El unu venas kvar lingvoj

Vide el Bruselo

Eŭropa Unio (EU) foje ŝajnas miraklo. Eĉ en la mezo de la plej granda minaco al la unuiĝo de la plej diversaj Eŭropaj landoj, ĝi akceptas novan membron: Kroation. La pligrandiĝo de EU per Kroatio signifas ankaŭ la daŭrigon de la promeso farita al sud-orientaj Eŭropaj landoj – se ili akceptas demokration kaj daŭrigas siajn reformvojojn, ili povos aliĝi al EU.

La pligrandiĝo de EU per Kroatio sekvas la aliĝon de Rumanio kaj Bulgario en 2007 kaj de la dek centreŭropaj landoj en 2004. Ĝi ankaŭ estas klara signalo al tiuj, kiuj pro diversaj kialoj kritikas la koncepton de la unuiĝinta Eŭropo, ĉu dekstre, ĉu maldekstre: Eŭropo daŭrigos sian vojon al unuiĝo.

Tamen daŭre mankas komuna lingvo. Akceptante Kroation, EU aplikas la unuan decidon (1958/1), laŭ kiu rajtas esti lingvoj de EU nur tiuj, kiuj estas oficialaj sur la teritorio de membro-ŝtato. Kompreneble, en Kroatio oficiala estas la kroata, same kiel la serba en Serbio. Kaj nun oficialas la bosna en Bosnio, kaj la montenegra en Montenegro.

Zagrebo, la ĉefurbo de Kroatio (Foto EK)

Ni ĉiuj konscias, ke lingvoj ja ŝanĝiĝas, sed ĉu en periodo de malpli ol 20 jaroj eblas, ke el unu serba-kroata lingvo aperu kvar apartaj lingvoj? Pere de unuiĝo en EU, la popoloj de la sud-orienta Eŭropo retrovos iom de sia antaŭa komuneco. Tamen lingve EU disigas ilin kaj kreas diferencojn, kiuj antaŭe ne estis.

Bedaŭrinde, funkciuloj de la Eŭropa Komisiono daŭre insistas, ke la diferenco inter la serba, montenegra, bosna kaj kroata estas esence samaj, kiel inter la ĉeĥa kaj slovaka, aŭ, por uzi nordeŭropan ekzemplon, inter la dana, norvega kaj sveda. Pro tio oni bezonos iom post iom apartajn tradukskipojn por la sudslavaj lingvoj. Ĉu EU devas akcepti la belgan aŭ luksemburgan version de la franca kiel apartajn lingvojn? Ĉu la irlanda versio de la angla meritas apartan tradukservon?

Ne tiom ĝenas la malŝparo de Eŭropunia mono por tradukoj al la sudslavaj lingvoj. Tamen tio estas oficialigita, je tempo kiam milionoj da eŭropanoj estas senlaboraj kaj kiam membro-ŝtatoj bezonegas monon por pagi bazajn sociajn servojn. Aliflanke, la samaj funkciuloj daŭre neas la eblecon uzi la gepatran lingvon por milionoj da eŭropanoj kiuj parolas katalune, kimre, galege, baske, kaj ankaŭ por tiuj, kiuj parolas ruse, turke kaj arabe en EU.

Multlingvismo ŝajnas esti nura slogano en EU. Pro la ĉiam kreskanta graveco de la angla, en 2005 ĉirkaŭ 70% de ĉiuj Komisionaj dokumentoj estas unue skribitaj angle. Nun ni alproksimiĝas al la magia nombro 90%.

Ĵus antaŭ la pli frua pligrandiĝo de la EU, La Ondo de Esperanto enketis pri la lingvaj efikoj. Ĉu la Komisiono antaŭvidas ankaŭ apartajn servojn por la kroata, bosnia kaj serba lingvoj, ni tiam demandis? “Estas tro frue por komenti tion”, – agnoskis en 2005 Frédéric Vincent, priparolanto de la Komisiono. (La Ondo de Esperanto, 2005, №8-9). Ses jarojn poste EU ankoraŭ ne scias, kion fari.

Dafydd ab Iago

Ĉi tiu artikolo aperis en la rubriko Vide el Bruselo de la januara kajero de La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №1 (207).
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2011/12/brus207/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Lingvoj, Mondo, Vide el Bruselo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

3 Responses to El unu venas kvar lingvoj

  1. Zlatoje Martinov diras:

    Sendube la kvar lingvoj de eksa Jugoslavio (la kroata, la serba, la montenegra kaj bosniana) laux la lingvistikaj karakterizoj estas UNU lingvo. Do, la plej adekvata kaj honesta difino por tiu lingvo estus: la lingvo kiun serboj nomas la serba, kroatoj la kroata, montenegranoj la montenegra kaj la bosnianoj la bosniana. Certaj vortoj kiuj diferencigxas ne povas farigxi scienca argumento por aserti ke temas pri 4 lingvoj. Tute flua inerkomprenigxo de la parolantoj (el Kroatio, Serbio, Montenegro kaj Bosnio kaj Hercegovino) estas empiria pruvo ke temas pri UNU lingvo. (Fakan terminologion ecx en la serba, mia gepatra lingvo, mi- kaj plej multaj miaj samlandanoj – entute ne konas kaj ne komprenas. Se mi tamen bezonus trovi iun tian vorton mi certe prenus la grandan Serban vortaron, aux iun fakan terminarion. Same estas kun cxiuj ne-matematikistoj kaj ne-masxinkonstruistoj en Kroatio,Bosnio, Montenegro). Do, konklude: NE EKZISTAS LINGVISTIKAJ KIALOJ ASERTI KE TEMAS PRI KVAR LINGVOJ.

    Sed ekzistas io alia- LA POLITIKAJ DECIDOJ en cxiuj el 4 novaj sxtatoj. Laux Konstitucio(j) de la menciitaj nun sendependaj kaj memstaraj landoj, ekzistas la serba, la kroata, la bosniana kaj la montenegrana lingvoj. Tio estas fakto kiun oni ne povas neglekti. La lingvon sxtatan oni konsideras unu el la cxefaj identecaj faktoroj, mi dirus tute prave. (Cxu iu povus imagi ke post la sangoplena balkana milito, en Kroatio oni proklamus ke la oficala lingvo estu “kroato-serba”? Kaj vice versa: en Serbio proklami ke la oficiale parolata lingvo estu serbo-kroat? Balkano ne estas Okcidento kie oni tute normale diras: en USONO au en Auxstralio esatas parolata la angla lingvo. Kaj neniu koleras, neniu estas ofendita! En nuna Serbio oni forpelis ecx la latinan literojn el la oficiala uzo asertante tute stupide ke la latinaj literojn ne estas serbajxo! Sed dum pli ol 50 jAROJN 75 PROCENTOJ DA SERBOJ UZIS GXUSTE LA LATINAJN LITEROJN! Mi ankux uzas ilin kaj serbaj nacionalistoj min nomas “malbonkvalita serbo”.

    La reguloj pri lingvo de EU estas tute klaraj. Nur oficialaj sxtataj lingvoj povas esti egalrajtaj en EU.
    Sed la auxtoro de la artikolo nur nombras la problemojn sen ajna volo proponi iun solvon.
    Laux mi, kaim temas pri tiuj 4 lingvoj (politike) sed respektive unu lingvo (lingvistike) la solvo povus esti jena:
    Dumi iu kroato, serbo, montenegrano aux bosniano parolos en EU Parlamento , oni ne devas traduki entute, suficxus nur indiki (politikaj “faktoroj” tion bezonas) ke la parolanto uzas “la serban” aux “la kroata”, au “la montenegran”, aux “la bosnianan”.
    Cxu mia estimata kolego Nikola Rasxic vere opinas ke la kroata delegito dum la parolo de iu montengrano (aux serbo) devus preni la auxskultilojn por kompreni aux pli bone kompreni la paroladon? Certe ne! Se ni ekskludos la politkajn kaj “patriotajn” kialojn, kompreneble.
    Sed se temas pri la skribaj materialoj oni laux la EU reguloj devas esti tradukotaj je cxiu el 4 politikaj lingvoj.

  2. Nikola Rasic diras:

    Unue kelkajn miskompremojn. La t.n. nomata serbo/kroata neniam ekzistis, kvankam ghiaj kvar varijantoj estas vere varioj de la sama gramatika sistemo, do sama lingvo. Tamen tiu lingvo neniam ekzistis kiel unu normigita formo. Prenu iun ajn vortaron el kiu ajn epokon kaj oni tuj vidos: ghi estas au serba au kroata. La termino serbokroata estis io kiel kupola nomo por chiuj varijantoj, io kiel Dach-sprache. Kroata au serba teksto estas malsamaj en chuio kio ne koncernas chiutagan vivon(sed ankau tie), sed plej multe inli idferencas en la kampo de terminologioj. Kroata hemia, matematika au serba terminologio tiom malsamas inyter si ke tie ne ebla skompreno. Tio validas ankau por aliaj fakoj, konstruado, mashinoj, administralingvajho.
    Do ne eblas traduki en la t.n. serbokroatan iun instrukcion pri nutrajho plenan de biologiaj kaj kemoiaj terminoj. Ekz. chela vando estas en la serba “‘celijski zid” (kio en la kroata signifas “prizona muro” dum la chela vando en la kroata nomighas “stanicna stijenka” kio en la serba signiofas “stacidoma vando”. Praktike chiuj terminologioj estas malsamaj. Mi ne scias kiel tion oni solvos. Kroato kaj serbo ne komprenigha skiam ili parolas pri matematiko au mashinkonstruado. Kaj la chefaj temoj de dokumentoj bazighas je fakaj termionoj, neniu zorgas ke la konjugacio de verboj estas la sama.

    Kiel tion oni solvos mi ne scias. La aliaj povus uzi nur la kroatajn tekstojn, kaj tiam metoighos la problemo d ela alfabeto, char la serboj preferas skribi sian lingvion cirile, alemenau en oficialaj dokumentoj. Kroatoj ja abomenas tion kaj tute ne akceptas.

    La situacio vere similas al la rilato inter la dana kaj norvega, hinda kaj urdua, malejzia kaj indonezia.
    Ghis nun tio ne estis kialo ne agnoski ie la urduan au devigi ilin uzi la hindan (tute sama lingvo stukture).

    Chiukaze por aligho de aliaj balkanaj landoj estas tro frue estas la granda demando kiam la temo estos aktuala, se entute EU ekzistos ghis tiam. Do provizore la kroata funkcios kiel sola sudslava lingvo, kaj kiel ne? Tio estas la baza rajto de la membroshtato.

    Mi timas se ni diskutos tiel ke baldau la makedona restos sen rajtoj char ghi tro similas al la bulgara. La autoro cetere pravas ke EU plene neglektas la lingvoj de shtataj.
    minoritatoj. Iu pli lingvcoj des pli bone, la kaoso estos des pli granda.

    Sed la esperantistoj ankau tiam prezentos nenian politikan forton kiu povos veni kun la solvo, kiu ja estas la plej bona, sed senespera, interalije pro homoj kaj movado kiu ghin promocias.

  3. Dimitrije diras:

    En eksa Jugoslavio okazis lingvomiksaĵo. Ekzistis serba-kroata, aŭ kroata-serba lingvo por Serbio, Kroatio, Bosnio kaj Montenegro.
    Nun ĉiuj diras ke ili parolis diversajn lingvojn: serba, kroata, montenegra kaj bosnia.
    Politikistoj diras ke ĉiu lingvo estas aparta, speciala, ke ĝi estas insigno de ŝtateco, nacieco, etneco, aparteco… diablo scias kion ankoraŭ. Oni havas sciencistoj kiuj tion “science” pruvas, argumentas.Tamen, en interrilatoj politikistoj ne uzas tradukistojn!? Neordinare, ĉu ne.
    Eble EŬ, pro ekonomiaj ne politikaj kialoj difinu novan nomon de iama kuna lingvo. Aŭ, eble, ĉiuj interkonsentis uzi Esperanton! Sed, tio estas SF. Ili nur konsentas ke ili ne konsentas. Mi, montenegrano, nun ne scias mian patrinan lingvon. Ĝi havas novajn vortojn, novajn literojn. Sed, en parola lingvo de miaj parencoj nenio ŝanĝis. Mi nenion komprenas. Vi?

Respondi