Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

Foto: Francoise Eriksen

De la 12a ĝis 14a de decembro en Bjalistoko okazis la tradiciaj 15aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj en hejme komforta etoso, mi dirus “Esperant-familia etoso”.

En la malfermo ĉeestis la kreinto de Esperanto, kaj ĉiuj vizitantoj havis unikan ŝancon konatiĝi, babili aŭ eĉ fari fotojn kun Zamenhof!

Fotiĝi kun Zamenhof (Foto: Przemysław Wierzbowski)

La programo estis intensa kaj interesa. Ĉiuj dezirantoj povis ekscii pri la “nekonata” Bjalistoko en fotoprezentaĵo de Nina Pietuchowska; pri Esperantaj muzik-projektoj rakontis Flo Martorell el Vinilkosmo; Kasia Choroszucha kaj Irek Bobrzak prezentis la retradion Varsovia Vento; Edvige Tantin spektigis filmon pri la azia kongreso en Ulanbatoro; pri la itala kuirarto kaj Mona Lisa rakontis Paola Giommoni…

Interesa estis la prezentaĵo de la libro “Revenoj al Krynki” de la belorusa aŭtoro Sokrat Janowicz. Oni anoncis la rezulton de la fabelkonkurso. La fabeloj troveblas en Bjalistokaj kajeroj №5 eldonitaj okaze de la 15aj Zamenhof-Tagoj. Ambaŭ eldonaĵoj estis senpagaj por la sepdeko da partoprenantoj, venintaj el pluraj landoj. Funkciis ekspozicio de infanaj desegnaĵoj dediĉita al Ludoviko.

Bonan humoron kaj ĝuon donis koncerto de francaj muzikistoj Melaine Desnos kaj Jean-Claude Patalano, kaj koncerto de la loka muzikbando Młoda Folkowa Krew. Kune kun la membroj de la bando ĉiuj gastoj gaje kantis la popularan kanton “Feliz Navidad” (Feliĉa Kristnask’). Multe da plezuro la partoprenantoj ricevis de la bongusta naskiĝtaga kuko de Ludoviko.

(Foto: Przemysław Wierzbowski)

Dum la lasta tago okazis ekskurso “Laŭ la itinero de multaj kulturoj kaj religioj”. Ni vizitis la praarbaron Knyszyńska. Ni ne vidis vivantan bizonon, sed tio estis kompensita de diversspeciaj kaj koloraj strigoj, inter kiuj estis eĉ bela blanka neĝostrigo. Ni vizitis ankaŭ la vilaĝon Kruszyniany kie estas la tombo de Sokrat Janowicz.

Tre amuza gvidisto montris al ni la tatarajn moskeon kaj tombejon, kaj multe kaj emocie rakontis pri la tataraj kulturo kaj tradicioj. La tagmanĝon kompreneble ni havis en tatara restoracio. En la vilaĝo Michałowo ni vizitis la ortodoksan lignan preĝejon, kiu estis ornamita de belegaj kolorbildoj.

Nadia Raŝevska

Ĉi tiu artikolo aperis en la februara kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №2.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2015/01/244bjalistoko/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi