Montrealo superis Vankuveron: 803 aliĝintoj al la 105a UK

MontrealoLa nombro de la aliĝintoj al la 105a Universala Kongreso de Esperanto superis 800. Je la 2a de marto al la kongreso, kiu okazos ekde la 1a ĝis la 8a de aŭgusto 2020 en Montrealo (Kanado), aliĝis 803 personoj el 55 landoj – je unu aliĝinto pli multe ol al la antaŭa Kanada UK, tiam en la 1984a jaro 802 personoj aliĝis al la 69a mondkongreso esperantista en Vankuvero.
Plej multaj aliĝintoj nun estas en Usono – 136, sekvas la kongreslando Kanado kun 95 aliĝintoj; en la tria loko estas Francio kun 91 kongresanoj – ja la kongreso okazos en Franclingvujo. Vidu la laŭlandan plejliston (landoj kun pli ol dudek aliĝintoj):

Usono 136
Kanado 95
Francio 91
Brazilo 55
Germanio 54
Japanio 53
Koreio 39
Ĉinio 29
Italio 21

Probable la Montreala kongreso estos la plej amasa inter la nordamerikaj UKoj:

1910: UK-6 en Vaŝingtono (Usono) – 357 aliĝintoj
1915: UK-11 en San-Francisko (Usono) – 163 aliĝintoj
1972: UK-57 en Portlando (Usono) – 923 aliĝintoj
1984: UK-69 en Vankuvero (Kanado) – 802 aliĝintoj
2010: UK-105 en Montrealo (Kanado) – jam 803 aliĝintoj

Oni povas aliĝu al la 105a UK per la reta aliĝilo.

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/03/montrealo-8

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi