Verkoj, kiuj donas honoron al la verkinto (2)

Mark ZamenhofEn la februara Ondo ni prezentis tri lernolibrojn kaj unu gramatikon de la germana lingvo, kiujn verkis Mark Fabianoviĉ (Esperante: Marko) Zamenhof. Nun sekvas prezento de ceteraj libroj de M. F. Zamenhof, kiuj troviĝas en la kolekto de la Ruslanda Ŝtata Biblioteko (RŜB).

KOMPARA FRAZEOLOGIO

En la 1875a jaro en la presejo de I. Goldman (Varsovio) aperis la 48-paĝa Kompara rusa-franca-germana frazeologio, aŭ Kolekto de proverboj, sentencoj, popoldiroj kaj idiotismoj en ĉi tiuj tri lingvoj. Pro la titolpaĝa klarigo oni scias, ke ĝi estas “Parto 1, rusa-franca-germana”[14]. Tamen en la trilingva antaŭparolo de la aŭtoro (li subskribis ĝin ruse М. Ф. Заменгоф, sed france kaj german\e M. F. Samenhof) mankas indiko pri la partoj 2 kaj 3. Eble ili estis intencitaj kun la franca kaj la germana, kiel la lingvoj, en kiuj la materialo estus alfabete ordigita laŭ la kapvortoj.

La Varsovia Cenzura Komitato permesis presi ĝin la 19an de majo 1873, kiam Marko Zamenhof kun sia familio ankoraŭ loĝis en Bjalistoko. Sed la eldono prokrastiĝis por du jaroj – evidente pro la transloĝaj klopodoj, pro la posta establiĝo en Varsovio, kaj pro la prepariĝo al kaj plenumo de la universitata instrurajta ekzameno.

La bibliografia registro de ĉi tiu libro en RŜB entenas plurajn erarojn inkluzive de la malĝusta eldonjaro. Ve, sed eraroj estas ne nur pri ĉi tiu libro…

Nur tridek jarojn poste, jam post la emeritiĝo de Marko, aperis la dua eldono (Varsovio: Gins, 1905) de la frazeologio, kiu iĝis kvarlingva pro la aldono de la pola lingvo. Ĉi tiu eldono, kies titolpaĝon reproduktis Holzhaus en Doktoro kaj lingvo Esperanto[15] kaj en la dua volumo de la Galerio[16], mankas en la Ruslanda Ŝtata Biblioteko.

Post la publikigo de la du komencaj kajeroj de la dua eldono, Marko decidis aldoni al ĝi kvinan lingvon, kaj Ludoviko pretigis la Esperantan version, kiu aperis ne kiel la kvina kolumno (kolono, laŭ Marko), sed kiel apartaj kajeroj kun la titolo Proverbaro Esperanta, eldonitaj en unu volumo ĉe Hachette en 1910 konforme al la origina ruslingva alfabeta vortordo. Nur en 1961 danke al Gaston Waringhien ĉe Stafeto aperis Proverbaro Esperanta ordigita laŭ la Esperanta alfabeto (2a eld., 1974), sed ĉar ĝi estas eldonita kiel la verko de Ludoviko mem, ne de lia patro, ni ne kalkulas ĝin en nia statistiko.

RŜB havas la unuan kajeron de la tria eldono de la Kompara rusa-pola-franca-germana-esperanta-latina kaj hebrea frazeologio[17]. Sed la unua kajero enhavis la kolekton de proverboj, sentencoj kaj popoldiroj en la lingvoj rusa, pola, franca kaj germana. Ĉi tiu 32-paĝa kajero, presita ĉe Gins en 1907 estis ordigita laŭ la ruslingvaj kapvortoj kun nur du unuaj komencliteroj, de la vorto авось ĝis la vorto быть. Ĉu aperis kajeroj kun Esperanta, latina kaj hebrea versioj, kiuj laŭ la dulingva (rusa kaj Esperanta) rimarko “estas eldonataj en tiu sama ordo en apartaj libretoj, kiel aldono al la komuna libro de la Frazeologio”? En RŜB ili mankas.

La dua kaj la tria eldonoj de la Frazeologio mencias, ke la unua eldono (1875) estis rekomendita de la Scienca Komitato de la Ministerio pri Popola Klerigado por la gimnaziaj bibliotekoj.

LA BIBLIA HISTORIO

Marko Zamenhof instruis la hebrean religion ne nur en la ŝtata porjuda lernejo Bjalistoka (kaj en sia Bjalistoka lernejo por judaj knabinoj), sed interalie, en la 1a Varsovia Vira Progimnazio (lernejo kun la programo de la unuaj kvar gimnaziaj klasoj). Kompreneble, li verkis lernolibron ankaŭ por ĉi tiu studobjekto, en kiu li estis plej bone salajrata de la ŝtato[18] kompare kun aliaj studobjektoj.

La retserĉilo de RŜB donas indikojn pri ok eldonoj (ekde la 4a ĝis la 11a) de lia Konciza Biblia historio kun mallonga kateĥismo de la religia-morala instruo: Lernilo por lernejoj por judoj. Fakte, ĉiam aperis nur la unua parto De la kreo de la mondo ĝis la tempo de la Juĝistoj.

Ricevinte la menditajn plej fruan (4) kaj la plej lastan (11) eldonojn, mi konstatis, ke la katalogo denove eraras: antaŭ mi kuŝis ne la kvara (1893), sed la dua eldono[19], prespermesita la 25an de februaro 1891 kaj eldonita en la sama jaro de Gins. La titolpaĝa noto informas, ke ĝi estas aprobita de la Scienca komitato de la Ministerio pri Popola Klerigado kiel lernolibro en popolaj lernejoj kaj en progimnazioj. La popularecon de ĉi tiu historio atestas la fakto, ke la 11a eldono aperis en 1908, post la forpaso de la aŭtoro kaj kvar jarojn post lia emeritiĝo.

Kompreneble, la “Biblia historio por judoj” entenas ankaŭ la historieton pri Babelturo kiel la okan ĉapitron. Ĝia interpreto mirige malsimilas al la tradicia, ĉar laŭ la Biblio laŭ Marko Zamenhof la unulingva homa popolo ekkonstruis la turon pro la timo disiri, kiel specon de (senluma) lumturo de ĉie videbla, dum laŭ la Genezo ili konstruis ĝin por akiri gloron antaŭ ol – evidente, laŭ sia propra volo – disiri sur la supraĵo de la tuta tero[20]. Imagu do Markon, kiu jene klarigas al la judaj gimnazianoj, dum la romkatolikaj kaj rusortodoksaj lernejanoj havas samtempe siajn proprajn religiajn lecionojn en aliaj ĉambroj:

Deveninte de unu sama homo, la homoj parolis unu lingvon kaj konsistigis unu popolon, dense amasiĝinte en unu sama terpeco kaj malvolonte disiĝante unu de la aliaj. Timante disiri, ili entreprenis konstruadon de grandega turo, kiu per sia pinto tuŝus la ĉielon. Sed la Eternulo, dezirante por la bono de la homaro, ke ili disiĝu, konfuzis iliajn lingvojn, kaj do ili subite ekparolis diverslingve kaj, nekomprenante unu la alian, estis devigitaj ĉesigi la laboron kaj disiri sur la tero en ĉiujn direktojn. De tio aperis diversaj popoloj, parolantaj diversajn lingvojn.[21]

Spirhaltige moderna kompreno de la plurlingveco: ne Dia puno de la homaro, sed ĝia bono!

