Ĉinaj esperantistoj vizitis la muzeon de Lusin

Lu Xun

Por festi la centjaran jubileon de la fondiĝo de Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) kaj Pekina Esperanto-Asocio (PEA) la 21an de majo 2021 organizis viziton de la muzeo de Lu Xun, konata en Esperanto kiel Lusin. En la muzeo esperantistoj vidis historiajn materialojn pri li kaj pri Esperanto kaj pli profunde konatiĝis kun la granda verkisto.

Lu Xun (1881-1936) estas konata ĉina verkisto kaj fondinto de la moderna ĉina literaturo. Li antaŭenigis Esperanton nelonge post enkonduko de la lingvo al Ĉinio kaj subtenis ĝin per praktikaj agadoj dum sia vivo. Kiam Lu Xun instruis en la Pekina Universitato, li konatiĝis kun Esperanto sub la influo de Cai Yuanpei (1868-1940), tiama prezidanto de la universitato. La universitato havis Esperanto-kursojn ekde 1917 kaj en 1922 ĝi dungis, proponite de Lu Xun, la Esperanto-verkiston Vasilij Eroŝenko por instrui la lingvon. La 23a de majo 1922 la Pekina Esperanto-Instituto estis fondita. Zhou Zuoren (1885-1967), plijuna frato de Lu Xun, estis elektita kiel ĝia prezidanto, kaj Lu Xun ĉeestis la malferman ceremonion.

Lu Xun

Kunfotiĝo de Lu Xun (la tria de maldekstre) kun Eroŝenko (la kvina de maldekstre) kaj aliaj

En 1923 Lu Xun ekinstruis la ĉinan literaturon en la Pekina Speciala Esperanto-lernejo kune starigita de Cai Yuanpei, Wu Zhihui (1865-1953) kaj Chen Shengshu (?-1968, en Esperanto: Sinso). La lernejo ĉesis en la 20a de marto 1925.

Noveloj de Lusin

Esperanto-versio de novelaro de Lu Xun (la unua de dekstre) konservata en la muzeo

En la muzeo esperantistoj rigardis manskribaĵojn, fotojn kaj librojn de Lu Xun, precipe tiujn, kiuj rilatas al Esperanto kaj al diskonigo de la lingvo. Oni diris, ke la vizito helpas ilin pli bone informiĝi pri la vivo de Lu Xun kaj kompreni la progreson de la nova Ĉinio gvidata de KPĈ.

Han Xin
Xie Ruifeng

Fotoj: Li Yuwei (1), Han Xin (2, 3)

Legu ankaŭ:

Aleksander Korĵenkov: Lusin // La Ondo de Esperanto, 2014, №3.
Rete: https://sezonoj.ru/2014/03/lusin/

Fonto: El Popola Ĉinio http://espero.chinareports.org.cn/2021-05/24/content_77523141.htm

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi