La Virtuala Kongreso, kiu anstataŭas la nuligitan Universalan Kongreson de Belfasto, okazos de la 17a ĝis la 24a de julio 2021. La evento estas organizata de Universala Esperanto-Asocio kunlabore kun TEJO, E@I kaj Vinilkosmo. Kadre de la ĝi okazos bunta junulara programo, mallonge JuPo, prizorgata de teamo de volontuloj.
Se vi estas membro de TEJO/UEA, vi povas aliĝi al la kongreso senpage ĝis la 4a de julio 2021, ĉe https://vk.esperanto.net/.
Venu partopreni la plej grandan Esperanto-aranĝon de la jaro kaj mojosigi ĝian programon!
Kiel kontribui? Vi povas fari tion per…
– kultura aŭ arta prezentaĵo
– mallonga filmeto pri via loĝloko (maks. 10 min.)
– metu vian urbon aŭ vilaĝon sur la mapon de la virtuala Titanika ekskursa tago!
– vojaĝigo en fikciaj lingvoj aŭ mondoj
– ĉu vi sciis ke Belfasto gastigis la filmadon de Ludo de Tronoj?
– prezentado de via klubo aŭ asocio
– prelego aŭ ateliero
– diskutrondo
– kvizo
– ludo
Uzu la formularon por la kerna programo (12-18 UTC) aŭ kontaktu nin ĉe jupo@vk.esperanto.net por aliaj programeroj (ajnatempe) ĝis la 14a de junio.
Dum la ferma tago de la kongreso okazos la talentokonkurso “Mondovizio”. Montru vian talenton per poemo, kanto, ĵonglado, sporta spektaklo aŭ alia aktivaĵo laŭ via kreemo. Via filmeto daŭru maksimume tri minutojn kaj estu sendata per WeTransfer al jupo@vk.esperanto.net ĝis la 21a de julio.
En la mesaĝo menciu per kiu nomo vi ŝatus esti prezentata en Mondovizio kaj kiun landon vi reprezentas – fikciaj nomoj kaj landoj ankaŭ bonvenas.
Ni antaŭĝojas vidi vin en la Virtuala Kongreso!