Nia 16-taga eksperimento: Nova artikolo ĉiutage

Ekde la 18a de septembro ĝis la 3a de oktobro en nia novaĵ-retejo La Balta Ondo ĉiutage aperis nova artikolo – do, entute, 16 artikoloj. Kvin el ili estis dediĉitaj al la Esperanto-kulturo (Kantfestivalo FESTO, la unua Esperanta kinofestivalo, eldonejo de FEL, recenzo de disko de Manŭel, prezento de la nova Beletra almanako. Kvin artikoloj traktis agadon de apartaj asocioj kaj establoj: Esperanto@Interreto, REU, ESF, Vinilkosmo, Kastelo Greziljono. En kvar pliaj tekstoj oni ekscias pri la novaĵoj de la eldonejo Sezonoj kaj de la internacia magazino “La Ondo de Esperanto”, kaj en la du ceteraj artikoloj temas ne pri Esperanto, sed pri grava operacio de Halina Gorecka kaj pri problemoj de la Eŭropa Unio.

La statistiko montras, ke la plej legataj estis la artikolo pri la incendio ĉe Vinilkosmo kun 892 paĝovizitoj kaj artikolo de Grigorij Arosev pri la problemoj de la Ruslanda esperantista asocio REU (526 paĝovizitoj).

La ĉiutaga aper-ritmo estis eksperimenta, kaj ĝi montris ke ne mankas materialo por ĉiutage prezenti ion novan por la esperantistaro, sed la verkado kaj redaktado de tekstoj, pretigo de bildoj, aspektigado, enretigo kaj aliaj rutinaĵoj estas fortorabaj, kaj ke pro aliaj gravaj taskoj de la pretiganto AlKo (= Aleksander Korĵenkov) la ĉiutaga ritmo ĉesis. Dum la kuranta kaj la venonta semajnoj denove aperos en La Balta Ondo nur por du-tri novaj artikoloj semajne.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi