Universala Esperanto-Asocio funebras sian eksan prezidanton Kep Enderby, kiu forpasis la 8an de januaro 2015 en la aĝo de 88 jaroj. Li naskiĝis la 25an de junio 1926.
Kep (Keppel) Enderby estis edukita en la Altlernejo de Dubbo kaj en 1944 li aliĝis al la flugarmeo. Li studis juron en la universitatoj de Sidnejo kaj Londono. Ekde 1950 li laboris kiel juristo kaj instruis. Ekde 1962 li estis universitata preleganto. En 1970 li estis elektita al la Aŭstralia Parlamento. De 1972 ĝis 1975 li estis ministro, unue pri aŭstralia produktado kaj poste pri justico. Post tio li denove laboris kiel juristo kaj ricevis la titolon Advokato de la Reĝino. De 1982 ĝis sia emeritiĝo en 1992 Enderby estis juĝisto ĉe la Supera Kortumo de Nova Sud-Kimrio. La iama amatora golf-ĉampiono havis diversajn gravajn funkciojn en tutaŭstraliaj kaj regionaj juraj institucioj. Ekde 2003 li prezidis la regionan societon pri libervola eŭtanazio.
Kep Enderby lernis Esperanton en 1987. De 1992 ĝis 1997 li estis prezidanto de Aŭstralia Esperanto-Asocio. Kiel prezidanto de la Loka Kongresa Komitato li gvidis la organizadon de la 82-a UK en Adelajdo (1997). Dum kvar oficperiodoj, de 1992 ĝis 2004, li estis membro de la Komitato de UEA. En 1998 Enderby estis elektita kiel prezidanto de UEA, funkcio, kiun li plenumis ĝis 2001. Prezidanto de Esperanta Jura Asocio li estis de 1996 ĝis 2002. En la voĉdonado de la revuo La Ondo de Esperanto li estis proklamita la Esperantisto de la Jaro 1999. En 2004 li estis elektita kiel membro de la Honora Patrona Komitato de UEA.
Kiel prezidanto de UEA Kep Enderby elstarigis en siaj paroladoj kaj artikoloj la gravecon de la laboro por la homaj rajtoj. Li pledis ankaŭ por pli proksima kunlaboro inter UEA kaj aliaj Esperanto-organizaĵoj, aparte Sennacieca Asocio Tutmonda, kies fervora membro li estis.
Gazetaraj Komunikoj de UEA, 2015, №565
En la fino de la 2014a jaro ni korespondis rete kun Kep por aldoni detalojn al lia biografio (pli kompleta ol la supra), aperonta en la enciklopedio Nia Diligenta Kalendaro.
Ni funebras kaj kondolencas.
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov
Kep Enderby en La Ondo de Esperanto
UEA: Ĉu nur lingva asocio, aŭ asocio por lingvaj rajtoj? (Parolado en Berlino)
Ni ne devas esti sen influo laborante por plibonigi la mondon: Intervjuo
Tre tre malfelicha mi estas kvankam lau miaj religiaj kredoj mi estighus almenau ne malfelicha char mi kredas ke la morto estas komenco de io nova en la spirita mondo
Kvankam Kep estis ateisto kaj mi estas bahaano ni estis kaj restis amikoj dum longa tempo;
antau unu au du monatoj mi ricevis de li tristan kaj ghisdatigitan informon pri lia malsanigho.
Ege surprizita kaj tushita mi estis antau proksimume 15 jaroj kiam li nomumis min (inter aliaj esperantistoj) Esperantiston de la Jaro
Chiam li ridis kaj dividis shercojn kun ordinaruloj kiel mi
Aparte li ridetis kiam li transdonis gravajn instrukciojn dum la UK en Adelajdo en 1997; neniam grumblis kaj chiam konsideris sin alirebla. Chiam li kaj kara Doroteo estis ekstreme afablaj al chiuj.
Kondolencojn al la tuta familio
Bahaame
Paulo
Kep Enderby petis (kaj ricevis) la esperantan civitanecon en 2005. De 2006 ghis 2014 li estis membro de la Kortumo, poste vicmembro.
La Esperanta Civito profunde kondolencas al lia familio.
Ankaŭ mi funebras kaj kondolencas…