ENKONDUKO EN GEOGRAFION

La plej ofte eldonita lernolibro de M. F. Zamenhof estis nek lia Biblia historio por judoj kun 11 eldonoj, nek lia unua lernolibro de la germana kun 14 konataj eldonoj. Ne malpli ol 15 eldonojn havis lia Prepara kurso de la ĝenerala geografio en kateĥisma formo por la unua klaso de gimnazioj kaj malsuperaj lernejoj. En RŜB estas nur kvin ĝiaj eldonoj, ekde la 11a (1891) ĝis la 15a[22], prespermesita la 18an de oktobro 1899 kaj aperinta en 1900. El aliaj bibliografioj oni scias, ke ĝia unua eldono aperis ankoraŭ en 1869 en la presejo de S. Orgelbrand en Varsovio[23]. Ĝi estas ankaŭ la plej frue eldonita lernolibro el la ĝis nun konataj libroformaj verkoj de Marko Zamenhof, kiu tiam loĝis en Bjalistoko kaj havis 32 jarojn.

La titolpaĝo informas, ke ekde la tria eldono ĝin rekomendis la jam nomita klerig-ministeria komitato kiel instruilon kaj ankaŭ la Komitato de maristaj lernejoj por ties bibliotekoj.

Ankaŭ ĉi tiu 111-paĝa lernolibro kun 26 ilustraĵoj kaj 2 mapoj havas la spuron de la instruisteco de Marko en porjudaj lernejoj, ĉar en la antaŭparolo li atentigas pri nerusaj ruslandanoj en la longa enkonduka frazo:

Ĉiu, kiu okupiĝis pri instruado de geografio en ĝeneralaj lernejoj, kaj speciale en tiuj el ili, en kiuj plej multas infanoj de nerusa deveno, kiuj do ne posedas libere la lingvon de nia patrujo, tiu sendube sentis mankon de tiu lernolibro, helpe de kiu la lernanto povus akiri, kune kun informoj pri geografio, ankaŭ la eblecon ĝuste kaj kompreneble respondi la demandojn, kiujn oni donas al li, sen embarasiĝo pro sia nekontentiga scio de la lingvo.[24]

La libro estas efektive facila, ĝia tria parto, la politika geografio, kaj la suplementoj pri la administra divido de Ruslando, ĝiaj ĉefaj urboj k.s. estas utiligeblaj eĉ nuntempe por tiuj, kiuj serĉas informojn pri tiu periodo. Oni povas ekscii, ekzemple, ke “Varsovio estas tre riĉa kaj bela urbo” (p. 64) kaj ke “en neniu regno de la mondo la klerigo estas tiel disvastigita en la popolaj amasoj, kiel en Prusujo” (p. 72). La unua ilustraĵo en la libro (p. 3) montras tiutempan klasĉambron, sur kies muro oni povas vidi la portreton de la Imperiestro super nigra tabulo, antaŭ kiu estas instruisto montranta aritmetikajn formulojn, kaj sur la dua tabulo estas kretita la konata sentenco “La scio estas lumo, kaj la nescio estas mallumo”.

LEGOLIBRETOJ

Krom la supre priskribitaj lernolibroj en RŜB estas ankaŭ sep volumetoj el la serio Materialo por traduk-ekzercado el la rusa lingvo al la germana kaj franca, kiun M. Zamenhof kompilis kaj provizis per vortaroj en kiuj post la rusa vorto, renkontebla en la teksto, sekvas ĝiaj germana kaj franca ekvivalentoj. Jen la listo:

№1. Puŝkin A. Ĉerkisto (1894),

№2. Lermontov M. Fatalisto (1894),

№3. Puŝkin A. Pafo (1894),

№4. Lermontov M. Maksim Maksimyĉ (1894),

№5. Puŝkin A. Juĝo de Grinjov: Fragmento el la Kapitanfilino (1895),

№6. Lermontov M. Tamanj (1894),

№7. Karamzin N. Sentema kaj malvarma (1895).

En la dorspaĝa reklamo oni povas vidi la 8an eron de la serio, kiu evidente aperis ankaŭ en 1895 en la presejo de Gins:

№8. Fonvizin D. Elektado de guvernisto.

La suba linio de la reklampaĝo informas: “Estas presataj №№ 9 kaj 10”. La katalogo de RŜB ne registras ilin, kaj ŝajnas, ke la presado neniam estis finita, ĉar la reklampaĝoj de la poste eldonitaj lernolibroj mencias la mendeblecon nur de la unuaj ok 20-kopekaj broŝuroj, inkluzive de la dua eldono de Ĉerkisto. Aliaj eroj verŝajne ne estis reeldonitaj.

Resume: ni havas informojn pri tri lernolibroj de la germana lingvo, konciza gramatiko de la germana, plurlingva frazeologio (kaj aparte eldonita proverbaro Esperanta), Biblia historio, lernolibro de geografio kaj ok legolibretoj. Entute, 16 titoloj en almenaŭ 74 eldonoj, el kiuj 35 (preskaŭ duono) estas legeblaj en la plej granda Ruslanda biblioteko.

74 volum(et)oj. Fierinda nombro por aŭtodidakta juda instruisto en periferio de Ruslando! Tio efektive “donas honoron al ilia verkinto”.

NOTOJ KAJ REFERENCOJ

14. Заменгоф М. Ф. Сравнительная русско-французско-немецкая фразеология, или Сборник пословиц, изречений, поговорок и идиотизмов на этих трех языках. Часть 1. Русско французско-немецкая. Варшава, 1875.

15. Holzhaus A. Doktoro kaj lingvo Esperanto. Helsinki, 1969, p. 13.

16. Holzhaus A. Granda Galerio Zamenhofa. Vol 1. Helsinki, 1973, p. 218-221.

17. Заменгоф М. Ф. Сравнительная русско-французско-немецко-эсперантско-латинско- и древне-еврейская фразеология. Сборник пословиц, изречений и поговорок. Отдел первый. Русско-польско-французско-немецкий. Варшава, 1907.

18. Pli detale pri lia ŝtatinstruista kariero legu en la dua eldono de Homarano, p. 41-42.

19. Заменгоф М. Ф. Сокращённая библейская история с кратким катехизисом религиозно-нравственного учения: Пособие для еврейских училищ. Часть 1. От сотворения мира до времен судей. 2-е изд., испр. Варшава, 1891.

20. Gn 11: 4.

21. Заменгоф М. Ф. Сокращённая библейская история с кратким катехизисом религиозно-нравственного учения: Пособие для еврейских училищ. Часть 1. От сотворения мира до времен судей. 11-е изд., испр. Варшава, 1908.

22. Заменгоф М. Ф. Приготовительный курс всеобщей географии в катехизической форме: Для первого класса гимназий и низших учебных заведений. 15-е изд. Варшава, 1900.

23. Заменгоф М. Ф. Приготовительный курс всеобщей географии для низших учебных заведений в катехизической форме, с многими видоизмененными вопросами. Варшава, 1869.

24. Vd. 22, p. III.

Mi ne donas bibliografiajn indikojn pri la eroj el la Materialo por
traduk-ekzercado
, kiuj estas tre similaj unu al la alia; feliĉe ĉi
tiu teksto estas ne scienca studo, sed nur kleriga artikolo.

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №3.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2012/03/motl2/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Verkoj, kiuj donas honoron al la verkinto (2)

  1. Valdas Banaitis diras:

    Nur post 100 jaroj estis elfositaj la radikoj de tiu unika natura lingvokreo. Neniu artefarinto de abortaj lingvopropjektoj havis tian favoran kaj fekundan grundon.

  2. Valdas Banaitis diras:

    Nur post 100 jaroj estis elfositaj la radikoj de tiu unika natura lingvokreo. Neniu artefarinto de abortaj lingvopropjektoj havis tian favoran kaj fekundan gtundon.

Respondi