/05/ionelonet

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi