La Universala Lingvo: nun havebla DVD-e

La Universala Lingvo, produktita kun financa subteno de Esperantic Studies Foundation (ESF), prezentas la tumultan historion kaj humanismajn idealojn malantaŭ Esperanto. Uzante la historiajn registraĵojn kaj intervjuojn kun nuntempaj Esperanto-parolantoj, la filmo montras pasion, aktualecon kaj humuron en la homoj, eventoj kaj ideoj, kiuj vivtenis la movadon tra la plej mallumaj periodoj de la lasta jarcento.

Tiu ĉi filmo estas unu el la kronikoj de Sam Green pri utopia pensado kaj praktikoj. Tiu projekto demandas la simplajn demandojn pri tio, kiel idealoj kaj idealismo povas instigi (aŭ ne instigi) historian ŝanĝiĝon. Aldone al bazaj informoj pri la historio de Esperanto, tiu ĉi rekta kaj fascina dokumentfilmo servas kiel perfekta diskutobjekto, interalie, pri la kuntekstoj de politika agado, sociaj movadoj, lingvaj studoj, eŭropa historio, espero kaj malespero en la hodiaŭa kultura klimato.

La filmo desegnas linion ekde la naskiĝo de la lingvo en la Ruslanda Imperio, tra la optimismo de la fruaj 1900-aj jaroj, du mond-militoj, la ideologia divido de la Malvarma Milito, kaj la komenco de la tutmondiĝo, kaj ĝi metas Esperanton en pli larĝa kunteksto de sociaj kaj politikaj luktoj. Kiel rezulto aperas portreto de kompleksa utopia projekto, sufiĉe rezista por elteni malfacilaĵojn, sed tamen ankoraŭ grandparte marĝena kaj ignorata.

Sam Green estas dokumentfilma reĝisoro el San-Francisko. Lia filmo The Weather Underground estis nomumita por Oskar-premio en 2004. Ĝi estis montrata en la usona publika televido kaj estis inkluzivita en la ekspozicio Whitney Biennial. La plej lastatempa dokumentfilmo de Sam Green –Utopia in Four Movements (Utopio en Kvar Movimentoj) – premieris dum la film-festivalo Sundance en 2010 kaj estas vaste montrata. Liaj aliaj filmoj inkluzivas Utopia Part 3: the World’s Largest Shopping Mall, lot 63, grave c, The Rainbow Man/John 3:16, N-Judah 5:30, kaj Pie Fight ’69.

S-ro Green ricevis magistrandiplomon de la Universitato de Kalifornio, Berklio, kie li studis dokument-filmadon kun konata reĝisoro Marlon Riggs. Sam Green ricevis subvenciojn de la organizo Creative Capital, fondaĵoj Rockefeller kaj Guggenheim, kaj ankaŭ de usona fondaĵo National Endowment for the Arts. Li ankaŭ havas sian ekspozicion en la muzeo Exploratorium de San-Francisko.

La Universala Lingvo estas nun aĉetebla per la interreto ĉe http://esperantodocumentary.com/en/store. Se vi aŭ via organizo volus aldoni tiun ĉi filmon al via kolekto aŭ se vi volus organizi publikan montradon de ĝi, bv. kontakti Sam Green retpoŝte Samgreenfilm@gmail.com aŭ telefone 1-415-345-7716.

ESF

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi