La Ondo jam en la nova jaro 2012

La Ondo de Esperanto, 2012, n-ro 1La 15an de decembro, ĝuste je la Zamenhofa Tago, estis dissendita la januara kajero de La Ondo de Esperanto, kiun pluraj abonantoj ricevis antaŭ la Kristnasko, kaj la ret-abonantoj jam povas elŝuti pdf-version el la retejo de La Ondo.

La kovropaĝo (kiu ĉi-jare havas novan fonan koloron – la latvan ruĝon) prezentas la Esperantiston de la Jaro, Dennis Keefe, kiu ricevis trioble pli da voĉoj ol la plej sukcesa el la kandidatoj. En la sekcio “Eventoj” oni povas legi dudekon da artikoloj pri esperantistaj kongresoj, renkontiĝoj, festivaloj, ekspozicioj kaj pri ekstera agado.

En la ampleksa rubriko “Tribuno” estas komentario de Dafydd ab Iago pri la lingvoj de la eksa Jugoslavio, reagojn al la decembra diskut-artikolo de José Vergara, aliajn polemikaĵojn. Reaperas, post plurmonata paŭzo “Vortoj de Komitatano Z”.

Halina Gorecka en la 17a ĉapitro de sia ciklo “Paĝoj el la historio de la Sukcena Lando” priskribas la situacion de la Orienta Prusio post la Unua Mondmilito. Reinhard Haupenthal denove prezentas la liston de la plej gravaj Esperantaj kaj interlingvistikaj datrevenoj en 2012.

La novjara temo sentigas en la kultura sekcio du Novjarfestaj rakontoj de Anton Ĉeĥov. tradukitaj de Valentin Melnikov. Jam la dek-unuan jaron sinsekve, ankaŭ ĉi-januare enestas plia ĉapitro el “Mia Jarcento” de Günter Grass en la traduko de Wolfgang Kirschstein, kiu elektis la eron “1912” pri la pereo de la germana poeto Georg Heym. Gerrit Berveling per artikolo “Zamenhof, ĉu nia unua poeto” komencas ĉi-jaran rubrikon “Nia trezoro” en kiu dum la tuta jaro estos prezentataj la plej gravaj Esperanto-poetoj. Kelkaj recenzoj kaj bibliografiaj noticoj kompletigas la ampleksan kulturan temaron.

En la fino de la revuo oni trovas la tradician “Mozaiko”n kun nova konkurstasko, judaj humuraĵoj de Josef Ŝemer kaj “Spritaj splitoj kaj preskeraroj de István Ertl.

Pluraj tekstoj el la decembra Ondo estas legeblaj en nia retejo
http://www.esperanto.org/Ondo/
(musklaku la titolbildon en la centro).

La Ondo de Esperanto estas redaktata en Kaliningrado (Ruslando) kaj presata en Olsztyn (Pollando). Ĝi estas abonebla por 2012 ĉe landaj perantoj kaj ĉe la libroservo de UEA kontraŭ 38 eŭroj (kun rabatoj por la orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj). La elektronika versio de La Ondo estas abonebla por la tuta jaro kontraŭ 12 eŭroj.

Pli multe pri La Ondo en 2012 oni povas legi rete:
https://sezonoj.ru/2011/10/ondo2012/

Bonan novan jaron kun La Ondo de Esperanto

deziras
Halina Gorecka (eldonanto)
kaj Aleksander Korĵenkov (redaktoro)

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Senkategoria kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi