Nekonata Zamenhofa verko en nekonata mondlingvo

Zamenhof

Serĉante materialon pri Zamenhofoj, mi vizitadis en Moskvo la Ruslandan Ŝtatan Bibliotekon (RGB), kiu antaŭe estis konata kiel la biblioteko Lenin. En ĝi estas pluraj verkoj de nia Ludoviko, de lia patro kaj de aliaj Zamenhofoj. Mi utiligis, speciale ĉe kompilado de la bibliografio de M. F. Zamenhof (parto 1, parto 2), ankaŭ la bibliotekan retkatalogon kaj, ricevinte la menditajn librojn mi plurfoje konstatis ke la katalogo enhavas erarojn.

Sciante pri oftaj eraroj, mi ne multe atentis jenan muzikan eldonaĵeton:

«Розеноер И. Белла серо я л’урбетто: Дума: Для голоса и ф.-п. / Слова Заменгофа. – СПб.: Иогансен, ценз. 1886. – 3 с. МЗ 188/1188».

Dum kelkaj lastaj jaroj mi ne estis en Moskvo, kaj ĉar ĉi-somere mia edzino Halina pro siaj sociaj taskoj (ŝi estas vicprezidantino de Ruslanda asocio de renmalsanuloj) devis viziti Moskvon, mi petis ŝin, se ŝi trovos tempon, viziti la bibliotekon kaj trovi ĉi tiun verkon.

Post iom da aventura serĉado, ŝi ricevis ĝin. Temas pri grandformata tripaĝa “kajero”, kiu enhavas okversan kantaĵon de Zamenhof kun muziknotoj de I. Rozenoer. Ĝi estas verkita en unu plia Praesperanto, kiun ni nomu Praesperanto III, aldone al Praesperanto I (Lingwe Uniwersala, 1878) kaj Praesperanto II (Lingvo Universala, 1881). Kurioze, la tuta teksto estas presita per literoj de tiutempa rusa alfabeto, dum la muzikaj indikoj (italaj) estas latinliteraj.

Sur la kovropaĝo estas jena ruslingva teksto (por ne turmenti la nerusajn legantojn mi latinliterigas ĝin kun traduko/klarigo inter krampoj):

ZamenhofLa Mondo Lingo.
Vsemirnyj jazyk g-na Zamengofa. (Tutmonda lingvo de s-ro Zamenhof)
Lá dinko. – Duma. (Penso)
Bella sero ja l’urbetto.
Prekrasnyj veĉer. (Belega vespero)
Slova g. Zamengofa, (Vortoj de s-ro Zamenhof)
Muzyka I. Rozenoera. (Muziko de I.Rozenoer)
Sobstvennostj avtora. (Propraĵo de la aŭtoro)
Cena 40 kop. (Prezo 40 kopekoj)
S. Peterburg, u A. Iogansena (S. Peterburgo, ĉe [= eldonita de] A. Iohansen)
Litografija g. Ŝmidta, Kirpiĉ. per. 1 (Presejo de s-ro Ŝmidt, str. Kirpiĉnyj. 1)

En la fino de la lasta paĝo oni legas, ke la 9an de aŭgusto 1886 ĝi estis permesita de la Peterburga cenzuro.

En la dua kaj la tria paĝoj estas kantoteksto, kiun mi reskribas per literoj Esperantaj.

Bella sero ja l’urbetto
Lue njo brué
E missino i rondetto
Dolĉe deklamé
Ŝo pri vivo detruatta
Sente rakontá
E ma vundo la kaŝatta
Ree mon dolá.

Laŭ la ritmo, estas klare, ke lastaj vortoj en la parnombraj versoj havas akcenton je la lasta silabo, do, oni legu: brué, deklamé; rakontá, dolá. La lasta verso “Ree mon dolá” estas kantenda dufoje.

Sub la titolo, antaŭ la muziknotoj estas la ruslingva traduko, kiun mi laŭvorte tradukas al Esperanto.

Bela vespero ekster la urbeto –
Ĉirkaŭe nenio bruas,
Kaj fraŭlino en rondeto
Dolĉe deklamas.
Ŝi pri vivo detruita
Kun sento rakontadis,
Kaj mia vundo kaŝita
Denove min ekdoloris.

Sed jam sen legi la tradukon, ĉiu esperantisto, kiu almenaŭ unu fojon legis la Unuan Libron, tuj konstatas, ke ĉi tiu Dinko (anglismo el “think”, same kiel “miss”ino por fraŭlino) estas nenio alia ol la ĝermo de la unua strofo de Mia penso, kiun, danke al Gaston Waringhien, ni bone konas laŭ Pinto de Hemza en Praesperanto II, verkita en aŭgusto 1882 (Vidu en Lingvo kaj vivo, p. 30-31).

Bella sero jal urbetto
Lue fio brué
E il rondo un puettaŭ
Dolće deklamé.
E pri vivo pri nantassa
Sente śo pallá
E ma blesso ne koprassa
Plescie veksá.

Tiuj malmultaj el niaj legantoj, kiuj neniam legis la Unuan Libron, ĝuu fine la netan version el la jaro 1887a.

Sur la kampo, for de l’ mondo,
Antaŭ nokto de somero,
Amikino en la rondo
Kantas kanton pri l’ espero.
Kaj pri vivo detruita
Ŝi rakontas kompatante, –
Mia vundo refrapita
Min doloras resangante.

Ĉu ĉio klaras? Preskaŭ ĉio, sed restas almenaŭ unu problemeto. Post la rusa traduko estas jena referenco: «“Novosti”, la 24a de julio 1886.» Temas pri Novosti i Birĵevaja gazeta (Novaĵoj kaj Borsa Ĵurnalo). Ĉi tiu Peterburga ĵurnalo aperis du fojojn ĉiutage, sed la atenta legado montris, ke en neniu el la du eldonoj (serĉitaj laŭ la Julia kaj Gregoria kalendaroj) estas informoj ligeblaj kun ĉi tiu Zamenhofa eldonaĵo (informoj pri apudurbaj koncertoj, en kiuj eble fraŭlinoj dolĉe deklamis, kaj anoncoj pri lingvaj kursoj, inter kiuj ne menciiĝas La Monda Lingvo, ne estas konsiderindaj).

Ni esperas, ke inter la esperantistoj – kiuj ŝajne estas tre muzikemaj – troviĝos kapablulo, kiu laŭ la originaj muziknotoj belvoĉe kantos la Dinkon kun pianakompano jam je la nuna Zamenhofa Tago.

Aleksander Korĵenkov

Ĝi estas artikolo el la postkongresa aŭgusta-septembra kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №8-9.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2016/12/zamenhof-11

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Historio kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

4 Responses to Nekonata Zamenhofa verko en nekonata mondlingvo

  1. Chielismo diras:

    Cyril Brosch, Saluton! Ĉu vi povas instrui al mi, kiam Zamenhof ekhavis ideon pri akuzativo N? De kie aperis akuzativo N?

  2. Cyril Brosch diras:

    Jen ankoraŭ pli penso (dinko): Ĉu eble estas preseraro en la jaro? Eble ne estas 1886, sed 1885 aŭ 1884? Estus inde kontroli la gazeton por la 24a de Julio de tiuj jaroj.
    Mian suspekton vekis la fakto, ke ŝajnas strange al mi, ke nur unu jaron antaŭ la Unua Libro la gramatiko de la lingvo estas esence la sama kiel en 1881 (krom -l → -n kaj la forfalo de la stranga -aŭ), dum tiu de 1887 tute malsamas, precipe rilate la verbon.

  3. Cyril Brosch diras:

    Tio estas treege interesa eltrovaĵo, la lingvaĵo de 1886 bone montras la transiron de la volapukeca formo de 1881/82 al la konata Esperanto de 1887, kvankam estas vere interese, ke la 1886-a versio gramatike estas pli proksima al la 1882-a ol al la 1887-a versioj. Do la aserto (mi ne plu scias, kie mi legis ĝin), ke Esperanto estis pli-malpli preta en 1885 kaj devis atendi du jarojn sian publikigon pro monaj kialoj, estas aŭ malĝusta aŭ la teksto de 1886 devenas el pli frua tempo (kio estus stranga).

    Ankaŭ min tre interesas pli legebla skanaĵo, precipe de la teksto. Mirigias min, ke la preterita pasiva participo estas -ata en ‘detruata’ sed -atta en ‘kašatta’, unu el la du formoj devas esti mistajpo.

  4. Interesa informo!

    Mi kiel muzikemulo ĝojus almenaŭ rigardeti la notojn de la kanto (eble eĉ ludi ĝin iom poste), sed la bildo, prezentita en la paĝaro, estas tro malgranda, dum la ligilo al la biblioteka paĝaro al mi persone prezentas nenion utiligeblan. Bv. kontroli ĝian ĝustecon.

Respondi