UEA renovigis sian Statuton

Per 7751 ĝis 8348 jesaj voĉoj el la 9054 esprimitaj voĉoj, poŝte senditaj al la Centra Oficejo en Roterdamo, la membroj de UEA esprimis sian aprobon pri aro da ŝanĝoj proponitaj en ĝia Statuto.

“Ni estas feliĉaj, ke tiuj proponoj de nia Komitato ricevis la benon de niaj membroj”, reagis d-ro Mark Fettes, la Prezidanto de UEA. “Ili inkluzivis plurajn necesajn paŝojn por modernigi la Asocion kaj faciligi la demokratian partoprenon de niaj membroj.”

Ŝanĝoj en 20 artikoloj de la Statuto, unu triono de la tuto, estis diskutitaj kaj aprobitaj de la Komitato de UEA dum ĝia kongresa kunsido en Nitro. Laŭ la preskriboj de la Statuto mem, tiaj ŝanĝoj bezonas la aprobon de la membraro por efektiviĝi. La lasta Ĝenerala Voĉdono okazis en 1979 kaj 1980.

“La nombrado estis longa procezo”, aldonis d-rino Veronika Poór, la Ĝenerala Direktoro de UEA. “Niaj oficistoj, kiujn superrigardis niaj tri voĉdonkontrolantoj elektitaj de la Komitato, pasigis longan tagon malfermante kovertojn kaj kontrolante la voĉojn. Pro tio, ke la ŝanĝoj bezonas pozitivan subtenon de pli ol duono de nia membraro por efektiviĝi, daŭris longe ĝis ni povis esti certaj pri la rezulto.”

La voĉdonkontrolantoj estis Osmo Buller, Joop Kiefte kaj Rob Moerbeek. Ili nombris la voĉojn sur entute 1340 indidivuaj voĉdoniloj kaj 37 voĉdoniloj de la landaj asocioj kaj 5 voĉdoniloj de fakaj asocioj. La landaj asocioj voĉdonis nome de la aligitaj membroj de UEA en sia lando, uzante diversajn metodojn por sondi ilian opinion.

La Statuta ŝanĝo, kiu vekis plej multe da diskuto, estis la transformo de TEJO el “integra parto” de UEA al “jure memstara asocio, al kiu UEA konfidas la organizadon de siaj junaj membroj.” Laŭ la Prezidantoj de UEA kaj TEJO, tamen, la kunlaborado inter la du asocioj restas same proksima kiel antaŭe, kaj eĉ pliintensiĝas sur diversaj kampoj.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2016, №659.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi