Kio estas la reala trezoro de REU?

Grigorij Arosev (Foto de Natalja Saljaeva)Oktobre 2011 finiĝas la mandatperiodo de la nuna estraro de Rusia Esperantista Unio (REU), kaj per ĉi tiu artikolo, kiu nepre ne estas laŭvorta raporto pri la farita agado, mi prezentas kelkajn ideojn pri la Unio kaj pri la Esperanto-movado ĝenerale, kiuj aperis dum ĉi tiu tempo. Io estis koncize dirita en mia intervjuo en La Ondo de Esperanto julio 2011), sed nun mi volas pli detale prikomenti la situacion. Ĉar ĉio sube menciita estas nur mia opinio, mi ne aldonu post ĉiu tezo vortojn “laŭ mi”, ĉar tio estas memevidenta.

Nia lando estas integra parto de la mondo, kaj ni alfrontas la samajn problemojn, kiel la planedo entute. Inter tiuj problemoj estas malaltiĝo de la valoro de Esperanto kiel internacia komunikilo. La angla dominas jam delonge, sed la fulma evoluo de teknologioj nun permesas ĝin reale uzi ĉiutage, ne elirante el la hejmo kaj foje eĉ simple tenante poŝtelefonon enmane – afero, kiu praktike ne estis imagebla proksimume antaŭ la jaro 2000. Pere de interreto oni povas rapide interkomunikiĝi en baza (foje eĉ primitiva) angla, kaj esti tute kontenta pri la rezulto: oni povas nun ekscii ĉiun necesan informon kaj konversacii kun ajna homo sen apliko de Esperanto.

Sendube, homo kiu estas jama esperantisto, preferus demandi alian esperantiston pri io ne ligita kun la movado, sed konvinki neesperantistojn pri tio estas malfacile (kaj foje eĉ tute neeble – ekzemple, oni neniel povas rezervi hotelĉambron aŭ trajnbileton, uzante Esperanton, sed uzante la anglan jes povas, kaj foje uzante nur la anglan). Ankaŭ akirado de amikoj funkcias bonege preter Esperanto – pere de sociaj retoj (Facebook k.a.). Senpaga vojaĝado pere de Pasporta servo – unu el tradiciaj Esperanto-allogaĵoj – ne (plu) estas unika, ĉar jam delonge ekzistas similaj neesperantlingvaj servoj kiel Couchsurfing, Hospitality Club ktp. Do kiel baza kaptilo ĉefe restas lingvistika interesiĝo kaj absolute ĥimera, nepalpebla kaj malfidinda “Esperanta etoso”. Tio estas universala problemo. Sed krome gravas ankaŭ tio, ke por rusianoj estas sufiĉe malfacile ellerni fremdan lingvon, kaj preskaŭ ĉiuj prave direktas siajn fortojn por lernado de la angla, franca ktp, kiuj estos nepre utilaj por ili, malkiel Esperanto. Oni memoru, ke averaĝa homo ne posedas elstarajn lingvajn kapablojn, kaj konsiderante fortojn kiuj estas elspezendaj por tia studado, por Esperanto restas malmulta motivado. Mi ne diras, ke ellerni Esperanton fariĝis malpli facile ol pli frue, sed nun jes estas malpli facile trovi motivon kaj konvinki homojn por tio.

Pro grava maldensiĝo de alfluo de novaj homoj, kaj konsiderante, ke malnovaj Esperanto-aktivuloj fojfoje malaperas – ĉu pro forpaso, ĉu pro definitiva estingiĝo de la deziro okupiĝi pri Esperanto, ĉu pro aliaj aferoj – aperas problemo kiu jam senpere tuŝas REU: la kvanto de novaj aktivuloj, kiuj pretas aktivi en REU estas preskaŭ nula. Notu, ke ne temas pri novaj esperantistoj entute.

En nia lando ja estas homoj kiuj efektive estas aktivaj kaj faras multajn utilajn aferojn por Esperanto-movado. Bedaŭrinde, ili estas malmultaj, sed ili jes ekzistas. La problemo estas, ke ili okupiĝas pri siaj aferoj, kiujn ili elpensis, “naskis”, kaj nun vartas kaj prizorgas. Tio estas privataj iniciatoj. Oni komprenas, pri kio temas – pri kluboj (ekzemple, MASI, gvidata de Irina Gonĉarova), pri eldonejoj (Sezonoj, Impeto), pri redaktoroj (La Ondo, REGo, iom pli frue – Komencanto), pri vortaristoj (fakte la vortaristo, ĉar nun ĉefe temas pri Boris Kondratjev), pri retaj aktivistoj, kiuj gvidas plurajn retejojn (Andrej Grigorjevskij, Vjaĉeslav Ivanov), pri organizantoj de renkontiĝoj – regionaj, tutlandaj kaj internaciaj – kaj kelkaj aliaj.

Krome oni konsciu, ke la angla vorto “brand” (ni traduku ĝin “vendomarko”) estas ne simpla vorto. Sezonoj estas vendomarko. Impeto estas vendomarko. REGo estas vendomarko. La granda rusa-Esperanta vortaro, kvankam ĝi ankoraŭ ne aperis, jam estas vendomarko, eĉ se nun malpli kosta, ol aliaj (oni kredu, ke post apero la situacio ŝanĝiĝos). Ankaŭ REU estas vendomarko, sed bedaŭrinde ne tre altvalora. Sekve neniu racia persono pretas transdoni sian vendomarkon al REU. Sed vendomarko ja estas vendomarko, do teorie ĝi estas vendebla-aĉetebla, sed REU ne estas aĉetopova. Tamen posedantoj ne farus tion ne nur financrezone. Ja unuavice ili (posedantoj) volas, ke ilia afero ekzistu plu almenaŭ sur la sama nivelo kiel antaŭe, kion neniu anticipe povas garantii. Samtempe preskaŭ neniu el posedantoj de siaj Esperanto-entreprenoj havas sufiĉe da tempo por ion fari por REU. Estas kelkaj, sed nemultaj, kaj ilia agado, kvankam ĉiuokaze aprezinda, ne kovras ĉiujn problemojn.

Sed tio estas nur unu flanko de la problemo. La alia estas pli grava kaj pli ampleksa, kvankam nomebla koncize: neniu bezonas ion ajn. Homoj en Rusio pretas pagi siajn kotizojn, kaj ja pagas, homoj subtenas nin per vortoj, sed reale ili nenion bezonas. La afero estas pruvebla per du facilaj ekzemploj.

REU lanĉis la retejon “e-kluboj.ru” – surbaze de la vikia teknologio. La ideo estis unuigi en unu retejon informojn pri ĉiuj kluboj de Rusio. Dank’ al vikia motoro informo estas korektebla facilege kaj do teorie povas esti aktualigata eĉ ĉiusemajne, se necesas. Post ĉiuj preparlaboroj (aĉeto de retnomo, teknika agordo, mana kreado de paĝoj por ĉiuj urboj), kiam venis tempo por plenigi la paĝojn per informoj – afero simpla, postulanta ne pli ol duonhoron, aŭ eĉ malpli – estiĝis silento. Evidentiĝis, ke homoj tion ne bezonas, kvankam mi daŭre opinias la ideon tre bona, speciale kiam temas pri tiom granda lando kiel Rusio. Mi povus, sendube, atingi la rezulton per senĉesa bombardado per leteroj kaj memorigoj, sed por tio mankas tempo. Neformala nomumo de persono, kiu ŝajne pretis respondeci, ankaŭ estis senutila. Povas esti, iam en estonto mi mem faros tion…

Alia ekzemplo estas la nova retejo de REU. Ĝin faris Andrej Grigorjevskij, elspezinte por tio kolosan tempon. Krom la ekstera aspekto (kiu, konsciate, ne estas supermoderna, sed almenaŭ pli aktuala, ol estis pli frue), ĝi enhavas ankaŭ multegajn internajn funkciojn, kiuj estas atingeblaj por simplaj uzantoj (ne nur por la administrantoj). La statistiko montras, ke la retejo estas sufiĉe malvaste uzata. Ne pro komplikeco – ĝi estas facilega, kaj ĉiam oni pretas helpi pri ĝi. Sed pro tio, ke homoj ne multe bezonas ĝin.

Antaŭ la elektiĝo ni multe pensis pri libroservo, pri ĝia reformo kaj modernigo. Estis atingita interkonsento kun privata persono, kiu pretis pagi grandan monsumon el propra poŝo por krei retan librovendejon de REU. Poste mi rezignis la ideon, ĉar jam ekzistas tia vendejo en alia loko kaj duobligi aferojn estus stulte. Sed mi rezignis ne nur pro tio. Evidentiĝis, ke tio estus vana perdo de mono kaj tempo, ĉar laŭ ĉiuj prognozoj la vendejo estus tre malofte uzata – ĉiuj libroj estas aĉeteblaj senpere ĉe eldonejoj aŭ ekzistantaj perantoj, kaj REU ne havas proprajn librojn por vendi (fakte havas, sed ne tiom multajn por krei retan vendejon tiucele).

Sed tio ne estas sufiĉa kaŭzo por ne plu aktivi en la reto – eĉ male. Se ni ne volas ĝenerale postresti, ni ne nur devas sekvi aktualajn tendencojn, ni devas ankaŭ “montri ekzemplon” de moderneco. Ni devas “enretigi” laŭeble multajn kutimajn servojn. La unuaj paŝoj estas sukcese faritaj – ni transiris al nur-retpoŝta dissendado de Bulteno de REU. Ni klopodas (kvankam ne ege sukcese pro tempomanko) aktivi en sociaj retoj. Ni esperas baldaŭ enretigi la tutan arkivon de la gazeto REGo. Krome mi planas proponi al la membraro oficialigi distancan partoprenon en REU-konferencoj kaj akcepti plej gravajn decidojn (temas pri ŝanĝoj en la Ĝenerala regularo, probable eĉ elekto de estraro) rete – do anstataŭ poŝta voĉdonado transiri al retpoŝta. Kvankam mi tute ne celas, ke konferencoj estas ne plu bezonataj. Diskutado kaj “vivaj” konversacioj estas same bezonataj, kiel pli frue kaj neniu reta interkomentado tion anstataŭos. Sed ni devas konscii ŝanĝojn en la mondo – se plejparto de la membroj ĉiuokaze ne povas veni al ĉeesta konferenco, sed povas alimaniere partopreni laboron de la Unio, kial ni malpermesu tion al ili?

Unuigante la du bazajn supre menciitajn problemojn oni povas konkludi: se homoj nenion bezonas, sendube ili ankaŭ ne pretas aktivi. Trovi homojn por multaj taskoj, kiuj ja abundas, estas malpli facile. Oni ne povas simple nomumi kaj devigi homojn ion fari – nun estas alia tempo. Same ne funkciis en REU teorie bonega sistemo, proponita antaŭ kelkaj jaroj – konsilio de spertaj esperantistoj kun “teknika” estraro (kvankam oni notu, ke el la lingva vidpunkto konsilio ne povas esti super estraro, ĉar estraro ja estras, do ĝi devus nomiĝi alimaniere, sed tio ne gravas). La sistemo vere estas bonega, sed ĝi montriĝis ne funkcikapabla en niaj kondiĉoj – kvankam troviĝis plenumantoj (“teknika estraro”), kiu faris sian laboron tute bone, la konsilio mem ne povis funkcii pro multegaj kialoj, inter kiuj estas troamasiĝo de homoj tie, pro personaj miskomunikaj problemoj, sed ankaŭ pro tio, ke homoj reale malmulton bezonas ekster siaj privataj interesoj.

Kial sufiĉe multaj homoj daŭre pagas kotizojn al REU? Mi pozitive miras, sed ne scias. Verŝajne, pro bona rilato al la movado kaj pro deziro iel subteni ĝin, eĉ se multaj el ili havas sufiĉe nebulan imagon pri ĝi, pri la movado. Sed tio estas avantaĝo kaj en tio mi vidas realan perspektivon. REU ricevas iom da mono – ĉu per kotizoj, ĉu per io alia (vendado de varoj, fojfoja okazigo de renkontiĝoj). Krome REU posedas sian ĉefan trezoron – la membraron. Niaj membroj estas personoj, kiuj ne nur pagas kotizojn, sed ankaŭ havas unikajn spertojn, diversflankajn movadajn sciojn kaj scipovojn, kio estas uzinda. Sekve REU povas esti centro de subteno (ne nur financa) de apartaj iniciatoj. Tio estas vere perspektiva vojo por REU, kaj ni strebos tion efektivigi laŭ niaj modestaj povoj.

Ĉi tiu artikolo aperas pli-malpli samtempe en La Ondo de Esperanto kaj REGo. Mi dankas ties ĉefredaktorojn – sinjorojn Aleksander Korĵenkov kaj Georgij Kokolija – pro la tre amika konsento publikigi neekskluzivan materialon.

Grigorij Arosev
prezidanto de REU

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2011, №10 (204).
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2011/09/arosev/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

11 Responses to Kio estas la reala trezoro de REU?

  1. La prezidanto komplete fiaskis pri siaj antaŭaj malavaraj promesoj. Li ja promesis multe, diris ĝenerale saĝajn vortojn, aludis, ke li havas en rezervo ion, kion li dume ne volas malkaŝi ktp. – do faris ĉion por esti elektita.
    Oni elektis lin. Pasis jaro. Nenio bona estas farita – ĉu pro lia nekapablo, pigreco ktp., ne gravas.
    Kaj nun li volas resti la prezidanto, sed devas ja iel argumenti siajn malsukcesojn. Do, kulpas ne li, sed la mondo, homoj kiuj “nenion bezonas”…

    Nu jes, oni povas rapide interkomunikiĝi en primitiva angla – sed kun kia rezulto? Se oni volas nur manĝi-drinki, aŭ danci-fiki, oni facilege trovos ĉion bezonatan per kvindeko da anglaj vortoj. Tio sufiĉas por multaj, eble eĉ por plejmulto… sed ja ekzistas homoj iom pli evoluintaj cerbe kaj anime. “akirado de amikoj funkcias bonege preter Esperanto – pere de sociaj retoj (Facebook k.a.)” – sed de kiaj amikoj? Jes, por fiki kaj drinki, kaj fojfoje por interŝanĝi kelkajn sensencajn afablumaĵojn – jen ĉio.

    Jes, “por rusianoj estas sufiĉe malfacile ellerni fremdan lingvon, kaj preskaŭ ĉiuj [] direktas siajn fortojn por lernado de la angla, franca ktp” – mi nur forigas la vorton “prave”. Ĉar “utilan” anglan lingvon oni povas lerni dum jardekoj, kaj la rezulto estos NULA, dum E-on oni dum jaro povas ekparoli tute libere.

    REU ne povas esti “vendomarko”, ĉar neniu ĝin “aĉetus”, neniu bezonas. E-movado ekzistas sen REU kaj preter ĝi.
    Ankaŭ kluboj kiel formo de laboro jam fakte formortis, almenaŭ ĝi delonge ne estas la ĉefa formo de E-aktivado – mi pri tio avertis antaŭ pluraj jaroj. Do ne mirinde, ke la retejo pri e-kluboj preskaŭ neniun interesas…

    Do ne diru ke “neniu bezonas ion ajn”. Oni nur ne bezonas la asocion, kiu nenion faras, sed ŝajnigas sin ege grava. Oni ne bezonas la homojn, kiuj nur volas havi potencon, ordoni al aliaj (eĉ se “neformale”). Oni ne bezonas la prezidanton, kiu pri siaj fiaskoj kulpigas iun ajn, nur ne sin mem.

  2. Estimataj Samideanoj,

    Cxiutage, tutmonde, Esperanto kreskas pli kaj pli!

    Cxiam oni povas plibonigi la disvastigado de Esperanto.

    Ekzemple, en la esperantaj retpagxaroj por varbi novajn esperantistojn oni povas disvastigi:

    1) datoj de la komenco de baza kurso en la tuta lando (vidu portugallingve http://www.kunlaboro.pro.br/esperanto/agenda/) en la rusa lingvo por la neesperantistoj;

    2) datoj kaj lokoj de cxiuj eventoj (prelegoj, renkontigxoj, kongresoj, literatura rondo, lancxo de libro) farontaj en la rusaj organizajxoj kaj skribita;

    3) la cxefa lernolibro indikita por la komencantoj inkluzive rusa recenzo, prezo, kovrilo, libroservo ktp;

    4) adresoj, telefonoj, horaroj kaj retpagxaroj de la rusaj e-organizajxoj;

    5) fotoj de la esperantaj eventoj kun simpatiaj frazoj;

    6) bazaj lecionoj de Esperanto por memlernado, en rusa lingvo por la neesperantistoj;

    7) elsxutoj de baza teksto kaj son-dosieroj kiel Gerda Malaperis, verkita de Claude Piron;

    8) interesaj ligiloj al eksterlandaj entreprenoj aux kulturaj organizagxoj:

    UEA
    http://www.uea.org

    TEJO – Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
    http://www.tejo.org/

    E-Lingvo
    http://www.elingvo.eu/eo/pago/

    IKUE – Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista
    http://www.ikue.org/

    Litova Esperanto-Asocio
    http://www.esperanto.lt/

    Espéranto-France
    http://esperanto-france.org/

    Vinilkosmo
    http://www.vinilkosmo.com/

    Amike kaj Frate,

    Portal Kunlaboro, Brazilo
    http://www.kunlaboro.pro.br

  3. >Nia lando estas integra parto de la mondo, kaj ni alfrontas la samajn
    > >problemojn, kiel la planedo entute. Inter tiuj problemoj estas >malaltiĝo
    >de la valoro de Esperanto kiel internacia komunikilo.
    OKAZIS NENIU MALALTIĜO – ĝi restis same malalta, kia estis antaŭ cent jaroj.
    La homaro ne maturiĝis por venki la tradicion havi naciajn kiel
    internaciajn lingvojn.

    >La angla dominas jam delonge,
    la abgla lingvo ESTAS SIMPLE VASTE UZATA – la vorto DOMINI ne ekzistas en
    Esperanto.

    > Pere de interreto oni povas rapide interkomunikiĝi en baza (foje eĉ
    > >primitiva) angla, kaj esti tute kontenta pri la rezulto:
    >en primitiva lingvo
    EN PRIMITIVA LINGVO oni faras primitivajn aferojn. PRIMITIVA LINGVO estas
    lingvo LA LINGVO, KIUN oni konas malprofunde, malmulte. Imagu piloton, kiu
    malmulte konas la aviadon. Mi ĉiutage aŭdas primitivan rusan lingvon – KREDU
    MIN – mi ne estas feliĉa. Ankaŭ mi devas paroli en la primitiva rusa lingvo.
    Certe la anglalingvodenaskulo “iom” malestimas la primitivulojn.

    >oni povas nun ekscii ĉiun necesan informon kaj konversacii kun ajna >homo
    >sen apliko de Esperanto.
    ESTAS GRANDA FELIĈO apliki Esperanton, ĉar esperantistoj estas certaj, ke
    ili estas komprenataj plene de aliaj esperantistoj, SED LA MONDO TION NE
    SCIAS pro la nesufiĉa informado de la nunaj tradiciaj esperantistoj.

    >Sendube, homo kiu estas jama esperantisto, preferus demandi alian
    > >esperantiston pri io ne ligita kun la movado, sed konvinki
    > >neesperantistojn pri tio estas malfacile (kaj foje eĉ tute neeble –
    > >ekzemple, oni neniel povas rezervi hotelĉambron aŭ trajnbileton, >uzante
    >Esperanton, sed uzante la anglan jes povas, kaj foje uzante >nur la
    >anglan).
    Neanglalingvodenaskulo SCIPOVAS PAROLI, eldiri siajn dezirojn al la
    hotelistoj, kasistoj, kelneroj. Paroli pri PLI SERIOZAJ, KOMPLIKAJ AFEROJ
    tiu ne kapablas. Primitiva anglaparolanto ne povas eĉ paroli angle pri io
    serioza, komplika, scienca, kultura, eĉ ne pri paneo en la hotela necesejo
    aŭ banĉambro – la neanglalingvodenaskulo ne konas angle la akvoduktajn
    terminojn.

    >Ankaŭ akirado de amikoj funkcias bonege preter Esperanto – pere de >sociaj
    >retoj (Facebook k.a.).
    KIOM DA KIUJ ANIKOJ Arosjev akiris uzante sian primitivan anglan?
    PER PRIMITIVA ANGLA LINGVO oni akiras primitivajn amikojn.

    Senpaga vojaĝado pere de Pasporta servo – unu el tradiciaj
    Esperanto-allogaĵoj – ne (plu) estas unika, ĉar jam delonge ekzistas similaj
    neesperantlingvaj servoj kiel Couchsurfing, Hospitality Club ktp.
    JES, MI HAVAS ĈIUJARE kelkajn el tiuj – ilia angla estas terura kvankam ili
    mem estas tre agrablaj homoj!

    >Do kiel baza kaptilo ĉefe restas lingvistika interesiĝo kaj absolute
    > >ĥimera, nepalpebla kaj malfidinda “Esperanta etoso”.
    TIUN ETOSON povas krei tre malmultaj el la generacio de Arosjev.

    > Tio estas universala problemo. Sed krome gravas ankau tio, ke por
    > >rusianoj estas sufice malfacile ellerni fremdan lingvon, kaj preskau
    > >ciuj prave direktas siajn fortojn por lernado de la angla, franca >ktp,
    > kiuj estos nepre utilaj por ili, malkiel Esperanto. Oni memoru, ke averaga
    > homo ne posedas elstarajn lingvajn kapablojn, kaj konsiderante fortojn
    > kiuj estas elspezendaj por tia studado, por Esperanto restas malmulta
    > motivado. Mi ne diras, ke ellerni Esperanton >farigis malpli facile ol pli
    > frue, sed nun jes estas malpli facile >trovi motivon kaj konvinki homojn
    > por tio.
    EN LA SUPRA ALINEO absolute mankas logiko.

    >Pro grava maldensiĝo de alfluo de novaj homoj,
    ALFLUO NE POVAS ESTI densa aŭ maldensa. ALFLUO estas movo.

    > kaj konsiderante, ke malnovaj Esperanto-aktivuloj fojfoje >malaperas – ĉu
    > pro forpaso, ĉu pro definitiva estingiĝo de la deziro >okupiĝi pri
    > Esperanto, ĉu pro >aliaj aferoj – aperas problemo kiu jam >senpere tuŝas
    > REU: la kvanto >de novaj aktivuloj, kiuj pretas aktivi >en REU estas
    > preskaŭ nula.
    >Notu, ke ne temas pri novaj esperantistoj entute.
    TIO ESTAS FENOMENO de la tutmonda “movado” – NUR la samaj personoj dum
    JARDEKOJ “akrivas”, aperas en la reto, revuoj, ili nenion proponas, nenion
    iniciatas por ŝanĝi kaj levi aŭtoritaton de Esperanto. La nove aperantaj
    novaj aŭ junaj esperantistoj kabeas post du-tri jaroj da vizitado de iuj
    E -renkontiĝoj de plejparte E-maljunuloj, legado de E-revuoj, la enhavo de
    kiuj ne diferncas de la temmoj kaj stilo de la pionira epoko.

    >En nia lando ja estas homoj kiuj efektive estas aktivaj kaj faras >multajn
    >utilajn aferojn por Esperanto-movado. Bedaŭrinde, ili estas >malmultaj, sed
    >ili jes ekzistas.
    MALMULTAJ NE POVAS FARI MULTON. Kiuj “utilaj” aferoj estas faritaj??!
    EN LA MOVADO utilaj aferoj estas multobligo de la anaro kaj aplikado de
    Esperanto en ĉiunivelaj internaciaj kontaktoj, agado.

    >… Samtempe preskaŭ neniu el posedantoj de siaj Esperanto->entreprenoj
    >havas sufiĉe da tempo por ion fari por REU. Estas kelkaj, >sed nemultaj,
    >kaj ilia agado, kvankam ĉiuokaze aprezinda, ne kovras >ĉiujn problemojn.
    KIUJN PROBLEMOJN ili devas “KOVRI”?

    >Sed tio estas nur unu flanko de la problemo. La alia estas pli grava >kaj
    >pli ampleksa, kvankam nomebla koncize: neniu bezonas ion ajn.
    ????
    > Homoj en Rusio pretas pagi siajn kotizojn, kaj ja pagas, homoj >subtenas
    > nin per vortoj, sed reale ili nenion bezonas.
    ĈU TION ILI ĈIUJ DIRIS AL Arosjev?

    >La afero estas pruvebla per du facilaj ekzemploj.
    >REU lanĉis la retejon “e-kluboj.ru” – surbaze de la vikia teknologio. >La
    >ideo estis unuigi en unu retejon informojn pri ĉiuj kluboj de >Rusio.
    ĈU INFORMOJ PRI LA KLUBOJ ESTAS LA PLEJ grava en tiu ĉi tempo?

    >Alia ekzemplo estas la nova retejo de REU.
    ANKAŬ tio ne estas SAVRINGO.

    >Antaŭ la elektiĝo ni multe pensis pri libroservo, pri ĝia reformo kaj
    > >modernigo. Estis atingita interkonsento kun privata persono, kiu pretis
    >pagi grandan monsumon el propra poŝo por krei retan librovendejon de REU.
    >Poste mi rezignis la ideon, ĉar jam ekzistas tia vendejo en alia loko kaj
    >duobligi aferojn estus stulte. Sed mi rezignis ne nur pro tio. Evidentiĝis,
    >ke tio estus vana perdo de mono kaj tempo, ĉar laŭ ĉiuj prognozoj la
    >vendejo estus tre malofte uzata – >ĉiuj libroj estas aĉeteblaj senpere ĉe
    >eldonejoj aŭ ekzistantaj >perantoj, kaj REU ne havas proprajn librojn por
    >vendi (fakte havas, >sed ne tiom multajn por krei retan vendejon tiucele).
    JEN LA EKZEMPLO DE lA agado DE LA RUSIAJ E-ESTROJ – ILIAJ ideoj mortas antaŭ
    la naskigo. KAJ KIOM DA TEMPO KAJ klopodoj estis elspezitaj!

    >Sed tio ne estas sufiĉa kaŭzo por ne plu aktivi en la reto – eĉ male. Se ni
    >ne volas ĝenerale postresti, ni ne nur devas sekvi aktualajn >tendencojn,
    >ni devas ankaŭ “montri ekzemplon” de moderneco. Ni devas >“enretigi”
    >laŭeble multajn kutimajn servojn.
    KIUJN KA KIOM DA SERVOJ havas REU?

    > La unuaj paŝoj estas sukcese faritaj – ni transiris al nur-retpoŝta
    > >dissendado de Bulteno de REU. Ni klopodas (kvankam ne ege sukcese pro
    > >tempomanko) aktivi en sociaj retoj. Ni esperas baldaŭ enretigi la >tutan
    > arkivon de la gazeto REGo. Krome mi planas proponi al la membraro
    > oficialigi distancan partoprenon en REU-konferencoj kaj akcepti plej
    > gravajn decidojn (temas pri ŝanĝoj en la Ĝenerala regularo, probable eĉ
    > elekto de estraro) rete – do anstataŭ poŝta >voĉdonado transiri al
    > retpoŝta. Kvankam mi tute ne celas, ke >konferencoj estas ne plu
    > bezonataj. Diskutado kaj “vivaj” >konversacioj estas same bezonataj, kiel
    > pli frue kaj neniu reta >interkomentado tion anstataŭos. Sed ni devas
    > konscii ŝanĝojn en la mondo – se plejparto de la membroj ĉiuokaze ne povas
    > veni al ĉeesta >konferenco, sed povas alimaniere partopreni laboron de la
    > Unio, kial >ni malpermesu tion al ili?
    TIOM DA “EPOKFARAJ” ARANĜOJ faratas kaj PLANATAS. ETMENSO kaj etskalo en la
    tutlanda grandeco.

    >Unuigante la du bazajn supre menciitajn problemojn oni povas >konkludi: se
    >homoj nenion bezonas, sendube ili ankaŭ ne pretas >aktivi. Trovi homojn por
    >multaj taskoj, kiuj ja abundas, estas malpli facile.
    KIUJ TASKOJ ABUNDAS EN REŬ?

    > Oni ne povas simple nomumi kaj devigi homojn ion fari – nun estas >alia
    > tempo. Same ne funkciis en REU teorie bonega sistemo, proponita >antaŭ
    > kelkaj jaroj – konsilio de spertaj esperantistoj kun “teknika” >estraro
    > (kvankam oni notu, ke el la lingva vidpunkto konsilio ne >povas esti super
    > estraro, ĉar estraro ja estras, do ĝi devus nomiĝi >alimaniere, sed tio ne
    > gravas).
    LA ESTRAO ESTRAS, LA KONSILIO KONSILAS…. sed la ĉaro veturas nenien, ĝi
    senmovas.

    >La sistemo vere estas bonega, sed ĝi montriĝis ne funkcikapabla en niaj
    >kondiĉoj – kvankam troviĝis plenumantoj (“teknika estraro”), kiu >faris
    >sian laboron tute bone, la konsilio mem ne povis funkcii pro >multegaj
    >kialoj, inter kiuj estas troamasiĝo de homoj tie, pro >personaj
    >miskomunikaj problemoj, sed ankaŭ pro tio, ke homoj reale >malmulton
    >bezonas ekster siaj privataj interesoj.
    NENIU EL LA esraroi kaj konsilio parolas pri KOMPETENTA priesperanta
    INFORMADO DE LA LANDO – al la simplaj homoj kaj REGISTARO KAJ MINISTRARO,
    pri laboro kun la ĵurnalistoj (ja ne estas malfacile trovi vojon por klerigi
    la TV-spektantoj de la kanaloj Kultura, Znanije, SGU), pri instruado, pri
    aplikado de Esperanto en internaciaj rilatoj almenaŭ de simplaj homoj en
    turismo, sporto, gastlaboristoj kaj labordonantoj, diversaj internaciaj
    konkuroj, alilandaj gastroloj de aktoroj, muzikistoj, kantistoj….

    >Kial sufiĉe multaj homoj daŭre pagas kotizojn al REU? Mi pozitive >miras,
    >sed ne scias.
    > Verŝajne, pro bona rilato al la movado kaj pro deziro iel subteni >ĝin, eĉ
    > se multaj el ili havas sufiĉe nebulan imagon pri ĝi, pri la >movado.
    JEN ESTAS LA POROBLEMO DE LA REŬ-estro! Se oni ne scias, oni demandu, enketu
    telefonu almenaŭ al moskvanoj

    >Sed tio estas avantaĝo kaj en tio mi vidas realan perspektivon. REU
    > >ricevas iom da mono – ĉu per kotizoj, ĉu per io alia (vendado de varoj,
    >fojfoja okazigo de renkontiĝoj). Krome REU posedas sian ĉefan >trezoron –
    >la membraron. Niaj membroj estas personoj, kiuj ne nur >pagas kotizojn, sed
    >ankaŭ havas unikajn spertojn, diversflankajn >movadajn sciojn kaj
    >scipovojn, kio estas uzinda.
    DO, PROPONU al viaj membroj ion allogan, donu taskojn, laboron!

    >Sekve REU povas esti centro de subteno (ne nur financa) de apartaj
    > >iniciatoj.
    KIU DEVAS PREZENTI TIUJn INICIATOJN?

    > Tio estas vere perspektiva vojo por REU, kaj ni strebos tion >efektivigi
    > laŭ niaj modestaj povoj.
    DIO, MEDVEDEV KAJ PUTIN iru AL VI RENKONTEN!

  4. Gary Mickle diras:

    Bonaj motivoj por lerni Esperanton ekzistas. Sed mense kaptitaj en ideologioj pri miraklaj efikoj, kiujn Esperanto laŭdire havus post la fina venko, esperantistoj ofte ne rimarkas ilin kaj do des malpli kapablas komprenigi ilin al aliaj. Simile kiel Johano Derks, mi vidas Esperanton kiel atributon de io, kio eble nomeblas “malburĝa kosmopoliteco”. Esperanto estas precipe por neprivilegiitaj (materiale kaj lingvokone) anoj de la socio bonega rimedo por ekhavi kontaktojn, kiuj ebligas etendi sian kulturan horizonton trans naciecajn limojn, kaj eble ankaŭ progresi al eksternacia mondrigardo. Lingva komunikadpovo ne estas la sola necesa kondiĉo por tio, tamen ĝi estas unu tia.

    Sed kredinde tiel argumenti eblas nur, se oni liberiĝas de la malnova imago, ke Esperanto iel konkurencas kun la angla aŭ aliaj tutmonde uzataj lingvoj. Necesas agnoski, ke ankaŭ tiuj lingvoj havas pozitivan sennaciigan rolon.

  5. Tiaj artikoloj estas tre malutilaj por la Esperanto-movado.

    Mia kritika respondo al la artikolo, kiun verkis la prezidanto de Rusia Esperantista Unio:
    http://www.ipernity.com/blog/55113/347261

  6. esperantoplus diras:


    Nu, vi certe enketas
    pri la Movado kaj l’ nuna perspektivo?
    Nu, ni laboras. Sed – vi scias – la homoj
    estas inertaj, … malfavoras l’ epoko:

    Ni mem kelkfoje
    donacis kelkan monon, sed ni malricxas.
    Ne pensu, ke ni nenionfaradas survoje!

    estis agrable… Gxis la revido;

  7. Steven BREWER diras:

    Klara, trafa, kaj tute kongrua kun mia sperto en usono.

  8. Johan Derks diras:

    La realismo de la prezidanto de REU ankau min plezurigas. Mi ne interpretas lian tonon signo de malentuziasmo, kvankam nur je la fino oni renkontas fokuson por agi, kie li skribas:
    “Niaj membroj estas personoj, kiuj ne nur pagas kotizojn, sed ankaŭ havas unikajn spertojn, diversflankajn movadajn sciojn kaj scipovojn, kio estas uzinda. Sekve REU povas esti centro de subteno (ne nur financa) de apartaj iniciatoj.”
    Lau mi la pezocentro de tiuj spertoj kaj scioj povas esti la kosmopoliteco au, se uzi vorton el alia ideologia fluo, la sennacieco de ni esperantistoj. Esperanto ne nur estas komunikilo, en kiu ghi malfacile povas konkurenci kun la angla, sed ankau portanto de malferma identeco. Flegi fortajn personajn kaj asociajn rilatojn kun “fremduloj” kaj eksterlandaj asocioj, starigi servojn en formo de internaciaj projektoj, helpate de novaj tehhnologioj, estas nia “nicho”. Char naciismo, popolismo emas fermi al ni la okulojn por aliaj kulturoj kie ofte la anglisma tutmondigho ankorau ne dominas. Ekzemple: Al mi montris la Burunda Esperanto Asocio (ANEB), kiun ni finance subtenas por konstrui malgrandan bibliotekon, ke che ili la IL ankorau portas la signifon de Paco.
    Estas nekompreneble, ke richaj esperantistoj spezas grandajn sumojn por kongresumi kaj turismi, dum aliloke oni ne havas monon por acheti lernolibrojn kaj literaturon. Chu estas la faktoj kiuj devigas nin esti malentuziasmaj pri la potencialo de Esperanto au la interpreto de nia chirkaumondo? Char ghuste en kelkaj tiuj nepagipovaj landoj oni rimarkas freshan sintenon al la ebla rolo de Esperanto.

  9. Grigorij, ekzistas tre malmultaj homoj en neanglalingvaj landoj, kiuj povus praktike kaj normale uzi la anglan lingvon. 🙁 Esperanto multe pli bone funkcias, kiel la internacia lingvo. 🙂

  10. Ĵajro diras:

    Mi atente legis la artikolon de s-no Arosev kaj mi nur bedaŭras la granda malentusiasmo esprimata tie ĉi.

    Mi ĉiam opiniis, ke Eo bezonas veran utilecon ene de la 4 ekonomiaj sektoroj ne nur esti lingvo de poezio kaj amikeco.

    Sed post tiu mi havas seriozan demandon al sno Arosev. Nu, Sovetunio ne unuiĝis pere de Eo mi bone scias la kialon. Sed nun ĉu? Ja la rusa popolo ne interesiĝas por Eo sed vidu ni la bonan flankon: Stalin jam mortis kaj se neniu interesiĝas almenaŭ neniu malpermesos ĝin. Kial ne strebi unuiĝi sed pere de Esperanto? Vi ĉiuj ne volos uzi anglan lingvon, ĉu ne?

  11. José Antonio Vergara diras:

    Dankon pro tiel sincera (kaj do utila) analizo de tiu tre interesa sperto pri organizaj novigoj au servoj, kiujn la esperantuloj tamen ne utiligis, kaj chefe pri la motivaro kiuj igas la homojn resti fidelaj (au daure alighi) al Esperanto.

    Temas pri fresha aero de veremo kaj racia kompreno pri la nunaj sociaj kondichoj en kiuj ni agu favore al Esperanto. La milda, engaghighinta realismo de la verkinto estas nekutima en Esperantujo. Jes ja, che ni pli oftas au almenau lautas la papagaj alvokoj plu daurigi la reklamadon de Esperanto kiel “LA” internacia lingvo, kvazau nenio estus shanghighinta ekde ekz. la jaro 1905, kvazau ni nur bezonus esti teknologie ghisdataj, plene surretaj por informi la homojn ke ili profunde eraras per siaj penoj lerni kaj uzi ajnacele la anglan kiel internacian lingvon.

    Dume, la motivoj por ligi sin al Esperanto, kiuj fakte chiam estis tre diversaj, ighis pli rimarkeble kaj plenrajte tiaj, do plurecaj, ne chiam koincidaj nek ununuraj de homo al homo. Bela fakto estas tio ke, malgrau chio, pro plej diversaj kialoj, foje tre malsimilaj inter si, Esperanto daure restas (kaj restos) interesa, alloga, entuziasmiga kaj do subteninda al iuj homoj, kiuj ech pretas pagi kotizojn ekz. al REU au UEA, por iel kontribui al tiu chi tute aparta, pluraspekta kolektiva entrepreno.

    Esperanto estas tre speciala homa iniciato, kaj la motivoj okupighi pri ghi evoluas, kiel chio homa.

Respondi