Nia trezoro: Zamenhof, ĉu nia unua poeto?

ZamenhofLa rubriko Nia trezoro en La Ondo de Esperanto celas tiujn, kiuj jam senprobleme legas en Esperanto, sed ankoraŭ ne bone konas ties historian kaj kulturan fonon.
En la 2008a jaro en Nia trezoro estis prezentitaj dek libroj, kiuj grave influis la evoluon de Esperanto lingve, socie kaj kulture. En la 2009a jaro, la jaro de la centjariĝo de La Ondo de Esperanto, la rubriko prezentis la Esperantan gazetaron per artikoloj pri dek gravaj Esperanto-gazetoj. En la 2010a jaro en Nia trezoro aperis artikolserio pri la plej gravaj romanoj originale verkitaj en Esperanto, kaj en 2011 en la fokuso estis Esperanto-eldonejoj.
En 2012 ni prezentos la plej interesajn Esperanto-poetojn.

Zamenhof (1859–1917) ĉu nia unua poeto?

Ĉiu movado, kiu socie fariĝas eĉ iom influa, tre baldaŭ formas al si sian propran “mitologion”, minimume por la propra membraro. Ankaŭ la Esperanto-movado faris al si tian fondohistorion; unu el ĝiaj plej konataj vortigantoj estas Edmond Privat kun sia Vivo de Zamenhof (1920).

De ekstere Zamenhof al multaj samtempuloj supozeble impresis kiel revulo, neglektinda laŭ la plimulto — sed li daŭrigis. En nia Esperanto-mitologio li fariĝis la milda okulkuracisto, kiu vartis siajn malriĉajn pacientojn. Sed ne certas, ke tion li elektis pro altruismo — povas esti, ke kiel “iom fremda homo” li ne trovis pli bone pagatan lokon. Cito el lia letero al Bolingbroke Mudie de 27 jan 1914: “mi volas konservi mian liberecon; ankaŭ mi ne povas — per forpuŝo de mia tre malfacile akirita medicina klientaro — elmeti al grandega danĝero la tutan estontecon de mia familio” (Orig 3, p. 2638-2639). Tio montras ke Zamenhof povis malfacile trovi klientaron. Kiel ajn — li daŭrigis.

Por mi persone precipe tiu “l’ obstino, l’ espero kaj la pacienco” karakterizas lian agadon. Mem laŭsperte sciante kiom da obstino necesas por sistema traduklaboro super grandaj projektoj, mi nur povas admiri lin. Sed li faris multege pli ol nur tion: Zamenhof inspiris kaj grandparte administris la estiĝantan movadon. Pensu pri la Adresaroj kiujn regule li aperigis pri novaj esperantistoj. Pensu pri la multaj leteroj kiuj restas de li en la mirinda kolekto de Itô Kanzi — la trivoluma originalaro (Orig), foje mendoj de unuopuloj pri broŝuroj aŭ libroj, foje eĉ konteltiroj.

Unu el liaj ĉefaj poemoj miatakse estas La Vojo, teksto en la bona tradicio de la sociaj movadoj: teksto lingve sufiĉe nekomplika, tre taŭga por entuziasmigi la membrojn de la propra grupo. Tiaj himnoj aperis ĉu en eklezioj, ĉu en socialismo, ĉu alimovade.

La Vojo

Tra densa mallumo briletas la celo,
Al kiu kuraĝe ni iras.
Simile al stelo en nokta ĉielo,
Al ni la direkton ĝi diras.
Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj,
Nek batoj de l’ sorto, nek mokoj de l’ homoj,
Ĉar klara kaj rekta kaj tre difinita
Ĝi estas, la voj’ elektita.

Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante
Ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
Traboras la monton granitan.
L’ espero, l’ obstino kaj la pacienco
Jen estas la signoj, per kies potenco
Ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
Atingos la celon en gloro.

Ni semas kaj semas, neniam laciĝas,
Pri l’ tempoj estontaj pensante.
Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas, –
Ni semas kaj semas konstante.
“Ho, ĉesu!” mokante la homoj admonas, –
“Ne ĉesu, ne ĉesu!” en kor’ al ni sonas:
“Obstine antaŭen! La nepoj vin benos,
Se vi pacience eltenos”.

Se longa sekeco aŭ ventoj subitaj
Velkantajn foliojn deŝiras,
Ni dankas la venton, kaj, repurigitaj,
Ni forton pli freŝan akiras.
Ne mortos jam nia bravega anaro,
Ĝin jam ne timigas la vento, nek staro,
Obstine ĝi paŝas, provita, hardita,
Al cel’ unu fojon signita!

Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante
Ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
Traboras la monton granitan.
L’ espero, l’ obstino kaj la pacienco –
Jen estas la signoj, per kies potenco
Ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
Atingos la celon en gloro.

(1896)

Zamenhof supozeble ne mem konsideris sin serioza poeto. Tamen, lia poeteco troviĝis dise en lia agado: En siaj fruaj jaroj, inter 1879-81 li okupiĝis pri gramatiko de la jida lingvo. Ĉe tio li ankaŭ aldonis kelkajn poemetojn por montri la plej oftajn metrikojn (La tradukon vidu en Orig 1, p. 23). La nura fakto, ke tiujn li aldonis, jam montras ke kiel ajn la nocio poemverkado por li gravis. Alie li ne enmetus tion en bazan gramatikon pri tiu lingvo.

Fakte, ankaŭ en la diversaj formoj de Praesperantoj li verkis poemetojn; fama estas lia “Lingwe Uniwersala”:

Malamikete de las nacjes
Kadó, kadó, jam temp’ está.
La tot’ homoze in familje
Konunigare so debá.

Kiel ajn, sen ia hezito oni povas konstati, ke por Zamenhof ne estis senchave okupiĝi pri lingvo internacia, se en ĝi ne eblus verki ankaŭ poezie. La poezio mem miaopinie kunkreis la lingvon. Bedaŭrinde mi ne retrovas, kiu unua diris, ke Zamenhof eble ne estas granda poeto en siaj versoj, sed lia lingvo mem estas granda artverko. Mi plene konsentas.

Parolante pri aŭtoro kiel poeto, kutime oni ne atentas tradukaĵojn. Tamen, certe en tiel frua periodo de nia lingvo tradukoj estas ege gravaj. Ekzemple ni rigardu iom la fabelon “Abocolibro” — en la eldono de 1990 je p. 567. Ni vidas, ke Zamenhof tute ne tradukis ekzakte. Li faris proprajn poemetojn el la vers-paroj.

Ekzemple:

A Abelo

Abelo ĉiam zumas, zumas,
Kaj sian devon ĝi plenumas.

B. Baleno

Baleno en la oceano
Elspiras akvon per fontano.

C. Citrono

Citrono estas frukto flava,
Agrabla, kvankam acidhava.

Resume: ni ne sanktigu nian Zamenhofon. Sed ni ja malkaŝe rekonu, ke lia lingvo estas mirinda poezia ilo, taŭga por ĉiuj uzoj. Dank’ al lia obstino kaj pacienco!

Gerrit Berveling

Ĉi tiu artikolo aperis en la januara kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №1 (207).
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2011/12/trezoro207/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperanto-Kulturo, Nia trezoro kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 Response to Nia trezoro: Zamenhof, ĉu nia unua poeto?

  1. Bona eseo.

    Cetere, ĉu eblas vidi la liston de poetoj, pri kiuj ni legos en “Nia trezoro” en 2012? Baghy, Kalocsay, Hohlov, R.Schwartz, Auld – memkompreneble, sed kiu krome?

    El la vivantoj probable Boulton kaj Urbanova, eble Ragnarsson (kvankam mi ne opinias lin tiom elstara). Kiu plu?

Respondi