101 rusaj poemoj: Literatura suplemento al La Ondo

La Ondo de EsperantoEl la rusa poezio / Kompilis Valentin Melnikov kaj Aleksander Korĵenkov; Tradukis el la rusa Valentin Melnikov; Antaŭparolo kaj biografiaj notoj de Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 2020. — 90 paĝoj. — (Literatura suplemento al La Ondo de Esperanto, 2019).

Daŭrigante la tradicion, la redakcio de La Ondo de Esperanto publikigis, kiel suplementon por la 2019a jaro, la poemaron El la rusa poezio. Ĝi entenas 101 verkojn de 22 aŭtoroj ekde Miĥail Lomonosov ĝis K[onstantin] R[omanov]. Ĉi tiuj poemoj aperadis dum ok jaroj ekde julio 2007 ĝis aŭgusto 2015 en la rubriko “Rusa Antologio” de La Ondo de Esperanto. Aldone estas enmetitaj kelkaj tradukoj, kiuj pro lokomanko ne povis esti presitaj en la papera Ondo.

La proponata poemaro ne pretendas esti neta antologio de la rusa poezio por la pritraktita 150-jara periodo, ĉar la elekto de la poemoj neeviteble respegulas la literaturan guston de la tradukinto, nia redakciano Valentin Melnikov. Pro tio oni trovas en ĉi tiu volumo, ekzemple, pli multajn humuraĵojn, satirojn kaj epigramojn, ol kutime estas en similaj antologioj de la rusa poezio. Sed tio tute ne senvalorigas ĉi tiun eldonaĵon, kiu je la nuna tempo estas la plej reprezenta antologio de la klasika rusa poezio en Esperanto.

La novan bitlibron, pretigitan laŭ la normo “pdf”, senpage ricevas ĉiuj pasintjaraj abonantoj de La Ondo de Esperanto kaj ĉiuj novaj abonantoj, amikoj kaj patronoj de La Ondo.

Neabonantoj povas ricevi la poemaron El la rusa poezio nur kontraŭ la abonapago por 2020. Grave: aboninte la Ondon por 2020 oni ricevas la rajton ricevi la jarkolektojn de La Ondo de Esperanto por la jaroj 2017-19 (33 numeroj sur pli ol 2000 paĝoj) kaj la literaturajn suplementojn por la jaroj 2017 (Superforta ambicio de A. Saĥarov) kaj 2018 (Orienta alamanako).

Fariĝu abonanto, amiko aŭ patrono de La Ondo de Esperanto http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/03/ondo-58

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi