Jaro 2013: Niaj atingoj kaj malsukcesoj

Inter la “Rondaj Tabloj” de La Ondo de Esperanto la plej konata estas la jar-ŝanĝa. Ankaŭ ĉi-foje ni petis diverstendencajn aktivulojn respondi la demandon: “Kiu(j)n Esperanto-evento(j)n en 2013 vi taksas la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j)?”.

El la 15 invititoj respondis 12 personoj; 8 viroj kaj kvar virinoj; kvin eŭropanoj, ses amerikanoj kaj unu aziano. Inter la respondintoj estas la nunaj gvidantoj de UEA, de SAT kaj de la Esperanta Civito.

Kiel kutime, ĉiu el la partoprenantoj de la “Ronda Tablo” havas sian propran imagon kaj sian propran stilon, kiuj ne povas plaĉi al ĉiu. Sed Esperantujo estas tia, kia ĝi estas, kaj la respondoj aperas tiaj, kiaj ili estas – sen cenzuro kaj kombo.

Anna Bartek
Renato Corsetti
Marie-France Conde Rey
Etsuo Miyoshi
Mark Fettes
Dennis Keefe
Katalin Kováts
Vinko Markovo
Cindy McKee
Martin Schäffer
Humphrey Tonkin
José Antonio Vergara

Anna Bartek - Anjo AmikaAnna Bartek / Anjo Amika

Hungario

Kantistino, redaktoro de Heroldo de Esperanto

La plej pozitivaj:

(1) La kvara Ateliero pri redakta kaj beletra kreivo, organizita de Kultura Centro Esperantista la 9–14an de julio sub la aŭspicio de Feminisma Esperanta Movado. Ni fortikigis la redakcion de la revuo Femina.
(2) La okazigo de la 4a Afrika Esperantologia Semajno la 17–23an de novembro en Burundo, gvidita de la Konsulino de la Esperanta Civito. Estis donacitaj ekzempleroj de PIV, por helpi tiun asocion en malfacila financa momento.
(3) La pliboniĝo de la situacio de la informa gazeto Heroldo de Esperanto, kiu eliris el la redakta krizo, kaj reprenis la trisemajnan aperritmon.
El muzikaj eventoj:
(4) post la akcidento ĉe Vinilkosmo la studio bone funkcias, daŭre okazas surbendigado de novaj KD-oj.(5) Alia bona evento ĉe Jutjub Anjo Amika estas la plej aŭskultata, laŭ la statistiko farita de Jutjub, laŭ tri blokoj de plej favorataj Esperanto-kantoj.

La plej negativaj:
(1) marĝenigo de virinoj kaj Afriko, ĉu en la Akademio de Esperanto, ĉu en la UEA-gvidantaro.
(2) La koruptemo de sen. Dieter Rooke, kiu volis doni certan sumon al volontulo por ne plenumi laboron.
(3) La uragano en Filipinoj, kiu damaĝis la vivon ankaŭ de esperantistoj.

Renato CorsettiRenato Corsetti

Italio

Vicprezidanto de IEF

Plej negativa afero estas, ke en la jaro 2013a ne okazis io monde rimarkinda. Okazis aferoj sed samtempe kun pozitivaj kaj negativaj aspektoj. Oni elektis novan estraron de UEA, sed tiu estraro dum 2013 apenaŭ donis signojn pri tio, ke ĝi ekzistas aŭ pli precize donis signojn sensignifajn el la vidpunkto de disvastigo de Esperanto en la mondo. Oni pozitive decidis renovigi la paĝaron de UEA kaj eĉ decidis pri granda sumo por profesie refari ilin, sed negative ĝis nun nenio praktike moviĝis tiudirekten. Esperanto ja pozitive progresis en Azio kaj Suda Ameriko, se oni povas juĝi el la renkontiĝoj kaj ĝenerala nivelo de agado, sed negative ĝi pluagonias en multaj eŭropaj landoj dum la esperoj ligitaj kun la Eŭropa Unio restas mizeraj esperoj, ĉar la Eŭropa Unio intensigas sian sintenon de vasalo de la anglalingva Usono.

Ĉu la estraro de UEA komprenos, ke ĝia tasko ne estas aranĝi kursojn por esperantistoj sed kursojn por neesperantistoj? Ĉu la progreso de la angla komencos halti kunlige kun la malprogreso de Usono kaj Eŭropo en la monda potencoludo? Belaj esperoj por 2014.

Conde ReyMarie-France Conde Rey

Francio

Konsulo de la Esperanta Civito

Inter la plej pozitivaj eventoj mi notas la sekvajn:
– La literaturaj kafejoj okazintaj en Budapeŝto, unue en la Domo de Nacioj kaj poste ĉe la Nacia Fremdlingva Biblioteko. Deko da aŭtoroj jam havis la okazon prezenti sian plej freŝan verkon. La kunordiganto estas d-ro György Nanovfszky, vicprezidanto de la Esperanta PEN. Lin helpas organize Anna Bartek.
– La Pasvorta Reto, telematika tempobanko. La komparo kun la Pasporta Servo montras pli ampleksan oferton kaj pli aktualan funkciadon. Ĝi estas ankoraŭ en fazo de disvolviĝo, sed kun esperiga starto.
– La kunlaboro de lingvistoj por aperigi la unuan tekston en la fiota lingvo pere de la Esperanta alfabeto. La Respubliko de Kabindo en ekzilo tiel prepariĝas por la uzo de la fiota kiel unu el la oficialaj lingvoj.
– La bona nivelo de la Renkontoj de Esperantistaj Familioj. Ĉi-jare en Greziljono (Francio) la organizado de Cyrille Hurstel, la bona etoso kaj la alta edukiteco de la infanoj reliefigis plian sukceson en la longa listo de REF.

Inter la negativaj eventoj mi rimarkis la fiaskon de Kosmo en la klopodoj servi al ISAE kaj la blufon de ISAE, deklarinta falsajn asertojn por akiri subvencion de Eŭropa Unio.

Etsuo MiyoshiEtsuo Miyoshi

Japanio

Mecenato de Esperanto

Pozitiva evento estas la okazigo de la 3a monda pupekspozicio pere de ĝi oni komprenas pri la ekzisto de la egaleca kaj facila lingvo Esperanto.

Negativa afero estas, ke nia movado pli kaj pli maljuniĝas.

Mark FettesMark Fettes

Kanado

Prezidanto de UEA

La elekto de la nova Estraro de UEA en Rejkjaviko okazis en rimarkinde harmonia etoso, kaj mi estas feliĉa pri miaj samteamanoj. Tamen tio en si mem ne sufiĉus por ŝanĝi la direkton de la Asocio, se ni ne havus ankaŭ novan Strategian Laborplanon, la frukton de multaj monatoj da diskutado kaj kunpensado en la Komisiono pri Strategiaj Demandoj. La Laborplano certe havas siajn malperfektaĵojn – interalie ĝi tro longas kaj sekas por la digesto de mezuma movadano – sed ĝi donas koheran kadron, en kiu fiksi prioritatojn kaj enkonduki ŝanĝojn. Mi ne povas imagi labori efike kaj celkonscie sen tiuspeca gvidilo.

Tre pozitiva estas ankaŭ la elekto de nova redaktoro de la revuo Esperanto. Mem redaktinte la revuon dum jarkvino, mi bone konas ĝian potencialon, kio tute ne realiĝis en la lastaj jaroj. Mi antaŭvidas novan epokon sub la gvido de la nova redaktoro, Fabricio Valle.

Plej negativa: La daŭra falado en la membronombro de UEA estas tre zorgiga. Mi estas konvinkita, ke tio ne estas historie necesa, sed rekta sekvo de tro hezitema kaj malrapida modernigo de la varbmetodoj, servoj kaj agadoj de la Asocio. Unu mezuro de la sukceso de mia prezidanteco estos tio, ĉu ni remetos la Asocion sur la vojon al kresko – ne nur al ses aŭ sep mil membroj, sed al dek mil kaj pli. Do, 2013 espereble markos la nadiron de tiu statistiko.

Dennis KeefeDennis Keefe

Usono

Iniciatoro de la Universitato de Esperanto

Estas multe da bonaj atingoj de multe da esperantistoj, kiuj meritas mencion ĉi jare. Unue, estas la laboro de Heidi Goes en Indonezio. En tiu lando ekaperis ne nur novaj kursoj kaj novaj esperantistoj, sed ankaŭ tre sukcesa amaskomunikila reago al la afero.

Simile elstara, kaj fakte rimarkinda, estas la ekstera informado de Esperanto-evento, la Tria Monda Pupekspozicio, en Japanio. Tiu evento, kun la helpo de la esperantisto Etsuo Miyoshi, estigis 20 menciojn en japanaj amaskomunikiloj kaj 30 en eksterlandaj ĵurnaloj, radioj, kaj televidoj! Tia nerekta informado kreas pozitivan asociiĝon inter Esperanto kaj la ekstera publiko. Ripetinda, sekvinda.

Tria atingo estas la enretigo de la kompleta universitatnivela kurso de profesoro Amri Wandel pri astronomio kaj astrofiziko en la Universitato de Esperanto www.universitato. info. Tio montras, ke Esperanto uzeblas por instrui sciencajn kaj akademiajn kursojn, instruatajn ankaŭ en altnivelaj universitatoj. Tiu kurso estis prezentata ankaŭ en Israelo, kaj en Usono, ĉe UCLA.

Katalin KovátsKatalin Kováts

Nederlando

Redaktoro de www.edukado.net, gvidanto de la ekzamenkomisiono de UEA

Kun granda kontento mi sekvas la neimagitajn ludemon kaj riskemon de la 500 esperantistoj, kiuj aliĝis al la reta kultura ludo Risko ĉe edukado.net. Plaĉas al mi vidi, kiom persiste kaj diligente ludas de tago al tago ĉ. 150 personoj, ĉu scivole pri siaj konoj aŭ mankoj pri la lingvo, kulturo kaj movado, ĉu pro la eterna instinkto ludi kaj gajni. La ĉiutaga ludo, komenciĝinta meze de aprilo 2013, daŭros ankaŭ en 2014 kaj espereble allogos pliajn lernemulojn.

Mia malkontento rilatas al la malzorgemo, kiu regas en la movado surkampe de bona administrado de niaj agadoj. Certe funkcias centoj – se ne milo – da Esperanto-kursoj en la mondo, el kiuj je plurdekoj da alvokoj kaj petoj malpli ol 70 estas registritaj en la reta datumbazo de kursoj ĉe edukado.net. Se tie la listo havus la realan nombron de kursoj, kaj ili aperus ankaŭ sur la aldonita mondmapo, ni havus neignoreblajn faktojn pri la disvastiĝeco de nia lingvo, kio tre utilus ankaŭ je ekstermovadaj reprezentiĝoj.

Vinko Markovo

Germanio

Prezidanto de la Plenumkomitato de SAT

Tre pozitiva estis la SAT-Kongreso en Madrido, kiu modele elstaris pro sia horizontale kunlaborema etoso kaj malfermiteco al lokaj neesperantistaj diversmovadaj aktivuloj. Ankaŭ pro la aparte abunda disponigo de kongresaj registraĵoj en la jutuba kanalo starigita de SATeH. Alia fonto de kontento, espereble ankaŭ ekster la kadro de SAT, estas la finfina apero de la dokumenta filmo pri Esperanto de Dominiko Gaŭtiero, kun subtitoloj aŭ dublado en 21 lingvoj.

Negativa estas la dumjare akumulita malfruo en la aperplano de Sennaciulo, nur parte rekaptita de post la kongreso, kaj la administraj ĉikanoj, kiuj ĝenas la vojaĝadon de tiuj esperantistoj, kiuj havas sufiĉajn rimedojn kaj feritempon por povi pensi pri tio. Ĉar al la SAT-administrejo venis lastatempe sciigoj pri mizeregaj personaj situacioj, el ekonomia vidpunkto, kaj tio bedaŭrinde ankaŭ verŝajne validas pli ĝenerale.

Cindy McKeeCindy McKee

Usono

Reviziisto de La Karavelo, respondeculo de verkoj.com

Iam, kiam homoj aŭdis ke Esperanto estas planlingvo, ili diris: “Tio ne estas natura, do estas monstra!” Nun homoj ofte reagas: “Ho, planlingvo, en ordo”. Laŭ mi, tiu novtempa reago al Esperanto (al ĉiuj planlingvoj, komputilaj lingvoj) pli solidiĝis en 2013. Homoj vidas Esperanton nun en Google, en Android, en sociaj retejoj, en Vikipedio, ktp. Do, Esperanto iĝas pli kaj pli akceptita kiel normala afero.

Vikipedio iĝas pli kaj pli altkvalita. Tio estas tre pozitiva evoluo, ĉar mi vidas ke Vikipedio estas ofta fonto de informoj kaj de terminoj. Ĉu vi aprobas, ĉu vi malaprobas la popularan uzon de Vikipedio kiel scio-fonto kaj kiel termino-fonto, tio(j) okazas. La laborado de kompetentaj vikipediistoj do, estas tre ege grava.

Tradicia movada strukturo kaj kluboj ankoraŭ restas gravaj, sed ne tiel popularaj. Mi vidas provojn sintezi la novajn virtualajn vivstilojn kun tiu tradicia strukturo.

Mi volas citi rimarkon kiu aperis en la Ronda Tablo de 2007:

“La plej pozitiva evento en 2007 estas la apero de Beletra Almanako, ĉar tio kio bremsas la eldonadon de esperantaj literaturaĵoj ankaŭ bremsas la disvolviĝon de Esperanto. Pro la sama kialo, la malevento estas la malapero de Fonto. Esperanto ne plu vivos sen bunta kaj abunda literatura produktaĵo” (Madeleine de Zilah).

Esperantlingvaj eldonistoj publikigas malaltan kvanton da fikcio, ĉar ili ne vendas sufiĉajn ekzemplerojn por eĉ kovri la kostojn de la eldono. Tiu severa situacio daŭras.

Martin Schäffer

Germanio / Meksiko

Ĝenerala sekretario de UEA

Mi opinias, ke la jaro 2013 entute estis bona por la Esperanto-movado. Surprize bone funkciis humanismaj monkolektoj por operacioj de Boĵidar Leonov kaj Adjé Adjévi, du gravaj Esperanto-aktivuloj. Tre pozitiva estas la apero de Global Voices en Esperanto kaj la Reta Universitato de Esperanto (bona komenco sed pliboniginda ankaŭ kun elementoj de Aktivula Trejnado). Rilate al kongresoj menciindas la 1a Indonezia Esperanto-Kongreso kaj la okazigo de la Barata Esperanto-Kunveno.

Ĝojige estis, ke la kapitalo de ESF bone kreskis danke al testamento de Brian Kaneen. Por mi estas kortuŝe, ke daŭre estas homoj kiuj pensas pri la estonteco kaj pri la bonfarto de la Esperanto-movado. Pozitiva ankaŭ estas la akcepto de la Strategia Laborplano en Rejkjaviko kaj la freŝaj ventoj pro la nova estraro de UEA, sed ĉu oni povas esti tute objektiva mem estante en ĝi?

Mi ne memoras pri grandaj negativaĵoj. Estus bele, se pli multe da homoj sekvus la ekzemplon de Brian Kaneen. Oni imagu, se 200 homoj en ĉiu jaro averaĝe donacus aŭ heredus al la Esperanto-movado 5.000 eŭrojn. Tio ege fortigus la movadon.

Humphrey Tonkin

Humphrey Tonkin

Usono

Eksprezidanto de UEA

Sen ajna dubo, la plej granda novaĵo de la jaro estas la renovigo de la estraro de UEA. Mark Fettes, kiel prezidanto, venas al tiu ofico kun unikaj spertoj: iama oficisto de UEA, iama redaktoro de la revuo Esperanto, unu el la ĉefaj motoroj malantaŭ la reta uzo de Esperanto (precipe Lernu.net), homo tute ĉehejme en internacia medio, kaj homo kiu komprenas ke oni aliru kaj entuziasmigu aliajn homojn per rekta senpretenda elvoko de ties plej bonaj motivoj.

La Komitato elektis por Fettes bonan teamon: min aparte impresas la laboro de la egale progrese pensanta Martin Schäffer. Iuj riproĉaj voĉoj jam leviĝis por rimarki, ke ili ankoraŭ ne vidis ŝanĝojn. Sed ŝanĝi la direkton de tiu krozŝipo, kiu nomiĝas UEA, postulas tempon.

Aliaj impresoj? Mi multe vojaĝis dum la jaro, al ne malpli ol tri landaj kongresoj, aldone al la UK. La kontrasto inter la kvalito kaj manko de kvalito ĉe la landoj estas frapa. Nepre plej impona estis la enhavoriĉa, verva kaj inteligente kunmetita itala landa kongreso. Teda jarkongreso produktas (aŭ eventuale respegulas) tedan movadon. Brilo, aliflanke, briligas la tutan agadon dum la jaro. Eble tie kuŝas leciono ankaŭ por UEA kaj ĝiaj kongresoj.

Fiaskoj? Nu, se oni ne listigas la spektaklon de fizikaj kunpuŝiĝoj de maljunaj esperantistoj, ili feliĉe mankis. Kaj pri kunpuŝiĝoj? Oni povus igi la Universalajn Kongresojn pli interesaj se oni enkondukus boksadan ĉampionecon. Eble oni povus nomi ĝin Arbitracia Tribunalo.

José Antonio VergaraJosé Antonio Vergara

Ĉilio

Prezidanto de ISAE

El ĉio okazinta en la Esperanto-mondeto dum 2013, pri kio mi sciis aŭ aŭdis, plej verŝajne mi daŭre memoros la lanĉon kaj oficialigon de la Strategia Laborplano de UEA, ĉar ĝi esperigas min pri la estontumo. Kiel tradiciemulo, mi ankaŭ tre simpatie rigardis la 100an kongreson de la japanaj esperantistoj. Mi alte taksas kaj ilian rigorplenan, persistan okupiĝon pri Esperanto, kaj ilian lojalan, efikan kontribuon al la tutmonda movado por ĝi.

Tre malĝojige min batis la forpaso de nia kara prof. Rüdiger Sachs, prezidinto de ISAE. Iom da tamena trankvilo alportas al ni liaj sekvantoj, ke ni honorigis lin en Rejkjaviko kaj kontentigis lin per la daŭrigo de Scienca Revuo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la januara kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №1.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2013/12/jaro2013/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

4 Responses to Jaro 2013: Niaj atingoj kaj malsukcesoj

  1. Anjo Amika diras:

    Je la afabla atento de prof. d-ro Humphrey Tonkin:
    http://www.esperantio.net/index.php?id=2322

  2. dennis keefe diras:

    Resumo: 101 vortoj. Komentado: 424 vortoj.

    Resumo:

    Mi pensas, ke la observo de Cindy McKee, ke la publika sinteno rilate Esperanton iel shanghighis en la lastaj jaroj, estas ege interesa. Mi parolas iomete pri miaj observoj en Hispanio, Francio kaj Chinio rilate shanghantajn publikajn sitenojn kaj Esperanto. Ghustaj observoj pri lokaj sintenoj estas fundamenta bazo de chia strategio. Blinde informante pri Esperanto estas sinefika kaj monomalshpara strategio. Ni devas scii, kion la ekstera Esperanta publiko pensas pri Esperanto en diversaj landoj, en antauaj jaroj kaj en la nunaj jaroj. La temo ankau rilatas motivigadon kaj eklernadon de Esperanto. Mi invitas homojn kiuj interesighas pri tiu temo kontakti min.

    Komentado:

    Se tio kion supre skribis Cindy McKee estas ghusta, ni havas alternativan bazon por konstrui novan kreskostrategion por la Esperanto-Movado. Mi citas shin:

    “Iam, kiam homoj aŭdis ke Esperanto estas planlingvo, ili diris: “Tio ne estas natura, do estas monstra!” Nun homoj ofte reagas: “Ho, planlingvo, en ordo”. Laŭ mi, tiu novtempa reago al Esperanto (al ĉiuj planlingvoj, komputilaj lingvoj) pli solidiĝis en 2013. Homoj vidas Esperanton nun en Google, en Android, en sociaj retejoj, en Vikipedio, ktp. Do, Esperanto iĝas pli kaj pli akceptita kiel normala afero.” Cindy bone kaj bele pensigas nin.

    Dum miaj ok jaroj en Hispanio, pli ol dek en Francio kaj chirkau sep en Chinio, mi spertis, kiel instruanto kaj instruisto de Esperanto, tre diversajn publikajn sintenojn pri Esperanto.

    En Hispanio en la tre fruaj okdek jaroj, estis multe da homoj kiuj pozitive reagis al la ideo Esperanto. Tamen, nur du-tri jarojn poste abrupte shrumpighis, pro io, tiu entuziasmo. Kial?

    En Francio, mi chiam alfrontis skeptikajn homojn rilate Esperanton. Kial?

    En Chinio, estis kaj estas eble la plej granda fonto de pozitivaj reagoj al la ideo Esperanto. Kial? En Chinio, tamen, por fruktodonigi tiun akceptemon al Esperanto bezonatas fortikigho de ponto inter Azio kaj aliaj kontinentoj. Intershanghoj, longdauraj (ne vizitaj) kontaktoj kun Chinio kaj chinaj Esperantistoj.

    En landoj kiel Hispanio, Francio kaj Chinio ni povas konstati, ke la publika reago al Esperanto povas esti tre malsimila lau geografio kaj ankau lau tempoperiodo. Kio estas la kauzoj de tiaj shanghoj?

    La observo de Cindy nun estus bona ilo por komenci vidi, en diversaj landoj, kia ia nova sisteno rilate Esperanton povas ekekzisti. Tiu nova sinteno certe parte devenos de la novaj komunikaj teknologioj menciitaj de shi.

    Blinda informado pri Esperanto ne estas bona strategio. Oni devas bone koni la homojn kiujn oni volas informi. La mesagho pri Esperanto en Hispanio en 1980 eble ne estas la ghusta mesagho en 2014. Kaj la informado en Francio eble tute ne similos tiun de Chinio, kaj ne samos la informado en Usono au Britio, kie la angla lingvo estas denaska lingvo.

    Mi multe interesighas pri motivigo kaj lernado ghenerale, kaj de la motivigo por eklerni Esperanton speciale. Se iu el vi konas artikolon pri motivigado kaj lernado de Esperanto, bonvolu mencii ghin. Se vi mem havas personajn observojn en via lando pri kial la homoj tie lernis au ne lernis Esperanton, mi volas auskulti vin. Se vi havas observojn kial la interesigho pri Esperanto shanghighis en via urbo au lando tra la jaroj, bonvolu komenti, au sendi al mi privatan mesaghon: keefeinchina@gmail.com

    Bonan Novan Jaron,

    Dennis Keefe

  3. dennis keefe diras:

    Resumo, 102 vortoj. Komentado, 706 vortoj.

    Resumo:

    Mi respondas al la tre interesaj komentoj de Valdas Banaitis pri INSTRUADO kaj LERNADO de Esperanto. Li havas dubojn pri la valoro de oficiale organizitaj kursoj. Mi montras, ke 6 el la 12 komentantoj de Jaro 2014: Niaj Atingoj. . . , menciis esperantajn kursojn en siaj komentadoj pri sukcesoj. Mi distingas inter kursoj por eklerni Esperanton, kaj kursoj por uzi Esperanton por lerni ion alian (ekzemple, astronomion). Mi enkondukas la temon MEMLERNADO kiel jam science esplorata temo. Mi konkludas, ke Chinoj bezonas organizitajn kursojn, kaj prefere kune kun Europanoj, alikontinentanoj. Mi kredas, ke nuntempaj esploristoj pri edukado kaj memlernado interesighus pri la fenomeno Esperanto.

    Komentado:

    Estimata Valdas Banaitis.

    Kia interesa komentado pri instruado kaj lernado!

    Mi ne ofte audas plendojn pri la instruado de Esperanto, do mi legis kaj trastudis viajn komentojn tiurilate dufoje. Mi ech vizitis la belan retejon http://www.tekstaro.com por traserchi tion kion Zamenhof skribis pri instruado kaj lernado. Lau mia limigita trasercho, shajnas ke via observo pri la komentoj de Zamenhof estas trafa. Li pli ol kvicentfoje utiligis la radikon INSTRU, tamen ne rilate la instruadon de la lingvo Esperanto. Chu pli detala studo ankau konfirmos tion? Demando por niaj historiistoj. Kio, lau nia historiistoj, estis la sinteno de Zamenhof pri la instruado de Esperanto en formalaj kursoj?

    Supre en la artikolo NIAJ ATINGOJ. . . , ses el dek du komentantoj menciis diverspecajn Esperantajn kursojn. Renato, kiel vi ankau indikas, volas havi pli da kursoj por NE-Esperantistoj. Katalin Kovats esperas havi pli da kursoj oficiale menciitaj en http://www.edukado.net (pri tio mi kore konsentas). Mi mem menciis la kursojn de Heidi Goes en Indonezia kiel bonegan aferon. Ana Bartek parolas pri ateliero pri redaktado kaj beletra kreivo. Martin Schaeffer skribas pri la Universitato de Esperanto. Humphrey Tonkin nerekte indikas, ke http://www.lernu.net estas bona sukceso. Kaj por fini, mi supre listigas la atingon de Amri Wandel, meti kompletan universitatan kurson pri astronomio kaj astrofiziko sur la Interreto.

    Do multaj komentantoj pensas, ke instruado estas grava. Tamen, vi eble parolas nur pri la kursoj por LERNI Esperanton, kaj ne pri la kursoj en Esperanto por lerni ion alian, kiel okazas en la Universitato de Esperanto http://www.universitato.info . Sed chu kursoj por komencantoj ne multe helpis lanchi la esperantan movadon? Antau cent jaroj estis multe, eble centoj da instruistoj kaj instruantoj de Esperanto. Chu estas nura koincido, ke ankau tiam estis multe da homoj, relative, kiuj eklernis Esperanton? Abundis ankau belaj, lerte kaj logike verkitaj lernolibroj por instrui Esperanton. Ankau tiam estis multe pli da mencioj pri Esperanto en jhurnaloj, chu instruado kaj la aperado de artikoloj en jhurnaloj ne havas rilaton?

    Certe estas homoj kiuj lernas Esperanton sole kaj sen lernolibroj. Ankau estas homoj kiuj lernas multon sole, sen au kun lernolibroj. En la fako Edukado de Plenkreskuloj, grava subfako estas ghuste la studoj de tiaj homoj, tiaj memlernantoj. En la sesdekaj jaroj Profesoro Allen Tough de Ontario, Kanado komencis esplori tiajn homojn. Li montris, ke memlernado ludas multe pli grandan rolon ol oni antaue pensis. Ankau en la sama jardeko che la Universitato de Chicago, Doktoro Cyril Houle faris esploron pri homoj, plenkreskuloj, plejparte pli ol 40-jaraj, kiuj ege volis lernadi ion. Multe el tiaj homoj ne shatas lerni en grupoj, ili ne shatas enskribighi en kursoj. Se vi proponus al tiaj homoj la plej bonan kaj belan kurson en Esperanto instruatan de la plej bona instruisto, ili preferus legi kopion de la Fundamento de Esperanto.

    Mi pensas, ke vi eble estas memlernanto rilate Esperanton. Mi, preskau estas. Mi cheestis ses lecionojn en Madrido en la okdekaj jaroj kaj rapide konkludis, ke memlernado estus pli bona por mia kazo. Relative facila afero por ni, memlernado. Se vi kaj mi jam parolas unu lingvon de Europo, nia vortstoko — danke al la latina kaj greka lingvoj kaj multe da intershanghoj dum jarcentoj en tiu kontinento — estas relative internacia kaj granda. Kontraue por china lernanto. Chinio estis relative fermita dum jarcentoj, kaj la china lingvo estas tre malproksima de europaj lingvoj. Trovi internacian vorton en la china lingvo estas kiel trovi ghirafon en Novjorko. Eblas, sed nur se vi scias serchi, ekzemple, en la bestghardeno.

    Chinaj lernantoj bezonas kursojn kaj multe da studhoroj. Krome mi dirus, ke speciale helpas kiam Chinoj kaj Europanoj lernas kune kiel refoje okazos per la instruado de Jano Klark en Esperanto-Insulo de Chinio en januaro kaj, februaro, 2014.

    Sed pri lernado de lingvoj, chiaj vidpunktoj estas bonvenaj, char ili helpas kompreni pli bone, ke homoj lernas lau diversaj manieroj, kaj kelkaj el ili lernas pli bone sole. Mi pensas, ke la esplorado kaj studado de niaj MEMLERNANTOJ donos al ni fruktodonajn rezultojn. Ne priatenti la fenomenon memlernado en Esperantujo estas eble miskompreni la naturon de Esperanto-lernado por multe da eminentaj parolantoj de la lingvo, pasintece kaj venontece. Trovi nun la sciencistoj kaj esploristoj pri la fenomenoj memlernado, kaj montri al tiuj ne-Esperantistoj estus eble bona ideo.

    Amike,

    Dennis Keefe

  4. Valdas Banaitis diras:

    Al Renato Corsetti
    Ne eblas disvastigo de Esperanto per instruDado, pri kies bankroto konfesis Zlatko Tishljar ėn „Mia saĝo post 50 jaroj da instruado de Esperanto“. Kaj Zamenhof mem tute ne intencis Esperanton por instruado – en ĉiuj siaj elpaŝoj ekde publikigo dela Unua Libro ĝis publika adiaŭo en 1912 li neniam uzis la radikojn INSTRU, LECION kaj similajn rilate Esperanton, sed nur LERN kaj KOMPREN – 263 fojojn. Eblas nur disvastiĝo per adekvata prezento de la
    reciproke interkompreniga lingvokrea modelo faru-mema, trastudebla en unu horo. Zamenhof deklaris tion en la antaŭparolo de la Unua Libro, aperinta inkunable en ok lingvoj. En 1900 li tiun aserton ripetis en ok formuloj en „Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia“. Ĉio ĉi eldoniĝis en „Fundamenta Krestomatio“ 18-foje tra naŭdek jarij ĝis 1992. Jam de dek jaroj ĝi alireblas interrete en Gutenberga Projekto. Ĉu la kursanojn oni gvidas almenaŭ al tiu nivelo (aŭ eble al Nova Krestomatio)? Ĉu la kursoj kreas legivon kaj legemon?
    La kohera kompakta foneme markita mekanismo de Esperanto tute ne bezonas la balaston de rutina gramatika priskribo, kiu trudas lerneja tradicio. Zamenhof strebis purigi Esperanton de ĉia balasto, en limoj de neceso kaj sufiĉo. Vidante, ke la konstruo de lia lingvomodelo estas tute fremda al la popoloj de Eŭropo, li pseŭdofaciligis la aferon priskribante konvencie, ke oni eĉ ne rimarku iun konstruan diferencon inter de Esperanto kaj propra lingvo. Per tio li senkonscie misgvidis kaj trompis jam multe pli ol dek milionojn da komencontoj kaj inspiris la plej entuziasmajn semadi la plej facile semeblan lingvon. La rikolto post 125 jaroj estas katastrofa – la nombro de la esperantoj ne superas tiun de islandoj… La konkludo de Zlatko Tiŝljar estas la sama kiel tiu de Boxer en „Animala farmo“,
    La unika ĉefa avantaĝo kaj atuto de Esperanto restas neuzita kaj apenaŭ uzota pro alveno de lingvoproteza teknologio…

    Al Marie-France Conde Rey
    Se instruado/instrudado kondukis al sakstrato, literaturo restos perspektivo kaj kapitalo ekde la propra Zamenhofa ekzemplo (solidare kun li Andrea Gacond kaj Madeleine de Zilah) Nostalgion mi eksentis ĉe mencio de alfabeto por la fiota lingvo. Tia lingvistika konstruado estis vaste praktikata en Sovetio por evoluo de kulturo de multegaj tribaj lingvoj kaj islamaj popoloj – komence per alfabeto latina, post jardeko – transŝalto al la cirila, post plia jardeko pro ebleco formi registaron kaj eksporti komunismon – ree al latina. Povra lingvo moldava, parolata de kelk milionoj, krom dudek milionoj de la rumana translime, suferis tian ŝanĝon sesfoje… Mia propra litova 40 jarojn estis senigita de latina alfabeto, kaj reakiris ĝin pruntinte supersignojn de la ĉeĥa lingvo. En la kazo de la fiota min amuzis la sprita utiligo de y kaj w kiel diftongiloj – tion faris akademiano Andre Albault en sia apokrifa traduko de „Milito pro fayro“. Fi, eksterfundamentaj karaktroj! Esperanta U arketa estus pruntita el belarusa alfabeto, kiu posedas ambaŭ diftongilojn – u kurtan poststvokalan, kaj i kurtan, same postvokalan. Esperanto uzas unu literon j por du roloj – konsonanta antaŭvokale, kaj diftonga postvokale. Estus tre logike uzi j senpunktan por diftongilo. Mi ne scias, kia utilus por la fiota lingvo, sed por Esperanto estus granda oportuno senpunkte skribi tre oftajn j en pluraloj kaj en vortetoj kaj, plej… Sed por demonstri E-influon sufiĉus ankaŭ la sola supersigna ĉ… en la fiota.
    Kara Etsuo Miyoshi
    Konciza, trafa kaj samtempe dolora estas via repliko. Ironio de sorto – lingvoludo Ludovika, genie renversita infana ludo kaŝlingva (Pig Latin) restas for de infanoj…

    Mark Fettes
    Laborplanoj + varbmetodoj + statistiko = Nova Epoko?

    Dennis Keefe
    Du atingoj, analogaj al iama „Mi jam komprenas la radion“ de Ajsberg, kaj neio negativa

    Katalin Kováts
    Statistiko – mistiko. Laŭ ĝi la nombro de E-parolantoj estas la sama en Ruslando kaj Litovio. En tiu „patrujo de zamenhof“ okazis neniu kurso en 2013.

Respondi